Olimpika stadiono (Moskvo)

ĉefa parto de la sporta arkitektura ensemblo konstruita okaze de la 22-a Somera Olimpiko en 1980

Olimpijskij Stadion, do la Olimpika stadiono (ruse Олимпийский Стадион) estas ĉefa parto de la sporta arkitektura ensemblo konstruita okaze de la 22-a Somera Olimpiko en 1980 en Moskvo, Sovetunio. La alia konstruaĵo estas la Olimpika naĝejo. Konstruo komenciĝis aŭtune de 1977 kaj estis kompletigita tri jarojn poste, en la printempo de 1980.

Olimpika stadiono
stadiono • sports complex
Malfermo 29-a de julio 1980
Lando Rusio vd
Situo Meŝĉanskij
Situo
Geografia situo 55° 46′ 52″ N, 37° 37′ 35″ O (mapo)55.78104444444437.626425Koordinatoj: 55° 46′ 52″ N, 37° 37′ 35″ O (mapo)
Olimpika stadiono (Moskvo)
Olimpika stadiono (Moskvo)
DEC
Olimpika stadiono
Olimpika stadiono
Situo de Olimpika stadiono
Map
Olimpika stadiono
Posedata de Registaro de Moskvo vd
Retejo http://olimpik.ru/
vdr
la Olimpijskij stadiono. Vido el la Ekateriniskij parko

Desegnitaj de grupo de specialistoj sub gvido de elstara rusa arkitekto Miĥail Posoĥin ambaŭ konstruaĵoj estis tre modernaj por tiu tempo kaj havis unikajn teknologiajn instalaĵojn en tiama USSR kaj en la tuta Eŭropo. La stadiono havas ovalan formon kaj glitantan tegmenton. Ĝia maksimuma diametro egalas - 224 m, la minimuma - 183 m, spaco - 33 000 m², la tuta areo - 54 887 m². Ĉi-tio disponigas realigon de 22 sportoj de la Olimpika programo. La ĉefa areno povas esti transformita per movebla vando en apartajn areojn por samtempaj konkursoj en diversaj sportoj.

Ĝia situo en la Meŝĉanskij distrikto apud la Olimpijskij Avenuo kaj la metrostacio "Prospekt Mira" estis tre oportuna por sportistoj kaj spektantoj, kies kvanto povas atingi 80 000.

Post la Olimpiko tie okazis pluraj sportaj konkursoj, muzikaj spektakloj kaj koncertoj.

Eksteraj ligiloj redakti