Roissybus
RoissyBus estas la komerca nomo de buslinio 352 de RATP. Tiu ekspresa buslinio estas destinita aliri elde Parizo, la Flughavenon Roissy-Charles-de-Gaulle.
Linio RoissyBus, 30 km longa, kunligas metrostacion Opéra al Terminal 3 - Roissypôle situanta ene de Flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle, kie ĝi priservas terminalojn 1, 2 kaj 3. Linio RoissyBus priservas 13 haltejojn situantajn en Parizo kaj flughaveno de Roissy.