Alta Sinjorejo (nederlande hoge heerlijkheid) aŭ Libera Sinjorejo (vrije heerlijkheid) estis nomo de historia mezepoka memstara teritorio kun propra jura sistemo en la teritorio de la nuna ŝtato Nederlando. La nobela posedanto de la Sinjorejo havis la rajtojn ordoni korpan punon kaj ankaŭ ekzekutendan mortpunon al iu en la teritorio kiun li juĝis kulpa je krimo. Inter la rajtoj de la Alta Sinjorejo ankaŭ estis la rajto ĉasi, la rajto funkciigi muelejojn, kaj la rajto nomumi postenulojn por publikaj oficoj. Esenca enspezofonto por la nobelaj posedantoj de la Altaj Sinjorejoj estis la rajto preni imposton de siaj subuloj, tradicie dekonon de ĉiuj produktaĵoj. En Nederlando antaŭ la unuiĝo al centra ŝtato ekzistis multaj teritorioj, en kiu nobelo nomata Heer (Sinjoro) aŭ Vrijheer (Libera Sinjoro) estris tian teritorian posedon. Se ili tro grandis por ke la nobelo mem povu administri la regadon, administraj komisiitoj nomataj "baljuws" transprenis la regan reprezentadon.

En la historio de Nederlando la Altaj Sinjorejoj kaj urboj havis gravan rolon. Tamen menciindas ke iuj el tiuj sinjorejoj - aparte en la okcidento de Frislando ne pli grandis ol la tereno senpere najbara al nobela fortikaĵo (burgo).

Eksteraj ligiloj redakti