Ĝermolisto de francaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
ARedakti
Anne AmblèsRedakti
Anne AMBLÈS (naskiĝis la 30-an de majo 1961 en Bar-le-Duc, Loreno, Francio) estas esperantistino, instruintino kaj tradukistino en la organizaĵo Cadres en mission en Parizo. En siaj lernejaj kaj studentaj jaroj ŝi tre aktive kunlaboris en TEJO kaj ties landa sekcio en Francio, JEFO. Interalie ŝi estas kuneldonantino de la terminaro Knedu min, sinjorino de "tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto".
Eksteraj ligilojRedakti
- persona retejo (precipe france)
- Facebook-paĝaro
BRedakti
M. BaissacRedakti
M. Baissac estis pioniro en Alĝerio en la komenco de 20-a jarcento. En 1905 li verkis la originalan teatraĵon "La duonokulvitro". Baissac publikigis artikolojn pri la 2-a UK en arĝeliaj gazetoj: „Le Republicain“ kaj „L'Independant“ en 1906 [1].
Paulette BascouRedakti
Paulette BASCOU (naskiĝis en 1909, mortis la 27-an de decembro 1995 en Privas, Francio) estis Freinet-metoda Esperanto-instruintino, delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri edukado dum kvaronjarcento kaj aktiva en la movado JEAN.
Michel BassoRedakti
Michel BASSO (naskiĝis la 26-an de januaro 1963) estas franca esperantisto kaj profesia konstruisto vivanta en Kolmaro, Alzaco. Post studado de matematiko kaj informadiko en la Universitato de Strasburgo, li aktivas en la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est", en 1993 estis inter la fondintoj de la organizaĵo Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE) kaj daŭre aktive kontribuas al tiu faka grupiĝo. Interalie li ankaŭ kontribuas al Vikipedio. Dumviva membro de UEA kaj IKEF .
Eksteraj ligilojRedakti
- intervjuo de li, fare de Cyrille Hurstel, en 2006 (sondosiero en formato mp3)
Roger BlancRedakti
Roger BLANC (naskiĝis en 1913, mortis 1993 en Sancoins, Francio) estis emerita lernejestro, UEA-delegito tra 40 jaroj. Li fondis plurajn grupojn kaj estris regionan federacion dum jaroj.
Fanny BonnetRedakti
Fanny BONNET [bone] (naskiĝis la 9-an de septembro 1870 en Parizo; mortis en 1936) estis franca "profesorino", t.e. instruistino, de la angla lingvo kaj de stenografio. Ŝi esperantiĝis en 1903. Ŝi estis kasistino de SFPE dum 10 jaroj kaj komitatanino de la "Fédération Universitaire Espérantiste de France".
Emile BorelRedakti
Emile BOREL estis franca radiostaciestro kaj esperantisto de Liono, kiu vivis en la kvartalo La Doua de la urbo Villeurbanne tuj norde de Liono, en ties nuna metropola regiono. Li naskiĝis la 27-an de aprilo 1884 en Liono (Lyon), kaj fervore propagandis favore al Esperanto, aparte en la radiostacio, kiun li multajn jarojn direktis. Lia edzino estis unu el la fondintoj de la feminista Esperanto-Socio UDEV.
Rémy BouchetRedakti
Rémy BOUCHET estas franca esperantisto. En Esperantujo li interalie kontribuas al la organizaĵo Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE).
Honoré BourdelonRedakti
Honoré BOURDELON (naskiĝis en 1892, mortis la 21-an de septembro 1980) estis multjara delegito de UEA en Marsejlo, Francio. Li prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de la 42-a UK 1957 en Marsejlo.
Louis BourdonRedakti
Pastro Louis BOURDON (1904, mortis la 14-an de marto 2005 en Lille, Francio) lernis Esperanton ĉ. 65-jaraga. Li entuziasme partoprenis en multaj kongresoj kaj renkontiĝoj, ĉe kiuj li ofte celebris la Sanktan Meson.
Suzanne BourotRedakti
Suzanne BOUROT (naskiĝis en 1936) estas franca esperantistino, dum pluraj jaroj membro de Franca Esperanto Instituto (FEI). Ŝi estas unu el la ĉefaj kunfondintoj de la esperanto-centro Kvinpetalo, kaj daŭre prizorgis ĝin dum transira periodo de 2004 (morto de Georgo Lagranĝo) ĝis 2008, lasante iom post iom la taskojn al administranta skipo.
André BrestRedakti
André BREST (naskiĝis en 1928, mortis la 4-an de aprilo 1993) estis UEA-delegito en Bormes-les-Mimosas (Francio).
Marc BudimirRedakti
Marc Svetomir BUDIMIR (naskiĝis en 1929, mortis la 3-an de aŭgusto 1976 revenante de la 61-a UK 1976 en Ateno en trafik-akcidento en Greklando) estis franco jugoslav-devena.
Li aktivis en la Esperanto-movado ekde 1952, unue en Beogrado ĝis la jaro 1956, kaj poste en Liono, kie li vivis dum la lastaj dudek jaroj.
Fernand BuecherRedakti
Fernand BUECHER (naskiĝis en 1902 je nomo Ferdinand Bücher en Alzaco, Germana Regno, mortis en 1996) post la Unua Mondmilito estis kunfondinto de la Esperanto-grupo en Mulhouse (Alzaco, Francio). Li estis UEA-membro dum preskaŭ 50 jaroj kaj delegito en Didenheim dum 20 jaroj.
CRedakti
Hector CachonRedakti
Hector CACHON [ekTOR kaŜON] (naskita la 11-an de marto 1891 en Sens,departemento Yonne, mortinta en 1951) estis franca esperantisto kaj tipografo. Laŭ la enciklopedio de Esperanto de 1934 li estis esperantisto de 1910. Li estis unu el la unuaj membroj de Fédération Espérantiste Ouvrière (FEO) kaj de SAT, estis sekretario de FDO de 1924 ĝis 1933 kaj direkciano de SAT de 1927 ĝis 1932. Plurajn kursojn li gvidis en Parizo.
Fortuné CadenelRedakti
Fortuné CADENEL (naskiĝis en 1901, mortis la 18-an de junio 1987) estis membro de UEA kaj unu el la organizantoj de la Universala Kongreso en Marsejlo (1957).
Raoul CahouetRedakti
Raoul CAHOUET naskiĝis en 1931 kaj mortis la 5-an de decembro 1994. La urbo Vierzon (Francio), kie li estis delegito, decidis inaŭguri dulingvan memorplaton je lia memoro.
Jean-Pierre CancelRedakti
Jean-Pierre CANCEL estas franca esperantisto vivanta en Alzaco. Li aktivas en la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kaj en 1993 estis inter la fondintoj de la organizaĵo Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE).
Jean ClementRedakti
Jean CLEMENT (naskiĝis en 1908, mortis en januaro 1998 en Vierzon, (Francio) estis iama delegito de UEA pri naturprotektado.
Maurice ClavelRedakti
Maurice CLAVEL (naskiĝis en 1910, mortis la 16-an de novembro en Valence, Francio) estis franca esperantisto.
Li estis membro de UEA depost 1938 kaj delegito ekde 1946.
Roger ColneyRedakti
Roger Colney estis de longe la prezidanto de la intertempe malaperinta poŝta ESP-asocio en GAP.
Jean-Paul ColnotRedakti
Jean-Paul COLNOT (naskiĝis en 1928, mortis en aŭgusto 2000), estis franca delegito kaj fakdelegito (pri junularo, poste pri turismo) dum preskaŭ duona jarcento en Nancio (Nancy) kaj Laxou (Francio). Colnot estis bona, efika instruisto de Esperanto, i.a. en la junuldomo en Nancio. Por EFE, la Esperanto-asocio en Alsaco-Loreno, li aktivis kiel sekretario (1959-1972) kaj prezidanto (1972-1980).
Robert CoyacRedakti
Robert COYAC (1912, mortis la 23-an de oktobro 1991) estis UEA-delegito kaj fervojisto en Sartrouville, Francio.
Louis CozicRedakti
Louis COZIC (kozik) (naskiĝis la 27-an de februaro 1879 en Parizo) estis franca inĝeniero kaj esperantisto. Laŭ la enciklopedio de Esperanto de 1934 li plurajn jarojn estis prezidanto de la Asocio de la Inĝenieroj de Ŝtataj Publikaj Laboroj (france Association des Ingénieurs des Travaux publics). Fervora propagandisto de Esperanto, li longe estis prezidanto de la Federacio de la Pariza Regiono.
DRedakti
Henri DabeziesRedakti
Henri DABEZIES (naskiĝis en 1918, mortis en aŭgusto 1992 en Parizo) estis multajn jarojn fakdelegito pri protestantismo.
Paul DegonRedakti
Paul DEGON, franco, d-ro, advokato en Neuilly-sur-Seine. Ano de la Lingva Komitato, UEA-delegito, kunlaboris je La Revuo kaj Jarlibro de UEA.
Louis DemarestRedakti
Louis DEMAREST (demare) estis franca instruisto kaj unu el la kunfondintoj de SPPE en 1898 kaj el la unuaj propagandistoj por Esperanto en Francio, nome en "Journal des instituteurs", 1899. Li prezidis la grupon de Reims ĝis 1902, poste li forveturis al Konakry (Gvineo).
Pol DenisRedakti
Pol DENIS estas franca esperantisto, delegito de UEA. Li jam longe aktivas en sia urbo Bar-le-Duc kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel prezidanto (1980-1983), komitatano kaj redaktoro de la komunikilo "La informilo".
Roger DespineyRedakti
Roger DESPINEY (1907-2003) estis franca delegito de UEA, prezidanto de la Pariza Federacio, sideja direktoro de Espéranto-France (1978-1987) kaj ties honora prezidanto.
Raymond DouryRedakti
Raymond DOURY (naskiĝis en 1912 kaj mortis 4-an de marto 2000) estis franca esperantisto kaj iama UEA-delegito pri mondcivitanismo. Li mortis la 4-an de marto en vilaĝeto Combejean, komunumo Pierrerue, departemento Hérault en suda Francio. Ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj li aktivis en la Pariza regiono, i. a. kiel delegito por Parizo, gvidanto de konversaciaj rondoj kaj redaktoro de la gazeto Paris-Esperanto.
Marcel DupuisRedakti
Marcel DUPUIS [dŭpŭi] (naskiĝis la 25-an de februaro 1880 en Parizo) estis franca esperantisto kaj inĝeniero de fervojoj. Li propagandis ĉefe sur la kampo de fervojoj kaj turismo per artikoloj, paroladoj, organizo de karavanoj ktp. Li estis vicprezidinto de la Pariza Esperantista Grupo kaj ĝenerala sekretario de ISAE.
FRedakti
Germaine Faucher-MahéRedakti
Germaine FAUCHER-MAHÉ (naskiĝis en 1908, mortis la 3-an de aprilo 1994) estis vidvino de Jacques-Louis Mahé (Lorjak).
Juliette FayotRedakti
Juliette FAYOT (1899-1995), dumviva membro de UEA kaj de Unuiĝo Franca por Esperanto, pentristino, kiu verkis kaj ilustris Gvidlibro tra Paris (1965), mortis la 4-an de aŭgusto 1995 en Parizo.
Maurice FeneyrolRedakti
Maurice FENEYROL (1924-2000), iama delegito pri elektrotekniko, dumviva membro de UEA kaj de Unuiĝo Franca por Esperanto, granda mecenato de la Esperanto-movado, forpasis junie en La Garde (Francio).
GRedakti
François GarriqueRedakti
François GARRIQUE (1911-2003) estis vicdelegito (1958-59) kaj delegito (1960-91), mortis en Rognes (Francio).
Madeleine GibezRedakti
Madeleine GIBEZ (1902-1998), iama delegitino en Gargas (Francio) kaj pri turismo, mortis la 9-an de decembro.
Félix GomezRedakti
Félix GOMEZ (naskiĝis en 1920; mortis en 2001 en Les Cluses) estis franca esperantisto, membro de UEA dum duona jarcento, iama delegito de UEA.
Léon GoudéRedakti
Léon GOUDÉ naskiĝis en 1923, delegito en Juigné-sur-Loire (Francio), katolika pastro, kiu fondis la grupon en Baugé kaj gvidis multajn kursojn, mortis la 8-an de aŭgusto 1994 en Anĝero.
André GrossmannRedakti
André (Andreo) GROSSMANN (naskiĝis la 17-an de novembro 1942) estas franca esperantisto, delegito de UEA, laŭ profesio informadikisto. Li jam longe aktivas por Esperanto en sia urbo Mulhouse kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel komitatano, membroadministranto, kasisto kaj redaktoro de la dissendolisto "Alzaco-Loreno".
HRedakti
Alberic HumezRedakti
Alberic HUMEZ (ume) estis franca entreprenisto kaj esperantisto en Douai. De 1908 ĝis sia morto li seninterrompe estis UEA-delegito. Li elektiĝis honora membro de UEA.
JRedakti
Pierre JelencRedakti
Pierre JELENC estas franca esperantisto, kiu estas inter la kunlaborintoj de PIV, rilate al la fakoj histologio, biologio, fiziologio kaj kemio. En 1996 li kontribuis al la esperantlingva traduko de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison, kiun publikigis la eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg.
JorgosRedakti
Jorgos (20-01-1955) en Fleurieu-sur-Saône, junaĝe ekrenkontis E-on de Freinet-metodemulo kaj ree en 1976 de Émile Mas en « Muelejoj de Metilernantoj » ; '78 : lernado de Eo en 2 monatoj. '87 : sole organizis dekmonatan biciklan rondvojaĝon ĉirkaŭ Eŭropo el Ceret al la Varsovia UK : pli ol 20 000 Km, 25 landoj, 56 kunbiciklantoj, 15 000 renkontitaj E-parolantoj kaj pli ol 250 ĵurnalistaj intervjuoj (gazetaj, radiaj kaj 13 televidaj). '88 : same pro 40-jariĝo de Hom-Rajta Deklaracio kun Marianne Lund, Helle Jacobsen & Jean-Marc Verger, 6 monatoj, biciklo ŝtelita en Hungario kun pluraj TV-raportoj. '89 : kun 7-jara filo Raphaël biciklis al Bonn, Kerkrade (IJK) & Brighton (UK). '91 : regule aranĝas korusajn semajnojn ĉe Pireneoj sub gvidado de Dimitr Terziev, Petro De Smedt, Saskia Idzerda & Rineke Hoens el Akordo, Zdravka Bojĉeva, Helle Jacobsen, Martina Gazdek, Jesper Jacobsen, Carles Vela & Xavier Rodon el Kaj Tiel Plu por Tut-Pirenea Esperanto-Koruso. Dumviva membro de UEA. '93 : bicikligis kvin 10/12-jarajn infanojn el Laroque d’Olmes al Valencio (UK). Kapableciĝis por E-on instrui ; '12 : C1 de CECRL. De '96 : 3 denaskuloj Ĵasmin', Floreal' kaj Luma. '98 : en LKK de 83-a UK (Montpeliero) respondecis pri interna informado, Kongresa Kuriero. '99 : vivas en Lafage. 2002-'22 : prezidas Espéranto-Ariège, pluinstruas E-on.
Roland JossinetRedakti
Roland JOSSINET, esperantisto ekde 1920, UEA-membro seninterrompe de 1937, iama delegito pri reviziado de manuskriptoj, mortis 1995 en Parizo.
KRedakti
Katakana (Pafklik)Redakti
Katakana estas membro de la Pafklik. Li komponas repinstrumentarojn kaj repas.
LRedakti
Paul LacroixRedakti
Paul LACROIX [paŭl lakrŭa] estis franca esperantisto, komercisto, kaj prezidento de la Asocio por Komerco kaj Industrio en Grenoble. Unu el la kunfondintoj de SPPE, 1898. Per lia apogo okazis la unua prop. en Sudoriento de Francio.
Christian LavarenneRedakti
Christian LAVARENNE (naskiĝis la 14-an de aprilo 1956) estas franca esperantisto vivanta en la municipo Saint-Pierre-Chérignat, de la departemento Creuse. Li estis kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro, specife pri budhismo ; en 2006-2007 plurajn monatojn estis esploranto en la Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kaj doktoriĝis en historio pri la Interna ideo ĉe Université Paris 13 - Sorbonne Paris Cité (2012, 1668 p., sub gvidado de Prof. Jean-Claude Lescure, kaj kun Renato Corsetti inter la ĵurianoj) ; kontribuis poezion al pluraj libraj eldonaĵoj, ekzemple la antologio En nacia vesto, kaj verkis plurajn libretojn (plej ofte E-tradukojn). Krome li aktoris en la esperantlingva filmo La Tukoj, realigita sub gvido de Arno Lagrange en 2002. Komitatano de Espéranto-France (2000-2001, 2004-2010 kaj 2011-2017), precipe li tamen agas kiel kontaktulo de la fakaj Esperanto-asocioj ASISTI (Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj), kies revuon Asistilo li redaktis (26 n-roj, 1988-2001, antaŭ ol fariĝi kunordiganto de la redakcio de la nacia magazino Le monde de l'espéranto, 2001-2003) kaj Hejmoj de Internacia Kulturo (HIK), kies ne regulan bultenon Hejmoj li redaktas (de n-ro 5, 1994, ĝis n-ro 22 printempo 2018). Kontribuis al En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.
Eksteraj ligiloj:
- informoj pri la grupiĝo en retejo de la itala radikala partio Arkivigite je 2016-03-26 per la retarkivo Wayback Machine [ŝajnas ke tio malaperis !]
Pascal LécailleRedakti
Pascal LÉCAILLE estas franca esperantisto kaj konstrulabora konsilisto. Interalie li redaktis en 1993-1994 la 4 unuajn numerojn de Hejmoj : Bulteno pri esperantaj komunumoj (de HIK), en la periodo 1995-1998 li reprezentis la esperantistan por-UNESKO-asocion Monda Kunagado en la komitato de UEA, kaj en 1997-1998 oficis kiel kasisto en la estraro de TEJO. De 1992 ĝis 1997 li studis sociologion, etnologion kaj lingvosciencon en la universitato Lumière de Liono, ekde 2003 studis en la nacia plurteknika instituto de Grenoblo, kaj en 2016 diplomiĝis ankaŭ en la universitato Dauphine de Parizo.
Eksteraj ligiloj:
- iom da biografiaj informoj, kaj portreta foto en la retejo linkedin] (france)
Noël LecomteRedakti
Noël LECOMTE, alie "Noĉjo Lagrafo", tradukis plurajn novelojn de Guy de Maupassant. Interalie rete legeblas:
Sinjoro LefebvreRedakti
Sinjoro LEFEBVRE, (pseŭdonimo Ned Katryn), franco, estis kapitano en Versailles antaŭ la Unua Mondmilito. Li verkis multajn artikolojn en la revuo "Lingvo Internacia". Aparte interesaj estis liaj humorplenaj raportoj pri Universalaj Kongresoj.
Michel LegrisRedakti
Michel LEGRIS (1934-2000), iama delegito en Galan (Francio) kaj fakdelegito pri filatelo, mortis la 22-an de februaro.
R. LouisRedakti
R. LOUIS (luis) estis franca esperantisto, kiu interalie konatis kiel kunfondinto de la asocio „Paco Libereco“. Li estis administranto kaj kunlaboranto de Internacia Socia Revuo inter la jaroj 1907 kaj 1909, kaj redaktoro de Le Travailleur Espérantiste inter la jaroj 1912 kaj 1914. Krome li interalie tradukis vastan gamon da broŝuroj pri Esperanto al la franca.
Pierre LouisRedakti
Pierre LOUIS, en Esperanto Petro Luiso (naskiĝis en 1911, mortis en 1998 en Angulemo (Francio), estis verkinto kaj ilustrinto de la fama Junulkurso de SAT-Amikaro. Organizanto de kongresoj de SAT (en Nancio, 1954, kun 480 kongresanoj) kaj SAT-Amikaro, li dum pluraj jaroj gvidis Esperanto-kursojn en Nancio.
Edmond LudwigRedakti
Edmond LUDWIG (naskiĝis la 23-an de julio 1949) estas franca esperantisto, delegito de UEA, laŭ profesio instruisto pri la germana lingvo, vivanta en la loĝloko Stosswihr 3 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Munster en Alzaco, 22 kilometrojn oriente de la urbo Kolmaro. Li ekde la 1980-aj jaroj aktivas por Esperanto la lokaj grupoj de la urbeto Munster kaj la urbo Kolmaro, kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel prezidanto (1983-1996 kaj ekde 2009) kaj komitatano. Li ankaŭ prizorgas la asocion TAKE.
MRedakti
Generalo MalraisonRedakti
Generalo MALRAISON de la franca armeo (mortis en 1965) lernis Esperanton en 1909 kaj ĉiam subtenis la movadon.
Sébastien MerletRedakti
Sébastien MERLET, kromnomita Sebeto, estas juna franca esperantisto. Dum du jaroj li estis vicprezidanto de JEFO.[2]
François MesplèdeRedakti
François MESPLÈDE (1904-2002) estis membro de 1973, fakdelegito pri turismo (1977-1999), mortis la 30-an de junio en Arcachon (Francio).
Pierre MétivierRedakti
Pierre MÉTIVIER naskiĝis 1925 kaj mortis la 26-an de februaro 2005. Profesie ĝardenisto, li estis delegito en Saint-Martin-de-la-Place, Francio, dumviva membro de UEA kaj regula membro en Societo Zamenhof.
Marie-Therese MicardRedakti
Marie-Thérèse MICARD (mortis la 28-an de decembro 1986 en Caen, Francio estis franca esperantistino. Kun sia edzo Henri Micard ŝi fondis la Kulturdomon de la Franclandaj Esperantistoj (kastelo Greziljono) en 1952.
Suzanne MinaultRedakti
Suzanne MINAULT (naskiĝis en 1896, mortis la 21-an de junio 1978 en Niort, Francio) estis franca esperantistino. Ŝi dum multaj jaroj estis delegito de UEA. Ŝi lernis Esperanton dum sia junaĝo en Parizo kaj poste gvidis multajn kursojn, ankaŭ korespondajn.
Robert MoraudRedakti
Robert MORAUD (naskiĝis en 1909, mortis la 5-an de oktobro 1998 en St-Yreix, Francio) estis tre agema inform-aktivulo, kiu fondis kaj gvidis Agad-Grupon por Esperanto.
NRedakti
Yves NicolasRedakti
Yves Nicolas (naskiĝis la 29-an de januaro 1952 en Vitré, mortis la 25-an de novembro 2022 en Caen).
En 1963 liaj gepatroj translokiĝis kun siaj 3 infanoj al domo sur Placo Laënnec en Caen, domo kun granda ĝardeno kiun Yves kaj Anne-Marie ekloĝis kun siaj 2 infanoj Dimitri kaj Sophie en 2007 post vivado en Hérouville de 1981 ĝis 2007.
Post la teknika altlernejo, li trapasis bakalaŭron (G1-sekretario). Li akiris statuson de konscienceca obĵetanto en 1972. Li estis en situacio de malobeo al la civila servo trudita per Dekreto konata kiel Dekreto de Brégançon. Proceso okazis en 1973 en Caen. Poste li kreis Komitaton por la Lukto de Obĵetantoj kiu subtenos plurajn obĵetantojn ankaŭ procesitajn. Okaze de unu el tiuj procesoj li kontaktis Alphonse Barbé (sindikata CGT-aktivulo el Falaise anarki-sindikatisto, en 1914 en la tranĉeoj, li pafis sin en la kruron por ne militi. Post sia enhospitaligo li dizertis kaj estis procesita) por ebla atesto en tribunalo. Pro sia granda aĝo, tiu malakceptis la inviton sed sendis leteron de subteno.
Dum unu jaro li plenumis sian civilan servon kiel gastejestro de junulargastejo en Arpajon, kie li bonvenigis multajn fremdulojn kaj de tie sendube venos la ideo de universala lingvo por komuniki.
Laborinte en CAT (Helpcentro per laboro), li trapasis la konkurson de sociala helpanto, respondecis pri bonvenigado de senhejmuloj ĝis gvidado de CADA (helpcentro por azilpetantoj) ĝis emeritiĝo en 2012.
Membro de la Esperantista klubo de Caen, li kreis la klubon Hérouville-Esperanto en 1984. Li helpis en la ĝemeliĝo de urbo Hérouville-Saint-Clair kun Tiĥvin en 1991 kaj memkompreneble li bonvenigis la geamikojn de Tiĥvin inkluzive de Mikaelo Bronŝtejn.
En 1993 li organizis helpe de asocioj de Hérouville la 48-an kongreson de SAT-Amikaro.
Lia 1-a kongreso: en 1986 en Pekino kie li renkontis Dieter el Hamburgo kun kiu li restos amiko.
Post Pekino, aliaj kongresoj inkluzive de la lastaj en 2015 en Lille kaj Teherano.
Li partoprenis kaj/aŭ organizis grupajn vojaĝojn, inkluzive per biciklo. Li estis korektanto de kursoj en Interreto.
Li estis unu el la kolonoj kaj animantoj de Normanda Esperanto-Asocio. Li fariĝis redaktoro de la normanda bulteno en 2015 kaj, danke al lokaj kluboj, li starigis turismajn tagojn en la 5 normandaj departementoj. La lasta estis okazonta en Dives-sur-Mer la 15-an de oktobro 2022 sed estis nuligita pro manko de benzino ĉe multaj partoprenantoj. Kun Yves mem ni nuligis ĉi tiun tagon.
Yves estis unu el la gvidantoj de la klubo de Hérouville, li precipe ŝatis tabulludojn, teatraĵojn. Li prizorgis la kursojn de la unua nivelo kun afableco kaj konfido al la junuloj, kies lernfacilecon kaj efikecon li laŭdis. Li partoprenis en ĉiuj festoj de asocioj en Hérouville-Saint-Clair, en poliglotaj kafejoj. Dum kronvirusa kvaranteno, estis li, kiu ĉiumarde organizis renkontiĝojn per zoom, en kiuj partoprenis esperantistoj el Francio kaj aliloke.
De 2002 ĝis sia morto li organizis por UEA la vojaĝojn de esperantistoj, eksterlandaj aŭ ne. Ne malpli ol 59 turneoj de 2002 ĝis 2019 kaj la klubo de Hérouville akceptis multajn prelegantojn, muzikistojn...
Esperantisto, ĝardenisto, abelbredisto, tiel difinis lin lia nekrologo.
En 2014 kun la loka asocio "les Petits Carrés de Caen", li animis la pedagogian abelejon Calmette kaj helpis starigi aliajn abelejojn.
Ĝardenisto, birdkalkulanto, li eĉ semis dipsakojn por la kardeloj! Humanisto, pacifisto, senperfortulo, 2 datoj, 2 manifestacioj markis lin: en 1973 kontraŭ la puĉo en Ĉilio kaj la lasta, en kiu li partoprenis la 22-an de februaro 2022 kontraŭ la agresmilito kontraŭ Ukrainio. Yves mortis la 25-an de oktobro 2022 ĉirkaŭita de sia familio kaj geamikoj. Ni multe sopiras lin. N.B: Yves havis la projekton venigi muzikiston Armel Amiot "Banĝo Esperanto" La klubo bonvenigos Armel la 24-an de marto 2023 ĉe Café des Arts en Hérouville-Saint-Clair. Surbaze de intervjuoj kun Anne-Marie Sibireff, lia edzino, notoj kaj arkivoj.
- Fonto: Esperanto 1375(1) januaro 2023
PRedakti
Yvonne PaulierRedakti
Yvonne PAULIER aŭ PAULIEN (mortis 72-jara la 1-an de aŭgusto 1972) estis la sekretariino de Unuiĝo Franca por Esperanto. Ŝi servis al Espéranto-France dum kvaronjarcento. Ĉiam sindonema, ŝi donacis al medicina fakultato sian korpon.
Joseph PinonRedakti
Joseph PINON (mortis 78-jara la 23-an de aŭgusto 1965 en Sallanches) estis franca esperantisto, Delegito de UEA en Sartrouville.
Paul PoissonRedakti
Paul POISSON naskiĝis en 1917 kaj mortis en 1999, aktivulo por la utiligo de Esperanto en la Freinet-instruado, forpasis novembre en Tours (Francio).
Georges PouchotRedakti
Georges POUCHOT (puŝo) estis franca profesoro kaj esperantisto. Naskiĝis en la 20-a de septembro 1880 en Caluire (apud Lyon). Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 li estis sekretario kaj fondinto de „Amikaro Esperantista de Lyon“ (1904), sekretario de la Federacio Esperantista Rodana kaj administranto de SFPE. De 1905 gvidis multajn kursojn, publikajn kaj oficialajn (urbajn aŭ lernejajn) kaj per radio (TSF).
RRedakti
Alexandre RaymondRedakti
Alexandre RAYMOND (naskiĝinta en 1988) estas franca esperantisto vivanta en Liono. Krom pri Esperanto li okupiĝas pri la arpitana lingvo kaj verkis vortaron pri ĝi. Neregule li kontribuetas al vikipedio per la uzantonomo Kaha.
Théophile RousseauRedakti
Théophile ROUSSEAU vivis de 1880 ĝis 1916, mortinta kiel soldato antaŭ Verdun. La matematikinstruisto estis de 1908 ĝis sia morto vicprezidanto de UEA.
Marcel RouxRedakti
Marcel ROUX (ru), franco, sekretario. Naskiĝis en la 3-a de majo 1903 en Liono. Sekretario de laborista grupo. Organizinto de la 7-a SAT-kongreso. Propagandis per artikoloj. Kunlaboris al „Sennaciulo“.
SRedakti
Gérard SchneiderRedakti
Gérard SCHNEIDER (naskiĝis en 1921, mortis la 4-an de junio 1995) estis franca katolika pastro. En sia paroĥo Saint-Clement li plurfoje instruis Esperanton, kaj aranĝis per Esperanto multjaran rilatadon kun paroĥo en Germanio.
Dominique SimeoneRedakti
Dominique SIMEONE estas franca esperantisto. Ekde somero 2006 li estas estrarano, ekde somero 2008 vicprezidanto, de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo,[3] kaj ekde somero 2006 ankaŭ funkcias kiel redakciano de la asocia revuo "Ateisto".
François SoubranneRedakti
François SOUBRANNE (subran) estis franca esperantisto kaj instruisto en Tulle. De l908 li seninterrompe estis UEA-delegito.
TRedakti
Jean-Luc ThibiasRedakti
Jean-Luc THIBIAS (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1960) estas franca esperantisto, delegito de UEA, laŭ profesio poŝtoficisto. Li jam longe aktivas por Esperanto en sia urbo Nancio kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel prezidanto, kasisto kaj libroservisto.
Claude TrésorierRedakti
Claude TRÉSORIER naskiĝis la 4-an de majo 1948, mortis la 5-an de decembro 2013, estis franca esperantisto vivanta en la germana urbo Göttingen. Li estas la filo de Jacqueline Trésorier kaj kiel ŝi aktivis por kastelo Greziljono. Li laboris kiel docento en la instituto pri romanistiko de la universitato de Göttingen, kaj movade interalie estas delegito de UEA.
Gaston TurinRedakti
Gaston TURIN (naskiĝis en 1910, mortis la 6-an de marto 1979 en Pontarlier, Francio) estis franca esperantisto.
Li estis redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo, aktivulo de ILEI kaj multjara delegito pri instruado.
VRedakti
Marie-Thérèse ValantinRedakti
Marie-Thérèse VALANTIN naskiĝis en 1899 mortis novembre 1994 en Bourges, Francio. Dojeno de la franca movado, ŝi helpis la renaskiĝon de Unuiĝo Franca por Esperanto post la dua mondmilito.
Lionel VenonRedakti
Lionel VENON (naskiĝis en 1921 - pereis la 4-an de aprilo 1993 en aŭto-akcidento) estis vic-urbestro de Selles-sur-Cher, la prezidanto de la franca sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA).
Gaston VeronRedakti
Gaston VERON (naskiĝis en 1918; mortis en 2001) estis franca esperantisto kaj delegito de UEA en Domfront dum kvardek jaroj, iama fakdelegito pri historio, juro kaj katolikismo.
Renée VolpeliereRedakti
Renée VOLPELIERE (naskiĝis en 1902, mortis la 15-an decembro 1986 en Nimes, Francio) estis UEA-delegito. Dum dek kvin jaroj ŝi estis fakdelegito pri mondofederismo kaj mondocivitaneco, ŝi ankaŭ regule kaj malavare kontribuis al la Novjorka Oficejo de UEA por subteni la laboron ĉe UN.
YRedakti
Roger YafilRedakti
Roger YAFIL (1921-1997), aktivulo en la Pariza regiono, delegito pri instruado de lingvoj, kiu partoprenis en multaj UK-oj, mortis en Chatou la 16-an de februaro. Li aŭtoris la infanan kurslibron La familio muso.
ReferencojRedakti
- ↑ Ruslanda Esperantisto. Esperantista movado. N 11, p. 233. Nov. 1906
- ↑ Qui suis-je? Arkivigite je 2008-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- ↑ informo "estraro de ATEO" en la revuo "Ateisto" de novembro 2013,[rompita ligilo] paĝo en la retejo de la organizaĵo, alirita la 30-an de novembro 2014, kontrolita la 15-an de marto 2016: "prezidanto: Roland Schnell, Germanio, vicprezidanto Dominique Simeone, Francio, sekretario: Anna Löwenstein, Italio, kasisto: Dieter Rooke, Svislando, redaktoro: Christian Rivière, Francio"