Ramsgato
Ramsgato[1] (angle Ramsgate ['ræmzgeɪt]) estas ĉemara urbo en la distrikto Thanet en la oriento de la graflando Kento, sud-orienta Anglio en Britio. Ĝi estis unu el la grandaj havenaj urboj de la 19-a jarcento kaj ĝi anas en la malnova konfederacio Cinque Ports. La ĉefa allogaĵo de Ramsgato estas ĝia marbordo, kaj la ĉefaj industrioj ĉi tie estas turismo kaj fiŝkaptado.
Ramsgato (Ramsgate ['ræmzgeit]) | |
urbo | |
Reĝa Haveno
| |
Oficiala nomo: Ramsgate | |
Lando | Britio |
---|---|
Konstitucia lando | Anglio |
Regiono | Sud-orienta Anglio |
Distrikto | Thanet |
Provinco | Kento |
Situo | Ramsgate |
- koordinatoj | 51° 20′ 38″ N 01° 24′ 15″ O / 51.34389 °N, 1.40417 °O (mapo) |
Loĝantaro | 39 639 (2001) |
Unua mencio | 1274 |
Urbestro | Konsiliano Trevor Shonk |
Horzono | GMT (UTC+0) |
- somera tempo | BST (UTC+1) |
Poŝtkodo | CT11 |
Telefonkodo | 01843 |
ISO-3166 | GB-KEN |
Situo de Ramsgato enkadre de Anglio
| |
Vikimedia Komunejo: Ramsgate, Kent | |
Retpaĝo: www.ramsgatetown.org | |
Historio
redaktiRamsgato komence estis fiŝkaptista kaj bienista setlejo. Unue la urbon skribe mencias Kent Hundred Rolls kiel 'Remmesgate' (en la persona nomo 'Christina de Remmesgate') kaj 'Remisgat' (celante la urbon mem) jare 1274-5. La nomoj 'Ramisgate' kaj 'Raunsgate' aperas en la registroj de la paroĥejo de Sankta Laŭrenco ĉ la jaro 1290.
La legendaj batalantoj Hengist kaj Horsa alteriĝis ĉi tie en la 5-a jarcento kaj antaŭsignis la paganan Anglosaksan epokon en Anglujo. Kristana misiisto Sankta Aŭgusteno alteriĝis ĉi tie en la jaro 597 kaj renovigis ligon inter Anglujo kaj la eklezio en Romo.
La Ramsgata haveno estas gravega ĥarakterizaĵo de la urbo. Ĝi estis ekkonstruita en la jaro 1749 kaj finita ĉirkaŭ 1850. Ĝi estas la sola haveno en Unuiĝinta Reĝlando kiu havas la titolon Royal Harbour (Reĝa Haveno). Pro sia proksimeco al la kontinenta Eŭropo ĝi estis enŝipiĝejo dum Napoleonaj Militoj en la 19-a jarcento kaj antaŭ la Dunkirka evakuiĝo en 1940.
En la jaro 1901 oni funkciigis en la insulo Thanet unu el malmultaj interurbaj tramoj en Britio, kiu kunligis la urbojn Ramsgate, Margate kaj Broadstairs per trako longa 11 mejlojn.
Geografio
redaktiRamsgato situas 78 mejlojn orient-sud-oriente de Londono kaj ĝi estas unu el plej orientaj punktoj de Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi iam havis sian propran meridianon kaj mezan tempon kiu estis je 5 min 41 s antaŭ la Grenviĉa Meza Tempo.
La urbo nun estas kunfandiĝo de du setlejoj — laŭmarborda iama fiŝista setlejo situanta en valo inter du kretaj klifoj, kaj la alia, bienista setlejo, kiu hodiaŭ estas Paroĥejo de Sankta Laŭrenco. La klifoj, ankaŭ konataj kiel Orienta Klifo kaj Okcidenta Klifo, estas nun plejparte loĝareoj kaj donas okazon al ĝuindaj promenoj.
Klimato
redaktiRamsgato havas oceanan klimaton (klaso Cfb laŭ Klimata klasifiko de Köppen). Per 1700 horoj da sunbrilo jare, 550 mm da precipitaĵo jare kaj averaĝe 102,9 pluvaj tagoj (t.e. tagoj kun precipitaĵo pli ol 1mm) jare ĝi apartenas al plej sunaj kaj malplej pluvaj lokoj en Britio.
Kulturo
redaktiTurismo
redaktiPleja allogaĵo estas la loka plaĝo, kiu ekde la jaro 2012 tenas Bluan flagon.
Sur la Ramsgata marborda promenejo abundas kafejoj, drinkejoj kaj restoracioj.
Arto
redaktiEn Ramsgato troviĝas Galerio IOTA (Isle Of Thanet Arts) kaj marista muzeo.
Vidindaĵoj
redaktiTroviĝas ĉi tie rekonstruita vikinga longŝipo nome Hugin.
Transporto
redaktiMare
redaktiEstas pramŝipaj konektoj al Ostendo.
Aŭtovoje
redaktiLa aŭtovojo A256 konektas la urbon kun Dovero kaj sekve al la Markola tunelo.
Aŭtobusajn konektojn provizas firmao Stagecoach East Kent.
Fervoje
redaktiLa Ramsgata fervojstacio estas konektita kun la stacioj London St. Pancras kaj Ashford International.
Aviadile
redaktiEblas flugi ekzemple al Londono kaj el tie daŭrigi per surfaca transporto (La proksima iama Kent International Airport ankaŭ konata kiel Manston Airport (IATA-kodo: MSE) estis fermita en 2014.)
Partneraj urboj
redaktiPartneraj urboj estas:
Rilatoj al Esperanto
redaktiDe la 10-a ĝis 12-a de majo 2013, la Brita Kongreso de Esperanto okazis en la urbo.[3]