Metropolo Liono
Metropolo Liono (franclingve métropole de Lyon) estas kolektivo per statuto speciala de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi etendiĝas sur 533,68 km2 kaj enhavis 1 336 000 loĝantojn en 2013. La ĉefurbo de la metropolo estas Liono, kiu estas ankaŭ la tria plej granda urbo de Francio.
Metropolo Liono | |
---|---|
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Numero | 69M [1] |
Prefektejo | Liono |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Bruno Bernard |
Prefekto | Pascal Mailhos |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 370 678 (2015) |
Loĝdenso | 2 568,4 loĝ./km2 |
Areo | 533,68 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 1 |
Kantonoj | - |
Komunumaroj | - |
Komunumoj | 59 |
La metropolo havas landlimojn kun la departementoj Rhône, Ain kaj Isère.
La metropolo havas entute 59 komunumojn.
HistorioRedakti
La 1-a de januaro 2015, 59 komunumoj de la sudorienta parto de la departemento Rhône apartiĝas por formi la novan metropolon.