Muusses Esperanto-Biblioteko
Esperanto-eldonserio
Muusses Esperanto Biblioteko - titolo de libroserio, kiun eldonis antaŭ la Dua Mondmilito J. Muusses. La eldonejo de la libroserio titoliĝis Esperanto-eldonejo J. Muusses kaj situis en la urbo Purmerend (Nederlando). La redakcio de Muusses Esperanto Biblioteko konsistis el famaj esperantistoj. Inter ili: Julius Glück, Teo Jung, J.H. Willems.

Libroj eldonitaj en libroserio Muusses Esperanto Biblioteko Redakti
- №1 La Grandaj Filozofoj kaj la Universala Lingvo (1937) de Julius Glück
- №2 Rusaj Noveloj, 1937, M.J.Lermontov kaj D.N.Mamin-Sibirjak
- №3 De Muheddin ĝis Mundilatin: Mondlingvaj projektoj tra la jarcentoj de Teo Jung
- №4 Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo de Joseph R. Scherer
- №5 El la Klasika Periodo de Esperanto: (Grabowski kaj Kabe) (1937) de Julius Glück
- №6-7 La Kongresaj Paroladoj (partoj I kaj II) de L. L. Zamenhof
- №8 La Avo de Sándor Petőfi
- №9 La Ĵusnaskito de Ricardo Becerro de Bengoa
- №10 La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912 (La 8a Kongreso en Kraków): Rememoraĵoj k. oficialaj dokumentoj de Julius Glück
- №11 La Ora Jubilea Kongreso de Esperanto 1937 de Julius Glück
- №12 Nordnordaj Fabeloj (1937) de Joel Thézard
- №13 En la Vagono kaj Aliaj Rakontoj (1937) de Ivan Ŝirjaev
- №14-15 La Problemo de Lingvo Internacia, serio de radio-paroladoj fare de Björn Collinder
- №16 Rozinjo de G. Török
- №17 El la Londona Skizlibro de Charles Dickens
- №18 Flugado Alimonden (1938) de Ernest G. Dodge
- №19 Patro kaj Filo kaj Aliaj Rakontoj de Jordan Jovkov