Maison Blanche (pariza metrostacio)
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Blanche (pariza metrostacio), Maison Blanche - Paris XIIIe (pariza metrostacio), aŭ La Maison-Blanche (stacidomo). |
Maison Blanche [mɛzɔ̃ blɑ̃ʃ] estas stacio de la linio 7 de la Metroo de Parizo, en la 13-a arondismento de Parizo.
Maison Blanche | |||
---|---|---|---|
![]() Stacio Maison Banche sur linio 7
| |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 13-a | ||
Geografia situo | 48° 49′ 20″ N, 2° 21′ 31″ O (mapo)48.8221552.358531Koordinatoj: 48° 49′ 20″ N, 2° 21′ 31″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 203 631 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 7-a de marto 1930 ![]() 26-a de aprilo 1931 ![]() ![]() | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 1409 | ||
Metro-linio | ![]() | ||
Interkonektoj | |||
Metro-linio | ![]() | ||


La stacio redakti
Ĝi estas la lasta haltejo antaŭ la disbranĉiĝo de la linio inter la flava branĉo kiu iras al Ivry-sur-Seine kaj la blua kiu iras al Villejuif.
Situo redakti
La stacio situas sub Avenue d'Italie, inter Strato Caillaux kaj Strato Bourgon, proksime al porte d'Italie.
Deveno de la nomo redakti
Tiu kvartalo de Parizo ŝuldas sian nomon al gastejo nomita « Maison Blanche » (Domo Blanka). Strato situanta proksime al stacio Tolbiac ankaŭ havas la nomon Maison-Blanche.
Historio redakti
- 7-a de marto 1930: malfermiĝo de la stacio, en plilongigo al Linio 10 inter Place d'Italie kaj Porte de Choisy.
- 26-a de aprilo 1931: transiro al Linio 7.
- 1940: la stacio estis fermita dum la Dua mondmilito kaj forestis el mapo, inter stacioj Place d'Italie kaj Porte d'Italie.
- 6-a de oktobro 1995: atenco farita de alĝeria islamisma grupo (GIA) kun entute 18 vunditoj[1]. La elekto de tiu celo verŝajne rezultas el cirkonstancoj de arestado de Khaled Kelkal, unu el la ĉefaj instigantoj de atenco de RER B en Saint-Michel - Notre-Dame. La 29-an de septembro 1995, dum lia arestado, ĝendarmoj mortigis lin en loko nomita Maison Blanche apud Vaugneray (Rhône).
Kontraŭ-gasa ŝirmejo redakti
Maison Blanche estis unu el la du stacioj ekipitaj, ekde sia konstruado, por fariĝi ŝirmejo kontraŭ ĥemiaj atakoj[2]. La dua stacio estis Place des Fêtes[3].
La tunelo tiam estis ekipita de aer-imunaj pordoj[4] kiuj ebligus al homoj rifuĝi en la stacio en kazo de atako. Almenaŭ du el tiuj pordoj ankoraŭ restas en la tunelo[2] proksime al la stacio.
Alirejoj redakti
- Avenue d'Italie: du ŝtuparoj en n-ro 119, Avenue d'Italie
- Strato du Tage: ŝtuparo kaj rulŝtuparo en n-ro 2
- Strato de la Vistule: ŝtuparo en n-ro 103, Avenue d'Italie
Strato Bourgon: ŝtuparo en n-ro 144, Avenue d'Italie
Interkonektoj redakti
- RATP 47, Traverse Bièvre Montsouris
- Porte d'Italie
Proksime redakti
- Kvartalo de la Maison-Blanche
- Ĉina kvartalo
Projekto redakti
- Maison Blanche - Paris XIIIe (2024) - Estis delonge antaŭplanite realigi konekton kun linio 14, plilongigante tiun ĉi trans stacio Olympiades. Tiu projekto restas studata por la ligne bleue du Grand Paris Express (blua linio de Grand Paris Express) kiel opcia stacio[5].
Referencoj redakti
- ↑ Attentats de 1995: Ramda jugé à Paris
- ↑ 2,0 2,1 Le métro de Paris, Julian Pepinster, éditions "La Vie du Rail", page 233
- ↑ Le métro de Paris, Julian Pepinster, éditions "La Vie du Rail", page 223
- ↑ portes de defense passive olympiades choisy
- ↑ Schéma d’ensemble du Grand Paris. Arkivita el la originalo je 2018-02-05. Alirita 2019-03-18.