Mellitus (m. la 24-an de aprilo 624) estis sanktulo, la unua episkopo de Londono kaj la tria Ĉefepiskopo de Canterbury.

Sankta
Mellitus
Persona informo
Naskiĝo 7-a jarcento
en Itala duoninsulo
Morto 24-an de aprilo 624 (0624-04-24)
en Canterbury
Tombo Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury) vd
Religio katolika eklezio vd
Memorigilo Mellitus
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto • misiisto vd
Sanktulo
Festotago 24-a de aprilo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mellitus

Familio. Misio al Kent redakti

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede li devenis de nobela familio, kaj suferis pro podagro. En 601 li estis abato en Romo. Tiun jaron la papo, Gregorio la 1-a, sendis lin al Kent, kune kun aliaj misiistoj, post kiam Aŭgusteno de Canterbury petis pluajn pastrojn por sia misio en tiu anglosaksa regno.

Episkopo de Londono redakti

En 604 Aŭgusteno konsekris lin episkopo de Londono, ĉefurbo de la reĝoj de Essex. Tie li baptis reĝon Saebert, nevo de Aethelberht la 1-a, reĝo de Kent.

En 610 Mellitus ĉeestis ekleziajn konsiliojn en Italio.

En 616 la paganaj filoj de Saebert forpelis lin de Londono - laŭ Bede, ĉar li rifuzis doni al ili komunian panon. Li fuĝis al Francio, sed estis revenigata en Anglion de ĉefepiskopo Laŭrenco de Canterbury. Tamen li ne reiris al Londono, ĉar la regno de Essex restis pagana kaj malamika al kristanismo.

Ĉefepiskopo de Canterbury redakti

Kiam Laŭrenco mortis en 619, Mellitus sekvis lin kiel ĉefepiskopo de Canterbury. Gregorio la 1-a skribis al li, urĝante lin rekonsekri paganajn templojn kiel kristanaj preĝejoj - sendube ĉar tio plifaciligus la konverton de paganoj.

Laŭlegende, en 623 granda incendio en Canterbury minacis la preĝejon: Mellitus estis portata en la flamojn kaj tuj la ventdirekto mirakle ŝanĝiĝis, tiel savante la konstruaĵon.

Li mortis en aprilo 624 kaj entombiĝis en Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury).