Arbon
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Arbon (distrikto) kaj Arbon (stacidomo). |
Arbon estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 13118 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Arbon | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Turgovio | ||||
Distrikto | Arbon | ||||
Koordinatoj | 47° 31′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.43333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.43333 °O (mapo) | ||||
Areo | 5,9 km² | ||||
Alteco | 402 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 9320 | ||||
Komunumkodo | 4401 | ||||
Geografio
redaktiArbon situas ĉe la bordo de Bodenlago en la oriento de la kantono. Arbon konsistas el la historia urbeto Arbon kaj la municipo Frasnacht.
Limoj kaj najbaraj komunumoj
redaktiEn nordoriento Arbon limas al Bodenlago je kies alia flanko situas Baden-Virtembergo (Germanio). Nordokcidente ĝi limas la Egnach kaj sudokcidente al Roggwil. En sudo la urbo limas al Steinach kaj en sudoriento al Berg, ambaŭ en Kantono Sankt-Galo.
Trafiko
redaktiArbon situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn al Rorschach.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Arbon kiel Arbor Felix datiĝas el la jaro 378 post Kristo el la Itinerarium Antonini. La restaĵoj de la menciita romia kastelo estis trovitaj nur en la jaro 1957.
En la jaro 610 iraj monaĥoj el la disĉiplaro de Columban de Luxeuil setlis en Arbon, kie laŭ la legendo tiam jam ekzistis malgranda kristana komunumo, kiu loĝis en fortikita setlejo. Unu el la disĉiploj de Columban estis Sankta Gallus, la fondinto de la Monaĥejo Sankt-Galo, kiu mortis la 16-an de oktobro 640 en Arbon.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti