Martinus Adrianus (Mart) STAM (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1899 en Purmerend, mortis la 23-an de februaro 1986 en Goldach) estis nederlanda meblofasonisto kaj arkitekto. Li estis probatalanto de la arkitektura movado por "Nova Konstruado". Ĝis la 1950-aj jaroj Stam estis fervora komunisto kaj en 1920 li estis malliberigita dum ses monatoj pro militserva rifuzo.

Mart Stam
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1899 (1899-08-05)
en Purmerend
Morto 21-an de februaro 1986 (1986-02-21) (86-jaraĝa)
en Goldach
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoVajmara RespublikoSovetunioGermana Demokratia RespublikoSvislando
Familio
Infano Ariane Stam
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • fasonisto • urbanizisto
vdr

Seĝo redakti

 
Ŝtalaj tubseĝoj de Lorenz (maldekstre) kaj de Breuer.

Stam inventis la unuan seĝon sen malantaŭaj kruroj, la tiel nomita "ŝtala tubseĝo" aŭ Freischwinger en la germana. Sur la malantaŭa flanko de la edziĝa anonco de pentristo Willi Baumeister Stam faris per blua grifelo skizon de tiu seĝo je la 22-a de novembro 1926 dum vespermanĝo en Hotel Marquart en Stutgarto en la ĉeesto de interalie Ludwig Mies van der Rohe. Tiu anonco nun lokiĝas en la arkivo de Mies van der Rohe en la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko (MoMA). La seĝo unue ekproduktiĝis dum 1927 fare de la germana firmao Lorenz. Stam poste havis juran disputon kun Marcel Breuer pri la intelekta propraĵo de la seĝo. En 1932 germana tribunalo konfirmis, ke ne Breuer sed Stam inventis la seĝon.[1]

Funkciismo redakti

Stam opiniis, ke la funkcio kaj la fareblo de iu konstruaĵo estis plej gravaj. La konstruaĵo devas servi la homon. Per tiu opinio Stam estis bonvena en la Sovetunio, kie li laboris de 1930 ĝis 1934. En 1935 li reestis en Amsterdamon, kie li desegnis serion de enveturaj domoj en la Anthonie van Dyckstrato. De 1934 ĝis 1948 li estris la Instituut voor Kunstnijverheidsonderwijs (Instituto pri Artmetia Instruado).

Germana Demokratia Respubliko redakti

Pro sia aŭtoritata agmaniero li ne estis amata kiel estro de la Instituut voor Kunstnijverheidsonderwijs. Li en 1948 iris al la sovetunie okupita zono de Germanio, kie li fondis instituton pri industria fasonado kaj kie li estris la Kunsthochschule Weißensee. Tie Stam devis helpi la Komunistan Partion kun starigo de nova industrio. Stam luktis kun la manko de libereco.

Reiro kaj rea foriro redakti

Je la 31-a de decembro 1952 Stam revenis al Nederlando, kie ne ĉiuj varmkore bonvenigis lin. Li ricevis postenon ĉe firmao "Merkelbach en Elling", sed rapide starigis propran firmaon. Komisiojn li ricevis plejparte de Benjamin Merkelbach, kiu estis unu de liaj lernantoj.[2]

Post malsano li fermis en 1966 la firmaon kaj transloĝiĝis kun sia tria edzino, Olga Stam-Heller, al Svislando. Tie li lastfoje faris du domojn kaj kiel maljunulo konvertiĝis al la Katolika Eklezio.

Literaturo redakti

  • S. Lissitzky-Küppers, El Lissitzky, Dresden 1976.
  • Simone Rümmele, Mart Stam, Zürich/München 1991.

Referencoj redakti

  1. Stef Jacobs, Mart Stam. Dichter van staal en glas, 2016
  2. Biografie Mart Stam bij het Nederlands Architectuur Instituut