Goldach

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Goldach (stacidomo).
Goldach
Flago de Goldach
Flago de Goldach
Flago de Goldach
Vilaĝocentro de Goldach
Vilaĝocentro de Goldach
Vilaĝocentro de Goldach
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Rorschach Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 29′ 0″ N 9° 28′ 0″ O / 47.48333 °N, 9.46667 °O / 47.48333; 9.46667 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 0″ N 9° 28′ 0″ O / 47.48333 °N, 9.46667 °O / 47.48333; 9.46667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8956
Areo 4,68 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 9403
Komunumkodo 3213
Mapo de Goldach
Mapo de Goldach
Mapo de Goldach
vdr

Pri la komunumo redakti

Goldach estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8956 loĝantojn je la 31-a de julio 2008.

Geografio redakti

Goldach situas oriente de Rorschach kaj limas en nordo al Bodenlago. La komunumo konsistas el la municipoj Obergoldach, Untergoldach kaj Riet. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivereto Goldach.

Najbaraj komunumoj redakti

Goldach limas al la komunumoj Horn (enklavo de Kantono Turgovio), Tübach kaj Mörschwil en oriento, Untereggen en sudo kaj Rorschacherberg kaj Rorschach en okcidento.

Trafiko redakti

Goldach havas favoran trafiksituon. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 7 de Rorschach al Sankt-Galo kaj laŭlonge de la lago la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Rorschach al Kreuzlingen. La komunumo disponas pri alverturejo al svisa aŭtovojo A1 kaj disponas pri stacidomo sur la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rorschach al Sankt-Galo.

Historio redakti

Goldach estiĝis en la frua mezepoko el setlejo ĉe la romia strato de Arbon al Bregenz. Ĝia unua dokumenta mencio kiel Goldaha datiĝas el la jaro 789. Dum mezepoko la Monaĥejo Sankt-Galo posedis grandajn bienojn en Glodach. Ĝis 1449 la voktrajtoj pri Goldach apartenis al la sinjoroj de Rorschach, poste ili falis ankaŭ al la Abatejo Sankt-Galo. Post la dua mondmilito Goldach fariĝis industria komunumo, ĉar multaj gravaj entreprenoj tie setlis. La zona plano de 1970 bremsis tiun evoluon, kaj ek de tiam Goldach fariĝis preferita loĝkomunumo.

En la jaro 2007 la komunumoj Rorschach, Rorschacherberg kaj Goldach diskutis pri kunfandiĝo de la tri komunumo al unu sola urbo. En Goldach pro la malaltaj impostoj de la komunumo tiu-ĉi projekto ĉe la popolo tamen restis senŝanca. La kunfandiĝplanoj nun limigiĝas al Rorschaberberg kaj Rorschach.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti