Iĵevsko
Iĵevsko (ruse Ижевск aŭ udmurte Ижкар, Ižkar aŭ Иж, Iž) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Udmurtio. Krome la urbo kaj la tuta respubliko situas en la Ĉevolga federacia regiono de Rusio. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 620 591 loĝantoj sur areo de 315,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 969 loĝantoj/km².La urbo situas ĉe la rivero Iĵ en 40 km de ĝia enfluo en riveron Kama. La urbo estas granda centro de industrio, komerco, kulturo kaj eduko en la Ĉevolga federacia regiono. Iĵevsko estas fama pro sia defenda kaj metalurgia industrio. Ĝi havas la titolon de armila ĉefurbo de Rusio.
Iĵevsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo (1918–) administra dividaĵo de Rusio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||||
Regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||||
Provinco | Udmurtio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 426000–426999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 620 591 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 969 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 51′ N, 53° 13′ O (mapo)56.8553.216666666667Koordinatoj: 56° 51′ N, 53° 13′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 140 m [+] | ||||
Areo | 315,15 km² (31 515 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Izhevsk [+] | |||||
| |||||
La urbo estis fondita en jaro 1760. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1918.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
- Iĵevskij Zavod (Ижевский Uzino) en 1760 ... 1918;
- Iĵevsko (Ижевск) en 1918 ... 1985;
- Ustinov (Устинов) en 1985 ... 1987.
En la urbo estas fervoja stacio.
En jaro 1959 la urbo havis 285 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 632,1 mil loĝantojn.
La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.
Esperanto
redaktiEn Iĵevsko aktivas interalie Bronislav Ĉupin, kiu en la urbo ekzemple publikigis gazetaran kurson pri Esperanto en la udmurta lingvo.