Paul Axel Nylén
Paul Axel NYLÉN [nilén] (naskiĝis la 24-an de junio 1870 en Tillinge apud Enköping, mortis la 14-an de januaro 1958) estis sveda redaktoro ĉe Stockholms-Tidningen kaj ĉefredaktoro de sveda polica gazeto, 1906-1920, Esperanto-pioniro kaj -vortaristo.
Paul Axel Nylén | |
---|---|
![]() Paul Nylén en 1952 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-a de junio 1870 en Tillinge apud Enköping |
Morto | 14-a de januaro 1958 |
Lingvoj | Esperanto • sveda |
Nacieco | svedo |
Ŝtataneco | Svedio |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 2255 |
Esperanta agadoRedakti
Nylén estis Esperantisto de aŭgusto 1892, ano de Klubo Esperantista en Upsalo (Uppsala) de 1893. Li kunlaboris al la periodaĵo Lingvo Internacia de ĝia komenco en dec. 1895 kaj estis ĝia redaktoro 1897-1901. Li eldonis laŭ komisio de L.L. Zamenhof liajn propagandajn broŝurojn portugalan kaj holandan, 1896, laŭ komisio de Esperanto-Societo Espero en Petrograd anglajn broŝuron kaj lernolibron de Richard H. Geoghegan, 1898. Nylén multe korespondis kun Zamenhof, Gernet, Wilhelm Heinrich Trompeter, Ostanjeviĉ, Lengyel, Méray ktp. Li gvidis kursojn kaj tradukis multajn librojn.
Nylén ankaŭ estis vicprezidanto de la Esperanto-Klubo en Uppsala kaj Stokholmo, kunfondinto de Sveda Esperanto-Federacio (SEF), 1906, post ĝia rekonstruo post la Ido-skismo 1909 ĝia vicprezidanto kaj de 1918 ĝia prezidanto, en 1934 honora prezidanto (sed aktiva). Prezidanto de Esperanto-grupo en Stokholmo 1909-1928. Prezidis la Skandinavan Kongreson de Esperanto en Göteborg en 1918. Prof. diplomo de la Internacia Instituto de Esperanto, 1910, ktp. Partoprenis 8 Universalajn Kongresojn (UK), inter ili ankaŭ la unuan en 1905 kaj la duan jaron poste. Membro de la Lingva Komitato (LK) de 1905, membro de la Akademio de Esperanto de 1908, ĝia vicprezidanto de 1933. Sveda reprezentanto en KR. Honormedalo de ICK, 1933, ktp.
Lia Esperanto-Sveda Vortaro (Esperantisk-Svensk Ordbok) de 1932 baziĝas sur Plena Vortaro de SAT kaj aperis en dua eldono en 1954. Ĝi estas senrivala ĝis hodiaŭ. Por la inversa direkto nun ekzistas Vortaro Sveda-Esperanto (Ordbok Svenska-Esperanto) de Ebbe Vilborg de 1992.
VerkojRedakti
- 1896: ,Sveda lernolibro', 8-a eld. 1927;
- 1897: ,Esperanto-Sveda Vortaro' (Uppsala, Esperantoförening, - 68 p.);
- 1899: ,Sveda-Esperanto Vortaro' (Uppsala, Esperantoförening, - 66 p.);
- 1906: ,Sveda ŝlosilo', denove en 1931;
- 1906: ,La sep mortpekoj', trad. de Selma Lagerlöf en Lingvo Internacia, p. 202-207
- 1908: ,Por Esperanto';
- 1908: ,Fraŭlino Julie' trad. de A. Strindberg (prezentita de sveda profesiaj geaktoroj dum la 4-a UK en Dresdeno);
- 1908: ,Eksperimento Eccles'
- 1930: ,Sonoj kaj vortoj de Esperanto';
- 1930: kunlabore kun Stellan Engholm traduko de Per Balono al la Poluso;
- 1931: ,Jubilea matrikulo de SEF' (granda parto);
- 1932: plena, scienca Esperanto-Sveda Vortaro, 2a eld. 1954;
svedlingvaj prop. broŝuroj. Estis redaktoro de SE gazeto La Espero, 1918-20 kaj 1927; konstanta kunlaborado. Kunlaboris al multaj aliaj gazetoj. Ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.
Vidu ankaŭRedakti
BibliografioRedakti
- [Strönne, Jan]. Duona jarcento kune kun Paul Nylén. [Stokholmo 1942], 63 p.
- Nekrologon alportis 'Heroldo de Esperanto, 16 februaro 1958.
Eksteraj ligilojRedakti
- Enciklopedio de Esperanto/N en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Paul Nylén en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Paul Nylén en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Verkoj de Paul Nylén en la skanprojekto Arkivigite je 2008-05-31 per la retarkivo Wayback Machine de la Kolekto por Planlingvoj