Vladimir Visockij

Vladimir Semjonoviĉ VISOCKIJ (ruse Владимир Семёнович Высоцкий) (naskiĝis la 25-an de januaro 1938 en Moskvo, mortis la 25-an de julio 1980 samloke) estis rusa poeto, muzikisto, bardo kaj aktoro.

Vladimir Visockij
Vladimir Vysotsky 1979.jpg
Persona informo
Владимир Семёнович Высоцкий
Naskiĝo 25-an de januaro 1938 (1938-01-25)
en Moskvo
Morto 25-an de julio 1980 (1980-07-25) (42-jara)
en Moskvo
Mortis pro korinfarkto [#]
Tombo Vagankovo-tombejo [#]
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco Sovetunio [#]
Alma mater Lernejo de la Moskva Arta Teatro • Moscow State University of Civil Engineering [#]
Subskribo Vladimir Visockij
Familio
Patro Semyon Vysotsky [#]
Edz(in)o Izolda Vysotskya • Marina Vlady • Lyudmila Abramova [#]
Infanoj Arkady Vysotsky • Nikita Vysotsky [#]
Parencoj Aleksey Vysotsky • Aleksandr Vysotsky • Irena Vysotskaya [#]
Profesio
Okupo poeto • verkisto • filmaktoro • teatra aktoro • kantaŭtorogitaristo • kantotekstisto • komponistoscenaristokantoverkistoaŭtoro • prozisto • aktorokantisto [#]
Aktiva dum 1959–1980 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kiel aŭtoro kaj kantisto kun sia gitara akompano li havis vastan popularecon en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, kvankam lia nomo estis malofte menciata en tiamaj amaskomunikiloj de Sovetunio.

BiografioRedakti

Liaj gepatroj estis armea kolonelo Simono Vladimiroviĉ Visockij kaj Nina Maksimovna Seregina. La juddevena patro laboris kiel estro de telegrafo kaj la patrino kiel gvidantino de arkivo kaj tradukistino el la germana lingvo.

InfanaĝoRedakti

Infanece Vladimir Visockij loĝis en la Unua Meŝĉanskaja strato, 126 (nun Paca avenuo, la konstruaĵo estis nuligita), en la komuna loĝejo.

Dum la Granda patriota milito li en 1941 kune kun sia patrino estis evakuita al la urala urbo Buzuluko, Orenburga provinco. En 1943 li revenis Moskvon.

En 1947 -1949 li kune kun siaj patro kaj duonpatrino Eŭgenia Stepanovna Liĥalatova loĝis en la germana urbo Ebersvaldo (Eberswalde), kie li lernis pianan ludon.

Post reveno en Moskvon li loĝis kun gefamilianoj en Karetnij-strateto, 15.

Ambaŭ moskvajn adresojn, kie li loĝis, li gloris en siaj kantoj.

Studentaj jarojRedakti

Ekde 1956 ĝis 1960 Visockij estis studento de Moskva Arta teatro.

LaborkarieroRedakti

Post diplomiĝo kiel aktoro li laboris en Moskva Drama Puŝkin-teatro kvar jarojn, kie li ludis entute dek epizodajn rolojn.

En 1964 li komencis labori en Moskva Taganka-teatro, kiun gvidis eminenta rusa majstro, reĝisoro Jurij Lubimov. En ĝi li prezentis kelkajn ĉefrolojn, inter kiuj plej rimarkinda estis lia aktorado en la spektaklo "Hamleto".

Persona vivoRedakti

 
Visockij Muzeo en Moskvo

Vladimir estis trifoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Izolda Ĵukova (1960-1962), kiu ankaŭ studis en Lernejo-Studio de Moskva Arta Teatro kaj diplomiĝis kiel aktorino. Ili ne havis idojn.

Dum produktado de filmo "La 713-a petas surteriĝon" li konatiĝis kun aktorino "Ludmila Abramova". Ŝi iĝis lia dua edzino naskinta du filojn: Arkadij (1962) kaj Nikita (1964). Poste ili divorcis.

Julie de 1967 li konatiĝis kun la franca aktorino Marina Vlady (rusino Marina Vladimirovna Poljakova naskiĝinta kaj loĝanta en Francio). Ilian feliĉan kaj samtempe malfacilan kunvivon ŝi priskribis en la libro "Vladimiro aŭ la rompita flugo".

MortoRedakti

Julie - aŭguste de 1980 la 22-aj Olimpikoj okazis en Moskvo suferanta pro nekutima varmego. Vladimir Visockij, kies koro estis malsana, mortis la 25-an de julio 1980. Lin oni enterigis en moskva Vagankovo-tombejo.

KreaĵojRedakti

En 1981 oni eldonis libron kun lia versaro "Nervo".

Ĉiuj liaj kantoj ĝis nun estas tre ŝatataj.

Daŭre popularas filmoj kun lia partopreno — precipe "Vertikalo", "Du kamaradoj servis" , "Mastro de tajgo", "Danĝeraj gastroloj", "Legendo pri tio, kiel caro Petro edzigis la nigrulon". Pro rolo de la kriminala oficiro – Glebo Ĵeglov en la filmo "La rendevuejon oni ne povas ŝanĝi" — Visockij estis gratifikita per la plej valora Ŝtata premio de Sovetunio.

Muzika stiloRedakti

 
Poŝtmarko de Rusio, Vladimir Visockij, 1999, 2 rub. (Michel 761, Scott 6547)

Por siaj kantoj Visockij komponis ĉefe minoran muzikon. Lia sepkorda rusa gitaro estis neordinare agordita, kio rezultigis unikajn, neforgeseblajn melodiojn.

En Esperanto aperisRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti