Ekvinokso (muzikgrupo)
Ekvinokso estas rusia muzikgrupo, kiu verkas kaj kantas en Esperanto. Nun la grupo konsistas el Andreo Obrezkov (lanĉinto), Valerij Vorobjov, Evelina Sokolova, Aleksandr Osokin. La repertuaron de la grupo konsistigas originalaj kantoj, komponataj de A. Obrezkov kaj V. Vorobjov al la tekstoj de O. Obuĥov, A. Obrezkov, V. Vorobjov kaj kelkaj aliaj. La grupo uzas akustikajn instrumentojn – gitarojn, lipharmonikon, fluton kaj ceterajn[1].
Ekvinokso | |
---|---|
Valerij Vorobjov (maldekstre) kaj Andrej Obrezkov
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Ivanovo, Rusio |
Ĝenroj | barda muziko |
Instrumentoj | gitaro |
Parencaj temoj |
Esperanto-muziko |
Membroj | |
Andreo Obrezkov | |
Antaŭaj membroj | |
Jolla Gogoleva (Jolka), Aleksandro Kurnosov, Maria Koĉetkova (Maŝeto) | |
Signifa instrumento | |
gitaro | |
Historio de Ekvinokso
redaktiLa muzikgrupo naskiĝis en Ivanovo kaj prezentiĝis la unuan fojon en la januaro 1991 en Moskvo dum vica Rusia Esperantista Kongreso (REK-13)[2]. Tiam la muzikgrupo dume ne havis specialan titolon kaj ĝin partoprenis Andreo Obrezkov, Valerij Vorobjov (ambaŭ el Ivanovo) kaj Jolla Gogoleva (Jolka) el Niĵnij Novgorod.
Tamen pro diversaj kaŭzoj la grupon en diversaj periodoj partoprenis, krom Obrezkov kaj Vorobjov, ankaŭ Aleksandro Kurnosov kaj Maria Koĉetkova (Maŝeto), tiam ambaŭ el Ivanovo.
Sian nomon Ekvinokso ricevis en 1994 dum la arta festivalo EoLA (Esperanto — Lingvo Arta) laŭ la titolo de unu el la unuaj kantoj de la grupo. La nomon proponis Grigorij Arosev [3].
La plej notindaj kaj atentindaj koncertoj estis:
- en Ĉeboksary dum EoLA en 1993,
- en Ivanovo dum EoLA en 1994,
- en Serovo dum IJK en 1995,
- en Ivanovo dum jubileo de la grupo en 1996,
- en Ivanovo dum EoLA en 1998,
- en Svedio dum KEF en 1998.
|
Ekvinoksanoj iamaj (M. Koĉetkova), aktualaj (A. Obrezkov kaj V. Vorobjov) kaj estontaj (E. Sokolova kaj A. Osokin) en 2001-2003 jaroj partoprenis la registradon de la KD-kompleto «Oraj kantoj»[4]. Post la 2001-a jaro la grupanoj disveturis en diversajn partojn de Ruslando kaj koncertis individue kaj po du-triope en diversaj Esperanto-aranĝoj.
En 2014 dum Tiĥvinaj Esperanto-Metiejoj aperis la kantotriopo «Stranga triO» (A. Obrezkov, E. Sokolova, A. Osokin)[5]. Ĝi preparis la grundon por la nuna konsisto de Ekvinokso. La kernaj ekvinoksanoj A. Obrezkov kaj V. Vorobjov denove renkontiĝis en 2017 kaj, unuiĝinte kun Evelina Sokolova (Krasnojarsko) kaj Aleksandro Osokin (Sankt-Peterburgo) preparis la koncertan programon kaj prezentis ĝin dum REToj (Rusiaj Esperanto-Tagoj) en 2017[6], 2018 kaj 2023[7], dum TEMoj en 2019, 2024[8] jaroj.
La partoprenantoj en diversaj jaroj
redakti- Andreo Obrezkov (Ivanovo)
- Valerij Vorobjov (Ivanovo)
- Jolla Gogoleva (Jolka) (Niĵnij Novgorod)
- Maria Koĉetkova (Maŝeto) (Ivanovo)
- Aleksandro Kurnosov (Ivanovo)
- Evelina Sokolova (Krasnojarsko)
- Aleksandr Osokin (Sankt-Peterburgo)
Albumoj
redaktiRevas mi
redaktiKD, 1996 La KD estis farita surbaze de memregistrita kasedo. Oni registris ĝin en 1996 en Ivanovo kun helpo de SEJM-2, kiu disponigis provizore la porteblan studion. Sed la kasedo ne estis multobligita. La KD estas fakte la kompilo el 15 kanto. La KD havas titolon "Revas mi". Ĝi enhavas 11 kantojn de "Ekvinokso" el la ĵus menciita kasedo, du kantojn de O.Obuĥov-A.Obrezkov, en sola plenumo de Andreo Obrezkov, kaj du kantojn ankaŭ de Andreo Obrezkov en lia sola plenumo. La lastaj kvar kantoj estis registritaj en la hejma studio de Ĵomart Amzejev en Stokholmo en 1998.
- 1. Kio Vi Estas (Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- 2. En Ĝangal (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- 3. Prujnornamo (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- 4. Raraĵo (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- 5. Gelboreal (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- 6. Aŭtuno (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- 7. Lulkanto (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- 8. Hodiaŭ Pluvas (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- 9. Mallaŭtas Tiu Voĉ (ankaŭ Mallaŭta Voĉ) (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- 10.La Domo (Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- 11.Homoj-Arboj (ankaŭ Kvazaŭ la Arboj) (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- 12.Tempo (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- 13.Urbo Sur Neva (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- 14.Pomo-Pomo (muziko kaj teksto de V.Vorobjov)
- 15.Revas Mi (traduko de Garik Kokolija kaj Andrej OBREZKOV, muziko de Andrej OBREZKOV)
Sen albumo
redakti- Kio vi estas (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- Raraĵo (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- Ekvinokso (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- Monaĥ' (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- Amo nin atendas (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- Amare (memore al Jelena Lebedeva) (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- OkSEJT (teksto de Marija Koĉetkova, muziko de Andrej OBREZKOV)
- Amika rondo (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- Resaluton betulin (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- Ridetanta (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- Boato (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- Bela lando (teksto de O.Obuĥov, muziko de Andrej OBREZKOV)
- Vento (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- Vilaĝano (teksto de A.Borodulin, muziko de Andrej OBREZKOV)
- Novaj pensoj (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- Al filo (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- Vaganta homo (teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV)
- De aŭtuna elegio
- Infana domo
- Kio vi estas
- Por ne divenu
- Tempo
- Vento
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ «Ekvinokso koncertos en BET-55» en retpaĝo de Ondo de Esperanto
- ↑ Intervjuo de Ekvinokso en jutubkanalo «Esperanto первый канал» (Esperanto la unua kanalo)
- ↑ «Ekvinokso koncertos en BET-55» en retpaĝo de Ondo de Esperanto
- ↑ «Aperis „Oraj Kantoj-3“» en REGo numero 6 (13), decembro 2002, paĝo 29
- ↑ «Tiĥvin akceptas gastojn» en REGo numero 4 (83), aŭgusto 2014, paĝoj 1-4
- ↑ Pri RET-2017 en Bulteno de REU numero 90 (septembro 2017), paĝoj 1-2
- ↑ «RET en la ĉefurbo de Tatarstano» en retpaĝo de Ondo de Esperanto
- ↑ «La impresoj pri la partopreno en TEMoj-2024» en Ponto numero 143 (septembro 2024) paĝoj 9-12
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Ekvinokso paĝeto ĉe VikioKantaro.