Ĝermolisto de rusaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Kazimir Ostanieviĉ)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Aĥill Averbuĥ redakti

Aĥill Averbuĥ (cirile Ахилл Авербух) estis sovetia esperantisto. Kun Nikolai Lozgaĉev li tradukis versojn de Vladimir Visockij por poemaro La birdo Gamajun eldonita en 1989 en Sverdlovsk: Sezonoj.

  • Listo de la unuopaj kantoj de la poemaro La birdo Gamajun kun ligiloj al ĉiuj tekstoj videblas ĉi tie (en traduko de Aĥill Averbuĥ ekzemple la kanto Li el batal' ne revenis).

B redakti

Sergej Nikolajeviĉ Bojev redakti

Sergej Nikolajeviĉ BOJEV (mortis la 12-an de junio 1987 en Alma-Ata, Kazaĥio) estis eminenta zoologo-parazitologo. Li lernis Esperanton junaĝe kaj daŭre aktivis pri ĝia faka aplikado.

Ĉ redakti

Bronislav Ĉupin redakti

Bronislav ĈUPIN (naskiĝis la 15-an de decembro 1959) estas rusia esperantisto vivanta en Iĵevsk,[1] Udmurtio. Li aktivas en la faka grupiĝo Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE), sed ankaŭ publikigis literaturaĵojn kaj lernolibrojn, interalie gazetaran kurson de Esperanto en la udmurta lingvo. En la 7-a kultura festivalo Esperanto - Lingvo Arta, okazinta en Kazano en 1995, li honoriĝis per speciala premio en la kategorio deklamado.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

E redakti

Joseph Eydelnanth redakti

Joseph EYDELNANTH estis doktoriĝinta pedagogo naskiĝinta kiel membro de germana familio en la Rusia Imperio. Li fariĝis esperantisto dum sia restado en Svislando kaj Francio (1904-1912). En Lausanne li fondis Universalan Studentan Union kaj laboristan grupon de „Libera Penso“. En 1909 li korespondis kun Lev Tolstoj kaj ricevis de li manuskripton „Raporto pri paco“, kiun li presigis en Esperanto-traduko en Internacia Socia Revuo. Krome, interalie en kvar numeroj de la revuo Bohema Esperantisto en 1909 kaj 1910 aperis lia artikola serio Antisemitismo kaj progreso. Post la Unua Mondmilito li laboris kiel respondeculo pri lerneja higieno en la urbo Grozno.

F redakti

Aleksandr Filippov redakti

Aleksandr Gavriloviĉ FILIPPOV (cirile Александр Гаврилович Филиппов) estis rusa dentkuracisto kaj esperantisto en Saratov, kie li estis unua pioniro de Esperanto, aparte aktiva en la periodo de 1888 ĝis 1891. En tiu periodo li verkis multajn artikolojn favore al Esperanto.

G redakti

Mikaelo Gabrielo redakti

Mikaelo GABRIELO, antaŭe Kiperman, estis ruso, episkopo ortodoksa en Ĉuhujivo, kaj esperantisto ekde 1909. Li naskiĝis en 1891, la mortojaro ankoraŭ ne notiĝis ĉi-tie. Inter la jaroj 1910 kaj 1914 li estis la sekretario de la Esperanto-grupo en Kievo, estis konsulo de UEA kaj organizinto de la II-a Tutruslanda Esperanto-Kongreso en 1913. En 1912 li faris per-Esperantan vojaĝon tra Germanio, Francio, Hispanio, Italio kaj Aŭstrio (fonto: Enciklopedio de Esperanto - G).

Vidu ankaŭ: intertempe Mikael Gabriel (n. en 1990) ankaŭ estas la nomo de fina repmuzikisto.

J. Guminski redakti

J. GUMINSKI estis doktoriĝinta pionira rusa esperantisto. Li loĝis en vilaĝo Rovnoje (Ровное, borde de la rivero Volgo, 100 kilometrojn sude de Saratovo), sed ofte vizitis Saratovon, kie li estis senlaca daŭriganto de la agado de Aleksandr Filipov. ". . . li ĉie kaj ĉiam semis bonan semon, ne ŝparante siajn fortojn kaj elspezojn." (L. L. Zamenhof en La Esperantisto, 1892, n-ro 12.)

Romano Grinŝpan redakti

Romano Grinŝpan estis sovetia esperantisto. Li estas aŭtoro de

  • "Sen kompliko sen koliko Esperanta gramatiko". Romano Grinŝpan. Lerniloj, vortaroj / internacia. Panevėžio spaustuvė. Panevėžys. 2001. 40 paĝoj. Klarigo: Spritaj versaĵoj por transdoni gramatikajn sciojn.
  • 20 humuraj versaĵoj (libro)
  • tradukis kantojn por Timur kaj lia taĉmento
  • "Ok fabeloj" de Kornej Ĉukovskij, eldonis "Verda Stelo", Jablonovka, Polio, 1970: Blatego (Тараканище), Ajdoloro (Айболит), Konfuzo (Путаница), Lavughistruo (Мойдодыр), Muŝo-Zumobuŝo (Муха-Цокотуха), Telefono (Телефон), Fedorina chagreno (Федорино горе), Barmalano (Бармалей)

Ĵ redakti

Nikolaj Ĵeltov redakti

Nikolaj Matvejeviĉ ĴELTOV (naskiĝis la 8-an de novembro 1895, mortis pro tifo la 9-an de majo 1920 en Moskvo) en 1917 estis sekretario de la Organiza Komitato de Tutruslanda Esperanto-Federacio (OKTEF) kaj en 1918-1919 prezidanto de Moskva Esperanto-Societo. En 1919 li kune kun V. Polakov multe laboris en la Esperanto-biblioteko de Davidov super la Bibliografio de la Esperanta literaturo. Al Esperaanto li tradukis el la verkaro de Lev Tolstoj, Leonid Andrejev, Anton Ĉeĥov kaj aliaj.

K redakti

A. N. Kabanoff redakti

A. N. Kabanoff estis rusa esperantisto en la frua 20-a jarcento loĝante en Antverpeno.

Verko

  • Международный язык Эсперанто (Lingvo internacia Esperanto). Moskvo, Tipografejo Kuĉnareff kaj Kompanio, 1909, (20x13 cm), 32 paĝoj.
 
 Tiu ĉi libreto estas tute ruse verkita. Ne komprenante la lingvon de Tolstoj kaj de Puŝkin, mi legigis la broŝuron de rusa konatulo. Ĝia efiko estis tia, ke li kaj lia edzino tuj farigis esperantistoj kaj aliĝis al la Antverpena Grupo Esperantista. Plej bonan pruvon de ĝia taŭgeco oni ne povas postuli. 
— Amatus Van der Biest-Andelhof, Belga Esperantisto n.007 (maj 1909)

B. N. Kabanoff redakti

B. N. Kabanoff, edzino de A. N. Kabanoff, estis rusa esperantistino, loĝanta en Antverpeno, en la frua 20-a jarcento.

Verko

  • Первота Эсперанцкая книга для человечества с. грамматика и слово (Pervota Esperantskaja kniga dlja ĉeloveĉestva s. grammatika i slovo, "La unua esperantista libro kun gramatiko kaj vortaroj") Moskvo, Tipografejo Kuĉnareff kaj Kompanio, 1909 (20 x 13 cm), 104 paĝoj.
 
 La gramatiko estas ruse verkita; la legolibro enhavas tre legindajn kaj gradigitajn anekdotojn ĉerpitajn el Tolstoj, Turgenev, Garŝin, Mamin-Sibirjak kaj aliaj rusaj literaturistoj. 
— Amatus Van der Biest-Andelhof, Belga Esperantisto n. 007 (maj 1909)

Maksim Kejda redakti

Maksim KEJDA estas rusa esperantisto vivanta en Kaliningrado. En la 1990-aj jaroj li aktivis en Sovetia Esperantista Junulara Movado, interalie kontribuis al la versokolekto SEJM-kreado, kaj ekde la 1990-aj jaroj prezidas la urban Esperanto-grupon.

Eksteraj ligiloj redakti

Sergej Krajnov redakti

Sergej KRAJNOV (1904 - mortis komence de 1991 en Moskvo, Rusio) estis multjara delegito kaj dumviva mernbro de UEA, kiu plurfoje prelegis en Internacia Kongresa Universitato pri sia fako, agronomio.

 
Marija Koĉetkova

Marija Koĉetkova redakti

Marija "Maŝa" KOĈETKOVA estas rusia esperantistino el Ivanovo.[1] Plurajn jarojn ŝi estis membro de la esperantista muzikgrupo Ekvinokso, kaj ripete premiiĝis en la kultura festivalo Esperanto - Lingvo Arta. En la 1990-aj jaroj ŝi aktivis en Sovetia Esperantista Junulara Movado, kaj interalie kontribuis al la versokolekto SEJM-kreado.

Referencoj redakti

Miĥail Gavriloviĉ Korotkov redakti

Miĥail Gavriloviĉ KOROTKOV, naskiĝinta en 1948, estis rusa esperantisto.

N redakti

Elena Nadikova redakti

Elena NADIKOVA estas rusa instruistino kaj esperantistino. La 24-an de julio 2018 ŝi reelektiĝis por nova ILEI-estraro dum la 51-a ILEI-Kongreso 2018 kaj oficis dum pliaj tri jaroj, ĝis somero 2021.[1][2]

Referencoj redakti

  1. Laŭ la dissendolisto ilei-sekciestroj+reprezentantoj pri la ILEI-Kongreso en Madrido, sendita la 25-an de julio 2018 esperante
  2. foto de la nova ILEI-estraro 2018-2021 el Facebook

O redakti

Kazimir Osipoviĉ Ostanieviĉ redakti

Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ, ruso. Naskiĝis en 1859, mortis en 1911 en Petrogrado. Pioniro de Esperanto. En 1899-1902 estis prez. de Esperanto-Societo „Espero“ en Petrogrado. Propagandis multe per la gazetaro, oferis multe da mono por posedi riĉan bibliotekon.

P redakti

Andrej Peĉjonkin redakti

Andrej PEĈJONKIN estis sovetia esperantisto. En 1983 li kun Halina Gorecka kaj Aleksandr Korĵenkov kunaŭtoris la libron Du eseoj. Uralaj renkontiĝoj; Pri perspektivoj de la movado en Uralo: Raporto de UEK. — Tjumeno: UEK, 11 paĝoj — (Serio Movadaj kajeroj; Vol. 1).

S. Pilipenko redakti

S. PILIPENKO estis sovetia kaj ukraina esperantisto, direktoro de instituto "Ŝevĉenko"; redaktoro de libroserio Kolekto de klasikaj kaj nuntempaj verkoj eldonita de la esperanto-fako de la eldonejo Plugilano; aŭtoro de antaŭparolo al La morto de Asuar.

Alexander Prager redakti

Alexander Prager estis esperantisto en Moskvo ekde 1897 [1].

Q redakti

R redakti

Evgenij Ripinskij redakti

Evgenij Viktoroviĉ Radvan RIPINSKIJ estis pioniro de la movado en la komenco de 20-a jarcento[2], kunlaboranto de la revuo Ruslanda Esperantisto ĉirkaŭ 1905. Li uzis la plumnomon Formiko.

S redakti

Varvara N. Seriŝeva redakti

Varvara N. SERIŜEVA estis rusa esperantistino kaj instruistino. Ŝi estis fratino de Inocento Seriŝev. Ŝi verkis la rimarkindan porinfanan Esperanto-lernilon „Verda steleto“ (Milano: Silva, 1926, 78 paĝoj).

Vladimir/Volodimir Soroka redakti

Volodimir SOROKA (ukraine Володимир Сорока, en sovetiaj tempoj ofte Vladimir Soroka, estas esperantisto, kantisto kaj gitaristo. Kvankam li naskiĝis la 23-an de septembro 1959 en Leningrado, la nuna Sankt-Peterburgo, li laŭ sia familio konsideras sin ukraino, kreskis en Poltavo kaj nun loĝas en Kievo. Tial pli legu en la Ĝermolisto de ukrainaj esperantistoj.

Nikolaj Sveŝnikov redakti

Nikolaj Sveŝnikov estis rusa esperantisto kaj direktoro de gimnazio en Vjatka (tiutempa nomo de la urbo Kirov). Laŭ atesto de Kazimir Osipoviĉ Ostanieviĉ, li estis la unua rusa esperantisto, kiu skribis leteron en la internacia lingvo al Zamenhof.

Ŝ redakti

Anatolij Aleksandroviĉ Ŝejpak redakti

Anatolij Aleksandroviĉ ŜEJPAK, habilitita doktoro de teknikaj sciencoj, profesoro, Merita laborulo de superlernejo – membro de la Komisiono. Ŝejpak estas aŭtoro de scienc-teknikaj libroj en esperanto: Hidromekanoko kaj varminterŝanĝo. A.Ŝejpak 1999 kaj Elektitaj lekcioj pri historio de scienso kai tekniko.

T redakti

Boris Tjutrin redakti

Boris TJUTRIN (en cirilaj literoj Борис Тютрин. naskiĝis en 1947 kaj mortis la 10-an de januaro 1996) estis rusia esperantisto, kiu estis la kreinto kaj unua prezidinto de la klubo en Niĵnij Tagil (Rusio).

V redakti

Mikaelo Valentinov redakti

Mikaelo Valentinov (1882? - 1936) estis pioniro en Moskvo, lernis Esperanton en 1906 de Alexander Prager[3].

D. D. Valkov redakti

D. D. VALKOV (naskiĝdato nekonata, mortis la 4-an de junio 1910) estis frua rusa esperantisto. Valkov estis prezidanto de la Esperanta Societo Espero en Sankt-Peterburgo. Li interalie verkis ŝlosilon por rusoj.

Z redakti

Nikolaj Nikolajeviĉ Zverev redakti

Nikolaj Nikolajeviĉ ZVEREV (naskiĝis en 1913, mortis la 6-an de novembro 2003 en Tiĥvin), ekskolonelo, estis esperantisto ekde la 1930-aj jaroj kaj honora civitano de la urbo Tiĥvin (laŭ La Ondo de Esperanto).

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperantisto n137 (dec 1936)
  2. Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"/Serio XIX
  3. Aŭstria Esperantisto n137 (dec 1936)