Michel Basso
alzaca esperantisto kaj profesia konstru-entreprenisto
Michel BASSO (naskiĝis la 26-an de januaro 1963) estas franca esperantisto kaj profesia konstru-entreprenisto vivanta en Kolmaro, Alzaco. Post studado de matematiko kaj informadiko en la Universitato de Strasburgo, li aktivas en la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est", en 1993 estis inter la fondintoj de la organizaĵo Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE) kaj daŭre aktive kontribuas al tiu faka grupiĝo. Interalie li ankaŭ kontribuas al Vikipedio. Dumviva membro de UEA kaj IKEF .
Michel Basso | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1963 (61-jaraĝa) en Colmar |
Lingvoj | alzaca • Esperanto • franca • germana |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | konstruisto esperantisto ![]() |
Eksteraj ligiloj
redakti- intervjuo de li, fare de Cyrille Hurstel, en 2006 (sondosiero en formato mp3)