Aŭgusteno de Canterbury

Aŭgusteno (m. la 26-an de majo 604) estis sanktulo sendita de la papo por konverti la anglosaksojn, kaj la unua ĉefepiskopo de Canterbury, Kent. Li estis foje konata kiel la "apostolo al la anglosaksoj".

Sankta
Aŭgusteno de Canterbury
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 534 (0534-11-13)
en Romo
Morto 30-an de novembro 604 (0604-11-30) (70-jaraĝa)
en Canterbury, Dosiero:Nekonata valoro Kent
Tombo Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury) vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto • misiisto • verkisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Sankta Aŭgusteno de Canterbury ĉe Katedralo Canterbury

La misio al Kent redakti

En 595 li estis prioro de monaĥejo en Romo kiam, laŭlegende, la papo, Gregorio la 1-a, vidis blondajn knabojn en la sklavbazaro de Romo. Gregorio demandis, de kie ili devenis, kaj ili respondis ke ili estis angloj. "Ne angloj, sed anĝeloj" li diris (latine, "non angli sed angeli"). Li eltrovis ke ilia lando estas pagana, kaj nomumis Aŭgusteno estro de misio al Kent. Eble Gregorio elektis la regnon Kent ĉar la edzino de ĝia reĝo, Aethelberht, estis Sankta Bertha, merovida kristana princino: laŭ alia tradicio ŝi mem petis la papon sendi mision.

Aŭgusteno estis akompanata de Laŭrenco de Canterbury (kiu sekvis lin kiel ĉefepiskopo de Canterbury) kaj ĉirkaŭ 40 aliaj. Tamen survoje ili senkuraĝiĝis, kaj petis permeson reveni al Romo. Gregorio rifuzis, kaj sendis leterojn, per kiuj li kuraĝigis Aŭgustenon plenumi la taskon. En 597 la misiistoj alteriĝis ĉe Thanet en Kent. Reĝo Aethelberht donis al ili antaŭan preĝejon en Canterbury. Li mem konvertiĝis, verŝajne en 597, kaj certe ne post 601. Multaj aliaj konvertiĝis, kaj en 598 Gregorio skribis en letero al la patriarko de Aleksandrio, ke dek mil anglosaksoj jam baptiĝis.

Tuj ekster la muroj de Canterbury Aŭgusteno fondis Abatejon dediĉatan al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.

Aŭgusteno sendis Laŭrencon al Romo por peti konsilojn de la papo pri la organizo kaj la reguloj de la eklezio en Kent.

Dua grupo de misiistoj redakti

En 601 alvenis al Kent dua grupo de misiistoj, kiuj portis librojn, ritajn vestojn kaj aliajn aferojn, kune kun letero de Gregorio. Tiu komandis al Aŭgusteno konsekri dek du episkopojn kiel eble plej baldaŭ. Gregorio, intencis ke estu du ĉefepiskopoj en Anglio – ĉe Londono kaj Jorko – sed la bazo de la suda ĉefepiskopo restis ĉe Canterbury.

Ekleziaj aferoj redakti

Aŭgusteno nomumis Justus episkopo de Rochester (Kent) kaj Mellitus episkopo de Londono.

Gregorio esperis, ke la kelta eklezio en okcidenta kaj norda Britio agnoskus Aŭgustenon kiel superulon, sed tio ne okazis. La kelta eklezio sekvis tradiciojn kaj kutimojn malsamajn ol tiuj de la roma eklezio, kaj celebris Paskon je malsama dato. Verŝajne Aŭgusteno malvolontis kompromisi. Aldone, Aŭgusteno estis subtenata de la reĝo de Kent, kaj la paganaj reĝoj de Wessex kaj Mercia, kiuj klopodis pligrandigi siajn regnojn okcidenten, probable kontraŭis. Fakte, Aŭgusteno kaj liaj kunuloj apenaŭ misiis ekster Kent.

Aŭgusteno rekonsekris paganajn templojn kiel kristanajn preĝejojn.

Morto redakti

Aŭgusteno mortis en majo 604. Li nomumis Laŭrencon de Canterbury kiel sia sekvanton. Li entombiĝis ĉe Canterbury, kiu iĝis – kaj eĉ hodiaŭ estas – grava pilgrimcelo.

Influo redakti

La influo de Aŭgusteno grandegis. Ŝajne la keltaj kristanoj de okcidenta kaj norda Britio ne penis konverti la anglosaksojn de suda kaj meza Anglio. Aŭgusteno enkondukis pli aktivajn misiajn rimedojn. Influate de lia ekzemplo, evoluis forta misia tradicio en la anglosaksa eklezio, kaj dum la 8-a jarcento estis anglosaksoj, kiuj konvertis Germanion.

Aŭgusteno enkondukis ankaŭ la kutimojn de la roma eklezio. Rezultis disputoj kun la kelta eklezio, kiu tre influis en Northumbria, ĝis fine en 664, ĉe la Sinodo de Whitby, estis decidite, ke tuta Anglio sekvu la romajn kutimojn.