Marcel Breuer
Marcel Lajos BREUER, li naskiĝis la 21-an de majo 1902 en Pécs (Hungario) kaj mortis la 1-an de julio 1981 en New York, estis arkitekto kaj meblodezajnisto.
Marcel Breuer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Breuer Marcel Lajos |
Naskiĝo | 21-an de majo 1902 en Pécs |
Morto | 1-an de julio 1981 (79-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla • hungara • germana |
Ŝtataneco | Usono Hungario |
Alma mater | Bauhaus (1920–1924) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Marta Breuer (en) (1926–dekjaro de 1930) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto furniture designer (en) dezajnisto |
Verkoj | Office buildings in Amstelveen Saint John's Abbey 945 Madison Avenue |
Ekde 1920 jaroj BREUER studis kaj poste instruis en la lernejo Bauhaus en Dessau, Germanio. Tie li akcentis la kombinon de arto kaj tekniko kaj 1925 iĝis estro de la meblo-metiejo.
Poste li praktike laboris en Berlino, kie li planis domojn, dezajnis komercajn ejojn kaj ankaŭ plurajn meblojn el metaltuboj. De kelkaj oni ankoraŭ hodiaŭ produktas kopiojn.
Sub la impreso de la nazia regado BREUER 1935 forlasis Germanion kaj translokiĝis al Londono. En la jaro1937 lin invitis Walter Gropius al Harvard (Usono) por komuna laboro. Krome BREUER estis partnero de GROPIUS en Cambridge (Massachusetts). 1941 li fondis propran oficejon kaj komencis konstrui (unu)familiajn domojn.
1952 li kune kun NERVI kaj ZEHRFUSS la komision konstruis centrejon de UNESCO en Parizo kaj 1953-1957 li konstruis kun A. ELSAZ la grandmagazenon Bijkendorf en Rotterdam.
Ĝenerale lia stilo estis maltre strikte racionalisma.
Kiel unu el la patroj de modernismo BREUER tre interesiĝis pri modulecaj konstrukcioj kaj simplaj formoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.marcelbreuer.org/Main.html Arkivigite je 2004-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.aaa.si.edu/exhibits/breuer/intro.htm Arkivigite je 2005-10-30 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.steelform.com/laccio.html Arkivigite je 2006-03-26 per la retarkivo Wayback Machine