Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

TAKE-ESPERANTO estas la Tutmonda Asocio de Konstruistaj Esperantistoj fondita en 1993 en Wintzenheim, urbeto en la regiono Alzaco de Francio, fare de la esperantistoj Michel Basso, Jean-Pierre Cancel, Edmond Ludwig kaj André Grossmann. Daŭre la sidejo de la asocio estas en la urbo Wintzenheim.

La asocio havas komisionon kiu zorgas pri la terminologio en Esperanto pri konstruado. Jan Werner gvidis grupon por la eldono de Terminaro de Betono kaj de Betonistaj laboroj ,kiu aperis en 2002 kaj 2016. Inter pluraj projektoj menciindas helpo por fondado de esperantista konstru-firmao - Esperantista Investa Societo pri Loĝejoj.

Eldonoj redakti

Oficia eldonaĵo estas la trimonata revuo La domo.Ği aperis de 1994 al 2005. De 2005 aperas ĉiu-jaraj teknikaj artikolaroj 'Jarkolekto'

Jarkolektoj de TAKE
Titolo Redaktoro Redakteja lando Formato Paĝoj
Jarkolekto de TAKE 2005 Jan Werner Ĉeĥio A5 68
Jarkolekto de TAKE 2006 Fabien van Mook Nederlando A5 102
Jarkolekto de TAKE 2007 Bronislav Ĉupin Rusio A5 46
Jarkolekto de TAKE 2008 Ðorđe Obradović Slovenio A5 64
Jarkolekto de TAKE 2009 Rémy Bouchet Francio A5 88
Jarkolekto de TAKE 2010 Jan Werner Ĉeĥio A5 99
Jarkolekto de TAKE 2011 Fabien van Mook Nederlando A5
Jarkolekto de TAKE 2012 Pierre Grollemund Francio A5
Jarkolekto de TAKE 2013 Pierre Grollemund Francio A5
Jarkolekto de TAKE 2014 Pierre Grollemund Francio A5
Jarkolekto de TAKE 2015 Pluraj Pluraj A5
Jarkolekto de TAKE 2016 Pluraj Pluraj A5
Jarkolekto de TAKE 2017 Pluraj Pluraj A5
Jarkolekto de TAKE 2018 Pluraj Pluraj A5 82
Jarkolekto de TAKE 2019 Pluraj Pluraj A5
Jarkolekto de TAKE 2020 Pluraj Pluraj A5
Jarkolekto de TAKE 2021 Pluraj Pluraj A5 88

Eksteraj ligiloj redakti