Rorschacherberg

komunumo de Svislando

Rorschacherberg (prononcu: Rorŝaĥrberg) estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 6549 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Rorschacherberg
Blazono de Rorschacherberg
Vaportrajno de Rorschach-Heiden-Montarfervojo ĉe la haltejo Rorschacherberg
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Rorschach Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 9° 30′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.50000 °O / 47.46667; 9.50000 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 30′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.50000 °O / 47.46667; 9.50000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6549
Areo 7,11 km²
Alteco 570 m super marnivelo
Poŝtkodo 9404
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Rorschacherberg
vdr

Geografio redakti

Rorschacherberg situas ĉe la monta deklivo sudoriente de Rorschach kaj etendiĝas norde ĝis Bodenlago kaj sude sur la kresto de tavolmonto la Kantonon Apenceno Ekstera.

En Rorschacherberg troviĝas la kvar kasteloj St. Annaschloss, Wartensee, Wartegg kaj Wiggen.

Trafiko redakti

Rorschacherberg disponas pri haltejo de la dentoradfervojo Rorschach-Heiden-Montarfervojo kiu de la stacidomo de Rorschach kondukas al Heiden.

Historio redakti

Ek de la jaro 2007 oni diskutas kaj projektas kunfandiĝon de Rorschacherberg kun la distriktĉefurbo Rorschach, al kiu la komunumo kiel antaŭkomunumo jam ĉiam estis tre ligita. Laŭ eklezia juro Rorschacherber ĉiam apartenis al la eklezia komunumo de Rorschach. Kiel sendependa politika komunumo Rorschacherberg estiĝis en la tiam fondita Kantono Sankt-Galo per la restaŭracia konstitucio en la jaro 1803. Unuan fojon dokumentita la nomo Rorschacherberg estis en la jaro 1468. La setlejoj Koblen, Eschlen kaj Hüttenmoos, kiuj apartenas la la komunumo, estis jam menciitaj en la 13-a kaj 14-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti