Conflans-Sainte-Honorine

komunumo en la departemento Yvelines de Francio

Conflans-Sainte-Honorine estas franca komunumo kaj okcidenta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la Pariza Regiono. Ĝi situas 10 kilometrojn norde de Saint-Germain-en-Laye, kaj 20 kilometrojn nordokcidente de Parizo. La urbo havas proksimume 33 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Conflanais.

Conflans-Sainte-Honorine
Historia urbocentro
Historia urbocentro
Historia urbocentro
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Pariza Regiono
Departemento Yvelines
Arondismento Saint-Germain-en-Laye
Kantono Conflans-Sainte-Honorine (ĉefurbo)
INSEE kodo 78172 [+]
Poŝtkodo 78700
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Philippe Esnol
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 35 926  (2021) [+]
Loĝdenso 3 629 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 0′ N, 2° 6′ O (mapo)48.9972222222222.0944444444444Koordinatoj: 49° 0′ N, 2° 6′ O (mapo)
Alto 25 m [+]
Areo 9,9 km² ( 990 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Conflans-Sainte-Honorine (Yvelines)
Conflans-Sainte-Honorine (Yvelines)
DEC
Conflans-Sainte-Honorine
Conflans-Sainte-Honorine
Situo de Conflans-Sainte-Honorine
Conflans-Sainte-Honorine (Francio)
Conflans-Sainte-Honorine (Francio)
DEC
Conflans-Sainte-Honorine
Conflans-Sainte-Honorine
Situo de Conflans-Sainte-Honorine

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Conflans-Sainte-Honorine [+]
vdr

Conflans-Sainte-Honorine estas rigardata kiel la franca ĉefurbo de rivera navigo.

Geografio redakti

Conflans-Sainte-Honorine troviĝas norde de la departemento Yvelines, je la limo kun Val-d'Oise. La urbo disvolviĝis ĉe la maldekstra bordo de la Sejno, kie elfluas la rivero Oise. Pliparte de la komunumo situas sur kalka plataĵo, ĉirkaŭ 30 metrojn super la akva nivelo. La plej malaltaj kvartaloj de Conflans-Sainte-Honorine kelkfoje spertas inundojn, kvankam neniam katastrofajn.

La komunumo havas landlimojn kun Maurecourt kaj Andrésy okcidente, Neuville-sur-Oise kaj Éragny norde, Herblay-sur-Seine oriente, kaj Achères kaj Saint-Germain-en-Laye sude.

Historio redakti

La nomo « Conflans » devenas de la latina vorto confluens, t.e kunfluejo. La vilaĝo cetere ricevis la nomon Sainte-Honorine ("Sankta Honorine") en 876, kiam la relikvoj de la sanktulino alvenis tien.

Islamista atako redakti

La 16-an de oktobro 2020 surstrate estis murdita kaj senkapigita instruisto de loka lernejo. Murdinta lin 18-jara ĉeĉeno Abdulah Anzorov provis ataki alvenintajn policanojn, sed estis pafmortigita proksimume 600 metrojn for de la murdoloko. Antaŭ morti li kriis "Alahu Akbar" (Alaho estas granda) kaj svingis tranĉilon en unu mano kaj globpafilon (angle: Airsoft gun) en la alia. Oni klasifikis tion kiel terorisman islamistan atakon.

La murdita Samuel Paty interalie gvidis devigan kurson pri la "morala kaj civila edukado" al 12 ĝis 14 jarojn aĝaj infanoj. Dum tiu ĉi kurso antaŭ dek tagoj li priparolis kun siaj lernantoj parolliberecon kaj ilustris tiun lecionon per karikaturoj je profeto Mohamedo el franca magazeno Charlie Hebdo. Antaŭ montri la bildojn li proponis al lernejanoj-islamanoj provizore forlasi la ĉambron se tio ĝenos ilin. Post tio li estis minacata, polico ricevis oficialajn protestojn de kelkaj parencoj de lernejanoj.

La murdisto sukcesis publikigi foton de la forhakita kapo de sia viktimo en Tvitero kun komento: "Al Macron, gvidanto de ne-fideluloj [ne-islamanoj]. Mi ekzekutis unu el viaj inferaj hundoj, kiu kuraĝis insulti Mohamedon"

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti