Sartrouville
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sartrouville (stacidomo) kaj Sartrouville (Tramtransporto en Parizo). |
Sartrouville [saʁtʁuvil] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Parizo en la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Kun 51 150 loĝantoj en la jaro 2010[1], ĝi estas la dua plej loĝata komunumo de Yvelines, post Versailles.
Sartrouville | ||
---|---|---|
![]() La urbodomo de Sartrouville | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Yvelines | |
Arondismento | Saint-Germain-en-Laye | |
Kantono | Sartrouville | |
Komunumaro | Communauté de communes de la Boucle de la Seine | |
Urbestro | Pierre Fond (2008–2014) | |
Insee-kodo | 78586 | |
Poŝtkodo | 78500 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 51 150 (2010) | |
Loĝdenso | 6 046,1 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 57′ N, 2° 10′ O (mapo)48.945282.17Koordinatoj: 48° 57′ N, 2° 10′ O (mapo) | |
Alteco | 22 ĝis 62 m | |
Areo | 8,46 km2 | |
Situo | ||
GeografioRedakti
Sartrouville situas ĉe la rivero Sejno en la nordoriento de Yvelines, 16 km nordokcidente de la centro de Parizo.
TransportoRedakti
- La stacidomo de Sartrouville estas haltejo de la linioj RER A kaj Transilien L.
- Sartrouville (projekto)
- Sartrouville-Val Notre-Dame (projekto)
- Sartrouville-Val Notre-Dame (projekto)
Rilatoj al EsperantoRedakti
Delegito de UEA dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj en la urbo estis la esperantisto Joseph Pinon, kiu mortis 78-jara la 23-an de aŭgusto 1965 en Sallanches.
ReferencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 78586-Sartrouville (france). Alirita 15-an de junio 2013.