Prospekt Mira (Moskvo)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Prospekt Mira (Kolcevaja linio) kaj Prospekt Mira (stacio de Moskva metroo). |
Prospekt Mira (ruse Проспект Мира) (esperante Avenuo de Paco aŭ Paco avenuo) estas unu el plej longaj (8.9 km) avenuoj de Moskvo, ĉefurbo de Rusia Federacio, kiu situas en la Nord-Orienta administra arondismento. Ĝi komenciĝas ĉe Suĥareva placo kaj finiĝas ĉe fervoja stacidomo Ostankino. La avenuo penetras tra kvar distriktoj: Meŝĉanskij, Aleksejevskij, Ostankinskij kaj Rostokino, kie ĝi transiĝas la riveron Jaŭza.
Prospekt Mira | ||
---|---|---|
thoroughfare, prospekt [+] | ||
Lando | Rusio | |
Situo | Moskvo | |
- koordinatoj | 55° 48′ 48″ N, 37° 38′ 17″ O (mapo)55.81333333333337.638055555556Koordinatoj: 55° 48′ 48″ N, 37° 38′ 17″ O (mapo) | |
Longo | 8,9 km (6 mi) | |
Prospekt Mira | ||
Vikimedia Komunejo: Mira Prospekt in Moscow [+] | ||
Siajn en/elirejojn en la avenuo havas metrostacioj de la Moskva metroo: Suĥarevskaja, Prospekt Mira, Riĵskaja, Aleksejevskaja kaj VDNĤ.
Dum jarcentoj kaj ĝis nun la rusaj ortodoksuloj atingas sian sanktulejon urbon Sergijev Posad situantan 80.0 km norden de la ĉefurbo marŝante laŭ la vojo, kiu ĝis 1957 nomiĝis la Unua Meŝĉanskaja strato.
En 1957 omaĝe al la monda Paco movado kaj la 6-a Tutmonda festivalo de Juneco kaj Studentaro okazinta tiam ĝin oni renomis kiel Prospekt Mira (Avenuo de Paco aŭ Paco avenuo}.
Vidindaĵoj
redaktiFama blinda esperantisto kaj verkisto Vasilij Eroŝenko lernis ekde la 15-a de julio 1899 ĝis la 15-a de majo 1908 en Moskva lernejo-internulejo por blindaj infanoj, samtempe li ludis violonon kaj gitaron en tiea orkestro kaj kantis en la ĥoro. Ĝi tiam situis en la konstruaĵo: la Unua Meŝĉanskaja, 11 (nun Paco avenuo,13)
Famulo Vladimir Visockij sufiĉe longan parton de sia vivo loĝis kaj lernis en la Unua Meŝĉanskaja strato (Prospekt Mira) de Moskvo. Lia kanto "Balado pri infanaĝo" havas jenan frazon "Mi naskiĝis, vivis kaj postvivis en la domo ĉe la fino de la Unua Meŝĉanskaja". Temas pri konstruaĵo #126, kiu ne konserviĝis. En ĝi li loĝis ekde 1938 ĝis 1947.
En 1945 - 1946 li frekventis lernejon # 273 situantan en la Unua Meŝĉanskaja, 68.
Ekde 1955 ĝis 1963 Visockij loĝis kune kun patrino en domo # 76, apartamento # 42, la kvara etaĝo.
Eksteraj ligiloj
redakti- [1] promenado tra Paco avenuo kun fotoj ruse
- [2] vojaĝo tra Paco avenuo {video)
- [3][rompita ligilo] prezento de la malnovaj konstruaĵoj (video)
- [4] Visockij kantas "Baladon pri infanaĝo"
-
Monumento starigita en 1957 omaĝe al kreintoj de la Unua sputniko apud Riĵskaja. Aŭtoro Semion Kovner
-
En ĉi-domo (Prospekt Mira, 30) loĝis poeto Valerij Brjusov
-
memortabulo sur domo 51, en kiu loĝis fama medicinisto Sergej Brjuĥanenko
-
Hotelo "Kosmo", apud kiu staras monumento de la franca prezidento Charles de Gaulle
-
konstruaĵo funkciinta siatempe kiel Moskva lernejo-internulejo por blindaj infanoj, en kiu studis Vasilij Eroŝenko (Prospekt Mira, 13)
-
Domo, en kiu loĝis fama produktinto de porcelanaĵoj kaj mecenato Matvej Kuznecov (Prospekt Mira, 41)
-
Sergej Korolov rezidejo (nun muzeo}