Farmacia plantejo (Moskvo)

Farmacia plantejo (ruse Аптекарский огород, Aptekarskij ogorod) situas encentre de Moskvo, ĉefurbo de Rusio. Dum multaj jaroj oni kutimiĝis nomi ĝin - Botanika ĝardeno. Ĝin establis caro Petro la Unua en 1706 por kultivi novajn aŭ nesufiĉe konatajn kuracplantojn kaj ekzerci medicinistojn pri ties efiko kaj uzado.

Farmacia plantejo
Аптекарский огород - Aptekarskij ogorod
Botanika ĝardeno
botanika ĝardeno • protektata areo de Rusio • rekonilo [+]

MunicipoMoskvo

Koordinatoj55° 46′ 42″ N, 37° 38′ 9″ O (mapo)55.77838337.635813Koordinatoj: 55° 46′ 42″ N, 37° 38′ 9″ O (mapo)
Areo0,07 km² (6,5 ha) [+]

Fondo1706

Farmacia plantejo (Moskvo)
Farmacia plantejo (Moskvo)
DEC
Farmacia plantejo
Farmacia plantejo
Map
Farmacia plantejo

Vikimedia Komunejo:  Aptekarsky Ogorod [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La ĉefa enirejo

Laŭ legendo la caro tie plantis tri koniferojn: piceo, abio kaj lariko "por instrui homojn en ilia diverseco", el kiuj la lasta estas ankoraŭ viva.

La 13-an de aprilo 1805 la Moskva Universitato aĉetis Farmacian plantejon laŭ dekreto de imperiestro Aleksandro la Unua. Nuntempe ĝi funkcias kiel filio de la biologia fakultato de MŜU.

La Franca invado al Rusio okazinta en 1812 rezultigis grandan incendion en Moskvo. La Botanika ĝardeno tiam multe suferis pro ĝi: forbrulis oranĝerioj, biblioteko kaj herbario.

Dum kelkaj jardekoj sciencistoj restaŭradis la perditaĵojn, kio bezonis multan monon. Tial por iom profiti ili vendis sufiĉan parton de areo. De tiam la ĝardeno okupas 7.0 hektarojn.

Meze de la 20-a jarcento en Moskvo aperis du novaj botanikaj ĝardenoj: Botanika ĝardeno en Moskvo (Rusio) kaj Botanika ĝardeno de MGU. Ties apero iom malpliigis rolon de la Farmacia plantejo, tial oni aranĝas krome temajn, edukajn, sciencajn vizitojn kaj prelegojn, seminariojn, ekspoziciojn. De tiam la ĝardeno iĝis unu el plej ŝatataj ripozlokoj por moskvanoj kaj gastoj de la ĉefurbo.

Krom plantoj tie estas pli ol 50 specoj de raraj bestoj kaj fiŝoj.

Kolektoj kaj permanentaj eksponejoj redakti

  • Dendrologio - Kolekto pli ol 2000 specoj de arboj, arbustoj kaj plantoj;
  • Antikva lago aperinta en la 18-a jarcento;
  • Ĝardeno de la kuracherboj (140 specoj de la plej necesaj);
  • Abunda kolekto de orkideoj (pli ol 800 taksonoj);
  • Eksponejo de insektomanĝaj plantoj el la tuta mondo;

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti