La Courneuve

komunumo en la departemento Seine-Saint-Denis de Francio

La Courneuve estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Seine-Saint-Denis kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Courneuviens.

La Courneuve
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 93027 [+]
Poŝtkodo 93120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 47 160  (2021) [+]
Loĝdenso 6 271 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 56′ N, 2° 24′ O (mapo)48.9313888888892.3958333333333Koordinatoj: 48° 56′ N, 2° 24′ O (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 7,52 km² ( 752 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Courneuve (Seine-Saint-Denis)
La Courneuve (Seine-Saint-Denis)
DEC
La Courneuve
La Courneuve
Situo de La Courneuve
La Courneuve (Francio)
La Courneuve (Francio)
DEC
La Courneuve
La Courneuve
Situo de La Courneuve

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Courneuve [+]
vdr

Geografio redakti

La Courneuve estas unu el la proksimaj nordaj ĉirkaŭurboj de Parizo, kaj spertis industrialigon ekde la 19-a jarcento pro la ĉeesto de pluraj fervojoj. La marĉa grundo de la vilaĝo estis trafluita de la rivero Croult, alfluanteto de la Sejno. Oni aliformigis la riveron en kloakon ekde de la komenco de la 20-a jarcento, sed oni nuntempe konsideras remalkovri ĝin.

La Courneuve havas landlimojn kun la komunumoj Aubervilliers, Saint-Denis, Stains, Bobigny, Le Bourget, Dugny, Drancy kaj Pantin.

 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio redakti

La Courneuve estas relative malriĉa kaj tumultema ĉirkaŭurbo de Parizo. Dum vizito al La Courneuve, la tiama ministro pri internaj aferoj Nicolas Sarkozy deklaris, ke volis tiun ĉirkaŭurbon „per Kärcher purigi“. Tiun eldiron trovis multaj partoprenantoj de tumultoj en Francio en 2005 kiel ofendon.

Vidindaĵoj redakti

La muzeo de la legomaj kultivejoj prezentas depost 1982 la agrikulturan heredaĵon de la komunumo en malnova farmodomo. La parko de La Courneuve estas la tria plej vasta parko de la Pariza Regiono (400 ha), post la bosko de Boulogne kaj la bosko de Vincennes.

Publika transporto redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti