Monaĥejo Sankt-Galo

(Alidirektita el Princabatejo Sankt-Galo)
Monda heredaĵo de UNESKO

La Monaĥejo Sankt-Galo estis princabatejo de la Benediktanoj en la hodiaŭa orienta Svislando. Ĝis la jaro 1798 la abato de Sankt-Galo estis imperia princo kun voĉdonrajto en la Imperia Dieto de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio kaj samtempe unua asociiĝinta loko de la Svisa Ĵurkomunumo. La Abatejo Sankt-Galo estis fondita en la jaro 612 kaj malfondita 1805. La Konventbiblioteko kaj la Konventdistrikto de la Monaĥejo Sankt-Galo hodiaŭ estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Monaĥejo Sankt-Galo
Blazono
benedictine abbey • abatejo [+]
Koordinatoj47° 25′ 23″ N, 9° 22′ 38″ O (mapo)47.4230555555569.3772222222222Koordinatoj: 47° 25′ 23″ N, 9° 22′ 38″ O; CH1903: 746266 / 254279 (mapo)

Monaĥejo Sankt-Galo (Kantono Sankt-Galo)
Monaĥejo Sankt-Galo (Kantono Sankt-Galo)
DEC
Monaĥejo Sankt-Galo
Monaĥejo Sankt-Galo

Monaĥejo Sankt-Galo (Svislando)
Monaĥejo Sankt-Galo (Svislando)
DEC
Monaĥejo Sankt-Galo
Monaĥejo Sankt-Galo

Map
Monaĥejo Sankt-Galo

Vikimedia Komunejo:  Fürstabtei St. Gallen [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monaĥeja preĝejo Sankt-Galo
Urbomapo de Sankt-Galo kun la monaĥeja distrikto sur grafikaĵo de Mateo Merian
Pankraz Voster, lasta princabato de la Monaĥejo Sankt-Galo

Historio redakti

Fondo kaj ora epoko redakti

En la jaro 612 Sankta Gallus, kunulo de Columban de Luxeuil, setlis ĉe la rivero Steinach kaj kreis ermitejon. La efektiva fondinto de la Monaĥejo Sankt-Galo estis Otmar en la jaro 719. La monaĥejo fariĝis grava apoganto de la franka regado en Alemanio. La franka reĝo Pipino la pli juna enkondukis en la jaro 747 la regularon de la Benediktanoj.

Skribejo estis instalita, kie oni produktis bibliajn kaj gravajn sciencajn tekstojn. Tie estiĝis en la jaro 883 la Gesta Caroli Magni de Notker de Sankt-Galo. Dum la "Ora Epoko" de 816 ĝis la atako de la hungaroj en la jaro 926 regis forta kunlaboro kun la imperia respektive reĝa korto kaj floris la skribejo.

La ekzisto de la ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta Konventa Biblioteko de Sankt-Galo estas pruvita jam en la jaro 820 per la mapo de la Monaĥejo Sankt-Galo.

Dank al multnombraj donacoj la bienposedaĵo de la monaĥejo pli kaj pli ampleksiĝis. En la jaro 818 la imperiestro Ludoviko la piulo koncesiis al la Monaĥejo Sankt-Galo la imunecon kaj deklaris ĝin Imperia Monaĥejo.

La monaĥeja voktado kaj la juĝrajto deduktita de ĝi fariĝis en la jaro 1180 rajto de la germana imperiestro Frederiko la 1-a Ruĝbarbulo. Tiel la voktado fariĝis imperia voktado. En la post-ŝtaufa epoko la voktado iom post iom estis pandigita al nobeloj el la regiono de la Bodenlago, de kiuj la monaĥejo ĝin reaĉetis siaflanke. Tiel la Monaĥejo Sankt-Galo kreis la fundamenton por teritorie kohera klerikal-feŭda ŝtato. La monaĥeja ŝtato finfine posedis multajn dissemitajn havaĵojn kaj regrajtojn en la tuta sudgermana regiono kaj relative fermitan regnejon en la hodiaŭa Fürstenland, Apencelo kaj la Rejnvalo.

Konfliktoj kun Apencelo kaj la urbo Sankt-Galo redakti

En la 13-a kaj 14-a jarcento la ekzisto de la monaĥejo estis minacita pro la diversaj luktoj en la kadro de la habsburga ekspansio. Menciindas la konflikto inter la abato Vilhelmo la 1-a kaj la Rudolfo de Habsburgo 12821291, en kies kadro la reĝo proksime de la urbo Wil kreis la kontraŭ-urbon Truz-Wil (kio signifas rezistu Vilon) kaj Schwarzenbach SG, kaj instalis kontraŭabaton por la monaĥejo. Dum tiu epoko la urbo Sankt-Galo povis liberiĝi de la regado de la abatejo. Ĝi eĉ luktis flanke de la apencelanoj, kiuj en la jaro 1400 sukcese ribelis kontraŭ la regado de la monaĥejo. Jam unu jaron poste Sankt-Galo fariĝis imperia urbo. La apencelaj militoj finiĝis katastrofe por la monaĥejo: Ĝi perdis la plej grandan parton de siaj bienoj kaj Apencelo sendependiĝis. Kiam la abato Eglolf Blarer ekoficis en la jaro 1427 la abatejo troviĝis en malbonega stato. Post la Malnova Zurika Milito kaj la monaĥejo 1451 kaj la urbo 1454 estis akceptitaj kiel asociitaj lokoj de la Svisa Ĵurkomunumo. La ekprosperanta urbo Sankt-Galo provis iom post iom transpreni la tutan mondan regposedaĵon de la monaĥejo. Tio tamen malsukcesis pro la forta rezisto de la tiama monaĥeja kuratoro Ulrich Rösch kaj de la "di-domuloj" (Gotteshausleute), kiel oni nomis la servutojn de la monaĥejo.

Reformacio redakti

Je tiu kritika momento en la historio de la monaĥejo Ulrich Rösch elektiĝis abato. Li sukcesis kun la subteno de la protektantaj urboj de la svisa ĵurkomunumo (Zuriko, Lucerno, Glaruso kaj Ŝvico) denove fortigi la regadon de la monaĥejo. Dank al la malnovaj juraj titoloj kaj la aĉeto de novaj teritorioj (1468 akiro de la graflando Togenburgo) la monaĥeja ŝtato fariĝis frunovepoka teritoriŝtato. Post la akiro de Togenburgo en la jaro 1468 ekuziĝis la nomo Alte Landschaft ("Malnova Kamparo") por la Fürstenland ("Princlando"), la kernlando de la princabatejo inter Rorschach kaj Wil SG. En la jaro 1486 la abatejo devis koncedi post longaj juraj kvereloj kun Apencelo al la apencelanoj la voktadon de la sankt-gala Rejnvalo.

Kiam Ulrich Rösch konstruigis en Rorschach la novan Monaĥejon Mariaberg kaj planis translokigi la abatejon tien, por liberigi ĝin de la urbo Sankt-Galo, la urbo Sankt-Galo unuigis sin kun Apencelo kaj la didomuloj en la Ligo de Waldkirch, kaj ili en la jaro 1489 detruis la konstruejon (Monaĥejrompo de Rohrschach). Tiu grava vundado de la landpaco provokis intervenon de la kvar protektantaj urboj, kiuj sukcese defendis la rajtojn de la monaĥejo. Oni tamen rezignis pri translokigo de la abatejo.

Kontraŭe al la Svisa Ĵurkomunumo la Princabatejo Sankt-Galo ankaŭ post la Ŝvaba Milito restis forte ligita kun la Sankta Romia Imperio. La abatoj lasis al si transdoni siajn reginsignojn daŭre de la germana imperiestro, kaj la imperiaj leĝoj restis validaj. La Princabatejo Sankt-Galo estis samtempe asociiĝinta loko de la Svisa Ĵurkomunumo kun limigita voĉdonrajto ĉe la Svisa Dieto kaj jura membro de la germana imperio.

Kun Joachim von Watt (Vadiano) en la jaro 1525 ankaŭ en Sankt-Galo eksplodis la reformacio. Jam en la jaro 1527 la monaĥejo estis fermita kaj la abato forpelita, kaj la urbo Zuriko transprenis la protektadon de la Malnova Kamparo, kiu strebis al sendependeco, kaj kies loĝantaro plejparte aliĝis al la nova religio. La malvenko de la protestantaj lokoj dum la Dua Milito de Kappel en la jaro 1531 tamen ebligis la rekreon de la Princabatejo Sankt-Galo en la jaro 1532.

Pereo redakti

Post la franca revolucio de 1789 la servutuloj de la monaĥejo postulis pli da rajtoj kaj liberecon. Kun la bonvola kontrakto de Gossaŭ SG de 1795 la abato Beda Angehrn (1767–1796) provis savi la Princabatejon. Malgraŭ tiuj refermoj la servutuloj de la monaĥejo fondis en Fürstenland la Respublikon de la Malnova Kamparo Sankt-Galo kaj ankaŭ la togenburganoj deklaris sian sendependecon, kio ĉesigis la regadon politikan de la abatejo. La abato Pankraz Vorster (1796–1805, †1829) devis ekziliĝi. La Helveta Respubliko kreita de la francoj en la jaro 1798 entenis ankaŭ la teritorion de la iama princabatejo. Fürstenland fariĝis parto de la Kantono Säntis.

En majo 1799 la abato Pankraz Vorster kun aŭstria helpo ankoraŭ foje por mallonga tempo revenis, sed post la venko de Napoléon Bonaparte li devis cedi. En la jaro 1803 la nove kreita Kantono Sankt-Galo transprenis la regadon. La 8-an de majo 1805 la granda konsilio de la Kantono Sankt-Galo malfondis la monaĥejon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti