Malnova Zurika Milito

La Malnova Zurika Milito, ankaŭ nomita Togenburga Heredaĵomilito estis milita konflikto inter Zuriko kaj la ceteraj tiam 7 membroj de la Svisa Ĵurkomunumo inter 1439 kaj 1450. La milito eksplodis post la morto de la lasta Grafo de Togenburgo, Friederich la 7-a, kiu ne postlasis testamenton. La havaĵon de la togenburganoj unue mastrumis lia vidvino, sed unuflanke Zuriko, kiu en tiu sub sia urbestro Rudolf Brun multe grandigis sian influon kaj teritorion kaj kiel libera imperia urbo fariĝis la plej potenca urbo en la regiono de orienta Svislando, kaj aliflanke Ŝvico postulis la heredaĵon por si. Ĉar Zuriko alianciĝis kun la Habsburganoj la milito akiris superregionan dimension. La efektivaj militaktivecoj dauris de la 2-a de novembro 1440 ĝis la 12-a de junio 1446. La milito oficiale finiĝis per la arbitra juĝo de Einsiedeln la 13-an de julio 1450. La militon perdis Zuriko, kiu estis tiel bremsita en sia ekspansia politiko. La militperdo samtepe estis unu el la faktoroj kiuj duonan jarcenton poste kondukis la la reformacio kaj religia divido de Svislando.

Mapo de la Malnova Zurika Milito
Zurikaj trupoj kaptas 1440 apud Pfäffikon SZ la kurieron de Gersaŭ, kiu al ili alportas la malakceptleteron kaj minancas dronigi lin.