Horn TG

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horn
Horn
Blazono de Horn
Horn
komunumo en SvislandoenklavoEksklavo
Kantono Turgovio
Distrikto Arbon
Koordinatoj  47° 30′ 39″ N 9° 27′ 43″ O / 47.51083 °N, 9.46194 °O / 47.51083; 9.46194 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 39″ N 9° 27′ 43″ O / 47.51083 °N, 9.46194 °O / 47.51083; 9.46194 (mapo)
Areo 1,7 km²
Alteco 402 m super marnivelo
Poŝtkodo 9326
Komunumkodo 4421
Mapo de Horn
vdr

Pri la komunumo redakti

Horn estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2429 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Horn estas enklavo de Kantono Turgovio en Kantono Sankt-Galo ĉe la suda bordo de Bodenlago norde de la montoĉeno Seerücken inter Goldach kaj Steinach.

Najbaraj komunumoj redakti

Horn limas en sudo al la komunumo Goldach kaj Tübach kaj en okcidento al Steinach, ĉiuj en Kantono Sankt-Galo). En nordoriento Horn limas al la Bodenlago kaj sur la lago en okcidento al la komunumo deRorschach kaj Rorschacherberg, ambaŭ Kantono Sankt-Galo, kaj al Fussach kaj Höchst ambaŭ en (Aŭstrio), kaj en nordo al germanaj komunumoj Kressbronn am Bodensee, Nonnenhorn kaj Wasserburg.

Trafiko redakti

Horn situas ĉe la trajnlino de Romanshorn al Rorschach, per kiu la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto. Tra Horn pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Ŝafhaŭzo al Sankt-Margreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.1, flanka aŭtovojo de la svisa aŭtovojo A1, situas proksimume 3 kilometrojn sude de la komunumo inter Goldach kaj Steinach.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Horn datiĝas el la jaro 1155 kiel Horna. Dum la bienoj de Horn en mezepoko apartenis al la episkopo de Konstanco, la bienoj en la ĉirkaŭaj vilaĝoj iom post iom falis sub la kontrolon de la Princabatejo Sankt-Galo. Tiel Horn estiĝis enklavo. Post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 oni volis aldoni Horn al Kantono Säntis, el kiu en 1803 fariĝis la nova Kantono Sankt-Galo. La turgovia prefekto en Arbon tamen per sia interveno konservis Horn al Turgovio substrekante la ligojn inter Arbon kaj Horn. Tiel Horn restis turgovia kaj hodiaŭ estas Turgovia enklavo en Kantono Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti