Tübach
Tübach estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1153 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Tübach | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Sankt-Galo | ||||
Distrikto | Rorschach Sankt-Galo | ||||
Koordinatoj | 47° 29′ 0″ N 9° 27′ 0″ O / 47.48333 °N, 9.45000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 0″ N 9° 27′ 0″ O / 47.48333 °N, 9.45000 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 1153 | ||||
Areo | 1,99 km² | ||||
Alteco | 415 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 9327 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
![]() | |||||
Geografio
redaktiTübach situas sudeokcidente de la komunumo Horn TG, enklavo de Kantono Turgovio, ĉe la deklivo de Rorschacherberg kaj ofertas bonan vidon al la Bodenlago. Sudoriente de Tübach situas la komunumo Goldach, kies limon kun ĝi formas la rivereto Goldach. En sudokcidento Tübach limas al Mörschwil kaj en nordokcidento al Steinach SG.
Partnerkomunumo
redaktiPartnerkomunumo de Tübach estas Oberteuringen en Baden-Virtembergo, Germanio.
Trafiko
redaktiKvankam kaj norde kaj sude de Tübach pasas trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj la komunumo mem ne disponas pri stacidomo. Per poŝtaŭtobuso ĝi tamen estas bone konektita al la reto de la publika trafiko, kaj ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A1 facile akireblas.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Tübach datiĝas el la jaro 1206. Dum mezepoko la bienoj en Tübach apartenis al diversaj nobelaj familioj kaj ĉefe al la Monaĥejo Sankt-Galo. Kiel memstara politika komunumo Tübach konstituiĝis en la jaro 1845.
Institucioj
redaktiEn Tübach troviĝas ekde la 1920-aj jaroj la resaniga centro Mühlheim por alkoholmalsanuloj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Tübach
- Retejo de la resaniga centro Mühlhof por alkoholmalsanuloj[rompita ligilo]