Malfermi la ĉefan menuon

Jacqueline Trésorier

Jacqueline TRÉSORIER (naskiĝis la 11-an de majo 1919 en Lillebonne, mortis la 30-an de decembro 1996) estis franca esperantistino dum pli ol 50 jaroj kaj UEA-membro, 25 jarojn vicdelegito kaj delegito en Nevers (Francio). Ŝi esperantistigis ankaŭ siajn gefilojn: ŝia filo Claude estas delegito de UEA en Göttingen (Germanio). Precize ŝi esperantistiĝis en la vintro 1936-37 dum studado en "Ecole Normale d'Institutrices" en Rouen kaj tuj komencis korespondi kun pli ol 80 samideanoj el la tuta mondo, i.a. Ĉinio, imperiisma Japanio, stalinisma Sovetunio, nazia Germanio (mallegale preter Nederlando). Unu el ŝiaj korespondintoj estis la nepo de la fama pentristo Camille Pissarro. En 1939 ŝi aliĝis al SFPE kaj al la franclingva sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), nomata Groupement des Enseignants d'Espéranto (GEE). Pro la Dua Mondmilito ŝi nur kaŝe renkontiĝis kun normandaj esperantistoj, publikigis Esperanto-bulteneton per rimedoj laŭ Célestin Freinet kaj aktivis inter la junulgastejoj kaj naturamikoj por Esperanto.

En 1945, jam patrino, ŝi translokiĝis al vilaĝeto apud Besançon kaj tie plu aktivis kun la grupo de "École Normale". En 1947 ŝi aliĝis al SAT kaj SAT-Amikaro, tie varbis por la instruistoj de GEE, kiu tiam estis la progresiga alo de UFE (eks-SFPE). Ĉ. 1949 ŝi iĝis kasistino de GEE. En 1951 por la aĉeto de kastelo Greziljono, ŝi interkonsentis kun Henri Micard pruntedoni 250 000 FRF, t.e. sian tutan ŝparitan monon kiun ŝi havis kun sia edzo por aĉeti domon. Dum la du unuaj jaroj ŝi estis samtempe kasistino de Greziljono kaj de GEE. Ŝi demisiis por ke oni ne akuzu ŝin esti tro enplektita en ambaù institucioj. Ŝi kunlaboris en Greziljono ĉefe dum la komenco (1951-1961), post familiaj kaj sana problemoj revenis dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. En 1992 ŝi havis cerbatakon kaj forgesis Esperanton tute, mortis kelkajn jarojn poste.