Biblioteko de Davidov

La Biblioteko de Davidov estas unu el la plej famaj fruaj Esperanto-bibliotekoj, nomita laŭ sia kreinto Georgo K. Davidov en la apudvolga gubernia urbo Saratov, Rusio. Ĝi estis la plej ampleksa kaj kompleta kolekto de fruaj Esperanto-publikigaĵoj. Ĝi perdiĝis, kaj restis nur la katalogo, kiu estas grava bibliografia helpilo por studoj pri la frua periodo de Esperanto. Tiu biblioteko mem perdiĝis post la oktobra revolucio en la frua epoko de Sovetunio.

Biblioteko de Davidov
biblioteko

LandoRuslando
vdr

Ankaŭ estas atentindaj la statistikaj laboroj de Davidov pri eldonitaj Esperanto-lernolibroj, originala kaj tradukita Esperanta literaturo ("titolaroj") kaj pri Esperanto-gazetaro.

Ĝin poste superis la Bibliografio de Internacia Lingvo de Petro Stojan de 1929.

EdE raporto redakti

En Enciklopedio de Esperanto raportis pri ĝi Ivan Ŝirjaev.

Ĝia katalogo aperis dufoje: en 1908 ĉe Möller & Borel en Berlino kaj en 1911 ĉe Germana Akademia Esperanto-Ligo. Laŭ tiu ĉi dua eldono la biblioteko havis 1996 titolojn de libroj, broŝuroj kaj propagandaj folioj presitaj kaj hektografitaj (10.000 titolojn de ĉiaj eldonaĵoj en kaj pri Esperanto enkalkulante muzikaĵojn, ilustritajn poŝtkartojn, fotografaĵojn, propagandajn markojn ktp.) jene dividitajn (statistiko de Esperantista Centra Oficejo - ECO) laŭ decimala klasifiko:

Post la Rusa Revolucio 1917 la soveta registaro naciigis la bibliotekon, sed en 1921 pro malgrandigo de la regna buĝeto, "Saratova Polit-Prosvet" (Liberiga Regna Institucio) rifuzis ĝian administran kaj financan prizorgadon. Privataj Esperantistoj (Sajapin, E. Ananjeva) faris heroajn klopodojn por konservi la bibliotekon, (1. Sennaciulo, 1925, n-ro 33), kiam tiu magazena ejo, kie estis la biblioteko lokita, estis luigata al privatulo. En 1922 la bibliotekon prenis sub sian protekton Saratova Esperanto-Societo, en februaro 1923 la gubernia filio de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU), kies generala sekretario Sajapin kun sia familio ekloĝis en ĝia malvasta trapolvita ejo. Ĉar la sama ejo servis ankaŭ kiel Esperanto-klubo, kursejo kaj librodeponejo, Sajapin estis devigata por du jaroj sigeli la ŝrankojn, por ke ne pereu la librotrezoro. Fine en 1925 la Saratova Gubernia Polit-Prosvet komencis akceptadi kaj inventarigi tiun ĉi multekostan popolan propraĵon, sume 9 500 ekzemplerojn ĉiuspecajn.

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Biblioteko de Davidov el la Enciklopedio de Esperanto.