Kirov (urbo en Kirova provinco)
Kirov (ruse Киров) estas urbo en la orient-eŭropa parto de Rusio, ĉe la rivero Vjatka (Вятка), ĉefurbo de Kirova provinco. Kirov estas haltejo de la Trasiberia fervojo, okcidente de Uralo.
Kirov | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 610000–610050 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 501 468 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 2 955 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 58° 36′ N, 49° 39′ O (mapo)58.649.65Koordinatoj: 58° 36′ N, 49° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Areo | 169,73 km² (16 973 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La urbo tre suferis dum la Rusa Enlanda Milito inter 1917-1922.
Fakte en la urbo mem la Rusa Enlanda milito ne estis, estis aliaj urboj kiuj suferis dum tiu milito multe pli, kiam ili apartenis dum tiu milito jen al Ruĝa armeo, jen al Blanka Gvardio, jen al iuj ajn banditoj.
En la urbo troviĝas transportaj krucvojoj (fervoja kaj aŭtovoja) kaj haveno; flughaveno.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 33401.
La urbo estis fondita en jaro 1374.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
- Vjatka (ruse Вятка) ekse 1374 ĝis 1457;
- Ĥlinov (ruse Хлынов) ekde 1457 ĝis 1781;
- Vjatka (ruse Вятка) ekse 1781 ĝis 1934.
La interurba telefona kodo estas 8332, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 58° 36′ N 49° 39′ O / 58.600 °N, 49.650 °O (mapo)Koordinatoj: 58° 36′ N 49° 39′ O / 58.600 °N, 49.650 °O (mapo).
Loĝantaro:
La urbo surprenis la nunan nomon en decembro de 1934 honore al la kaŝmurdita soveta politikisto kaj unue revoluciulo Sergej Mironoviĉ Kirov (la vera familino estas 'Kostrikov, ruse: Костриков). Sergej Kirov naskiĝis en urbeto Urĵumo (ruse Уржум, Kirova (Tiam Vjatka gubernio).
GefilojRedakti
- Ĵanna Agalakova, ĵurnalistino kaj televidprezentistino