Bastia
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bastia (stacidomo). |
Bastia [bastia] estas franca ĉemara urbo lokita en la regiono Korsiko. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Haute-Corse. Bastia situas je la nordoriento de la insulo, baze de la korsika kabo.
Bastia | |||
---|---|---|---|
La eklezio Sankta Johano la Baptisto kaj la haveno.
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Korsiko | ||
Departemento | Haute-Corse (prefektejo) | ||
Arondismento | Bastia (ĉefurbo) | ||
Kantono | ĉefurbo de 7 kantonoj | ||
Komunumaro | CA de Bastia | ||
Ĝemelurboj | Erding (Bavario, Germanio) | ||
INSEE kodo | 2B033 [+] | ||
Poŝtkodo | 20200 [+] | ||
Retpaĝaro | http://www.bastia.fr/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Gilles Siméoni 2014-2020 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 503 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 2 503 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 42°42′3″N 9°27′1″O / 42.70083°N, 9.45028°O (mapo)Koordinatoj: 42°42′3″N 9°27′1″O / 42.70083°N, 9.45028°O (mapo) | ||
Alto | 30 m (de 0 al 963 m) | ||
Areo | 19,38 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
HistorioRedakti
Antaŭ la alveno de la Ĝenovanoj, ekzistis mezgranda vilaĝo nomita Cardo supre de la marbordo. La nuna, ĉemara loko de Bastia, kontraŭe, grupigis nur kelkajn fiŝistajn domojn, kaj estis nomita Porto Cardo. Pliposte, la Ĝenovaj instancoj elektis enloĝiĝi ĉe la marbordo, kie ili starigis citadelon, la bastiglia. Tiu ĉi progrese fariĝis pli granda ol Cardo, kaj akiris la nomon Bastia.
EkonomioRedakti
La urbo estas la ĉefa haveno kaj la plej komerca urbo de Korsiko, kvankam ĝi ne estas la plej multhoma, kio estas Ajaccio plisude.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2017-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.insee.fr
- http://www.viamichelin.com/viamichelin/gbr/dyn/controller/mapPerformPage?expressMap=false&act=&pim=true&strAddress=&strCP=&strLocation=Bastia&strCountry=1424&productId=&x=0&y=0 Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine