Purmerend

municipo en Nord-Holando, Nederlando

Purmerend estas municipo, urbo kaj historia "Alta Sinjorejo" de Nederlando. Ĝi apartenas al la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando. Komence de 2022 en la municipo vivis 81 515 loĝantoj.

ISO
Municipo Purmerend

Flago de la municipo Purmerend

Blazono de municipo Purmerend

Flago de la municipo Purmerend Blazono de municipo Purmerend
Situo de la municipo Purmerend
urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • loĝloko en Nederlando
Provinco Purmerend
Ĉefloko Purmerend
Areo
 - Tero
 - Akvo
24,52 km²
23,87 km²
0,65 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
79 203 (1-a de januaro 2011)
3 230 loĝ./km²
Geografia situo 52° 30′ N, 4° 57′ O (mapo)52.54.95Koordinatoj: 52° 30′ N, 4° 57′ O (mapo)
Purmerend (Nederlando)
Purmerend (Nederlando)
DEC
Purmerend
Purmerend

Map

Gravaj trafikaj arterioj A7
Telefona kodo 0299
Poŝtkodo 1440–1448, 1481
vdr

Situo kaj ekonomio redakti

Purmerend situas en la nordo de la regiono Waterland ("akvolando"), laŭlonge de la fervoja linio Amsterdamo - Hoorn - Enkhuizen. Autovojo ligas ĝin al Amsterdamo. Ĝis la urbo 2001, la urbo havis la plej grandan foiron pri agrikulture bredataj bestoj. Post besta epidemio oni tiujare ĉesis la subĉielan forion, sed en foira halo ankoraŭ malgrandkvante negocas pri ŝafoj kaj bovidoj.

En la urbo ekzistas iuj industriaj entreprenoj, interalie fabriko pri pordoj. Ekzistas multaj negocaj entreprenoj. La agrikulturo estas grava ekonomia brenĉo - aparte gravas la produktado de bova lakto kaj de fromaĝo. Krome en la urbo vivas multaj homoj kiuj havas sian laborpostenon en Amsterdamo, kaj ĉiumatene vojas al la urbego.

Historio de la urbo kaj de la Alta Sinjorejo redakti

La loĝloko originas en la mezepoko, kiam komence temis pri malgranda fiŝista domo. En la jaro 1410 la grafo Vilhelmo la 2-a d Holando-Bavario por sia konsilanto Willem Eggert deklaris la teritorion Alta kaj Libera Sinjorejo (vrije en hoge heerlijkheid) Purmerend en Purmerland.[1] Li kajsiaj posteuloj havis la titolon HeerVrijheer van Purmerend en Purmerland resp. Purmerland en Ilpendam. En la jaro 1423 Willem Eggert konstruigis la kastelon Pumerstein. La urbo ankoraŭ nuntempe havas la blazonon de la dinastio Eggert. Sekve la Alta Sinjorejo transdoniĝis al la dinastioj Van Montfoort (1439-1481) kaj Egmont (1483). Lamoral van Egmond estis teritoria posedanto inter la jaroj 1540 kaj 1568: li konatiĝis kiel luktanto por nederlanda sendependeco de Hispanio, kaj la germanlingva verkisto Johann Wolfgang von Goethe literarture konatigis lin per la samnoma dramo "Egmont". Post kiam la dinastio Egmont juĝiĝis kulpa je perfido kontraŭ la hispanaj Habsburgoj, la kompleta posedaĵo de ili estis forprenita, kaj en 1582 la Alta Sinjorejo estis dispartigita: La urbo Purmerend kaj la loĝloko Neck estis malaligitaj el la Alta Sinjorejo, kaj aligitaj al la graflando Holando respektive al la Ŝtatoj de Holando kaj Okcdenta Frislando. La urbo iĝis parto de administra unuo Grafelijkheids Rekenkamer van de Domeinen, kiu de tiam nomumis urbestron.

La resta teritorio Purmerland kaj Ilpendam ĝis la jaro 1610 estis same administrata fare de la Grafelijkheids Rekenkamer kaj tiam estis pluvendita.

Listo de la sinjoroj de la Alta Sinjorejo Purmerend kaj Purmerland redakti

 
Willem Eggert, unua Libera Sinjoro de Purmerend kaj Purmerland (inter la jaroj 1410 kaj 1417)

Dinastio Eggert redakti

regotempo nomo
1410-1417 Willem Eggert
1417-1420 Jan Eggert

Dinastio Van Zijl redakti

regotempo nomo
1420-1421 Gerrit van Zijl

Dinastio Vitelsbaĥoj redakti

regotempo nomo
1421-1428 Jan, bastardo de Bavario

Dinastio Van Zijl redakti

regotempo nomo
1428-1439 Gerrit van Zijl

Dinastio Van Montfoort redakti

regotempo nomo
1439-1448 Johan la 2-a van Montfoort
1448-1459 Hendrik la 4-a van Montfoort
1459-1481 Johan la 3-a van Montfoort

Dinastio Van Volckesteijn redakti

regotempo nomo
1481-1483 Vijt Heer van Volckesteijn

Dinastio Egmond redakti

regotempo nomo
1483-1516 Johan la 3-a de Egmond
1516-1528 Johan la 4-a de Egmond
1528-1541 Karel la 1-a de Egmond
1541-1568 Lamoral de Egmond
1568-1582 Philip de Egmond

Ŝtatoj de Holando kaj Okcidenta Frislando redakti

regotempo nomo
1582- Grafelijkheids Rekenkamer van de Domeinen

Jen iom da fotaj impresoj redakti

Lokanoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

Provinco Nord-Holando  
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort
Nederlando | Provincoj | Municipoj