Guy Môquet

franca komunista rezistanto

Guy Môquet [ɡi mokɛ] (naskiĝis la 26-an de aprilo 1924 en Parizo, mortis la 22-an de oktobro 1941) estis franca komunista rezistanto, fama pro tio, ke li estis la plej juna el la dudek sep ostaĝoj de la koncentrejo de Châteaubriant (franca departemento Loire-Atlantique), pafmortigitaj kiel venĝo post la mortigo de la germana inĝeniero kaj militisto Karl Hotz.

Guy Môquet
Persona informo
Naskonomo Guy Prosper Eustache Môquet
Naskiĝo 26-an de aprilo 1924 (1924-04-26)
en 18-a arondismento de Parizo
Morto 22-an de oktobro 1941 (1941-10-22) (17-jaraĝa)
en Châteaubriant
Mortokialo pafvundo • mortopafo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Carnot
Familio
Patro Prosper Môquet
Patrino Juliette Môquet
Okupo
Okupo liceano • aktivulo • rezistobatalanto
vdr
Fresko en metrostacio Guy Môquet (2010)

Li estis filo de komunisto, pariza reprezantanto, laboristo Prosper Môquet. Li estis arestita la 13-an de oktobro 1940 fare de la franca polico pro komunista agado. Kvankam oni liberparolis lin, li restis en aresto kaj tiel forportis la nazioj en majo de 1941 al interniga kaptejo en Châteaubriant.

Oni murdis la 20-an de oktobro 1941 la germanan ĉefleŭtenanton Karl Hotz en Nantes. Hitler ordonis pafmortigi 50 francojn kaj la franca intern-afera ministro transdonis 50 nebonajn francojn el prizonoj, 27 el kaptejo Châteaubriant.

La ekzekuto okazis 2 tagojn poste, la franca loĝantaro jam memorigis pri tio la 30-an de oktobro per 5-minuta halto.

Laŭ deklaro de franca prezidento Nicolas Sarkozy de la 16-a de majo 2007, oni devas ĉiujare (la 22-an de oktobro) laŭtlegi la adiaŭan leteron de la rezistinto kiel ekzemplon por la patrujamo.

Vidu ankaŭ redakti