Marne-la-Vallée - Chessy (stacidomo)
Marne-la-Vallée - Chessy estas franca stacidomo sur linio A de RER kaj sur LGV Interconnexion Est, situanta en komunumo Chessy, departemento Seine-et-Marne, en regiono Francilio.
Marne-la-Vallée - Chessy | |||
---|---|---|---|
Parcs Disneyland | |||
![]() Kajo de RER A en Marne-la-Vallée - Chessy
| |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Komunumo | Chessy | ||
Geografia situo | 48° 52′ 12″ N, 2° 46′ 56″ O (mapo)48.869952.782227Koordinatoj: 48° 52′ 12″ N, 2° 46′ 56″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 (RATP) 5 (SNCF) | ||
Kajoj | 1 insula (RATP) 2 insulaj (SNCF) | ||
Tarifa zono | IDF/5 | ||
Jara trafiko | 2 525 654 vojaĝantoj (2021) RATP 3 312 209 vojaĝantoj (2021) SNCF | ||
Historio | |||
Malfermo | 1-a de aprilo 1992 (RATP) 29-a de majo 1994 (SNCF) | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP / SNCF | ||
Trafikanto | RATP / SNCF | ||
Kodo UIC | 87754994 (RATP) 87111849 (SNCF) | ||
Trajno-linioj | ![]() Eurostar · ![]() | ||
Pliaj informoj | |||
En TTT | Marne-la-Vallée - Chessy ĉe "SNCF" | ||
Ĝi situas en la koro de la turisma kaj urba komplekso de Disneyland Parizo kiu kunigas, proksime de la stacidomo, du amuzparkojn (parc Disneyland kaj parc Walt Disney Studios) same kiel distran ejon kun butikoj, restoracioj kaj kinoj: Disney Village.
Ĝi estas komuna stacidomo de RATP (kiu nomas ĝin Marne-la-Vallée Chessy - Parcs Disneyland) kaj SNCF priservata de trajnoj de linio A de RER kaj ankaŭ TGV kaj Eurostar.
Ĝi rolas kiel finstacio de branĉo A4 de RER.
Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 031,305 de la linio Raccordement d'interconnexion nord-sud (LGV) (226310).
InterkonektojRedakti
BildgalerioRedakti
MI 09 en "Marne-la-Vallée - Chessy"
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Marne-la-Vallée - Chessy en la oficiala retejo Gares & Connexions de SNCF (france)