Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
faka asocio de UEA
La Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) estas faka asocio de la Universala Esperanto-Asocio (UEA); ĝi fondiĝis en 1987 kaj ekde la jaro 1990 estas kunlaboranta kun UEA.
Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo | ||
---|---|---|
faka Esperanto-asocio | ||
Komenco | 1987 vd | |
Lingvoj |
Esperantovd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Celoj de la asocio estas “kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn„. ATEO eldonas bultenon, Ateismo, kies redaktoro estas la polo Nyegosh Dube.
Estraro
redaktiEn oktobro 2020, la estraro estis[1]:
- Prezidanto: A. Giridhar RAO, Barato
- Vicprezidanto: Dominique SIMEONE, Francio
- Sekretario Anna LÖWENSTEIN, Britio
- Kasisto: Dieter ROOKE, Svislando
- Redaktoro: Nyegosh DUBE, Pollando
- Grafikisto: Lautora CROCE, Argentino
En 2013 ĝia prezidanto estis la germano Roland Schnell.[2]
Referencoj
redakti- ↑ ATEO-Asembleo okazis, http://ateisto.org/agadoj-de-ateo-2/ateo-asembleo-okazis/
- ↑ informo "estraro de ATEO" en la revuo "Ateisto" de novembro 2013,[rompita ligilo] paĝo en la retejo de la organizaĵo, alirita la 30-an de novembro 2014, kontrolita la 15-an de marto 2016: "prezidanto: Roland Schnell, Germanio, vicprezidanto Dominique Simeone, Francio, sekretario: Anna Löwenstein, Italio, kasisto: Dieter Rooke, Svislando, redaktoro: Christian Rivière, Francio"
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo de Ateista Tutmonda Esperanto Organizo
- arkivo de 1988 ĝis 2014 pri historiaj eldonoj de la organo "Ateisto", en la retejo de ATEO
- plia arkivo de 1988 ĝis 2012 de la organo "Ateisto", en la retejo gazetoteko.com