51-a ILEI-Kongreso 2018

La 51-a ILEI-Kongreso okazis en Madrido, Hispanio, de la 18-a ĝis la 25-a de julio 2018. La kongresa temo estis: la kultura heredaĵo de Esperanto.

Markemblemo de 51-a ILEI-Kongreso
Markemblemo de 51-a ILEI-Kongreso

Ĝia komenco kongruis kun la 77-a kongreso de Hispana Esperanto-Federacio HEF, kiu okazis samloke, tio estas en la universitato Complutense. Ĝia fino vidis simpozion, kiu daŭris unu tagon kaj duonon, kun partopreno de profesoroj de la gastiganta institucio.

Aliĝis 256 personoj. Partoprenis iom malpli.

Okazis Lingva Festivalo, Nacia Vespero, ekskursoj diversaj, Internacia Vespero, AMO-seminario, lertigado EIT Esperanto Instruista Trejnado, lingvokurso por komencantoj, lingvokurso por progresantoj, lingvokurso pri la hispana lingvo.

Per komuna buso la partoprenantoj sukcesis atingi la urbon Lisbono, Portugalio, por partopreni UK-on.

Dum tiu kongreso la Komitato elektis novan Estraron por la Ligo ILEI. Mireille Grosjean elektiĝis unuanime trian fojon. Plie la Komitato elektis du novajn honorajn membrojn de ILEI: Duncan Charters kaj Ron Glossop. Estis akceptitaj du novaj sekcioj: en Senegalo kaj en Armenio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti