Andrej Obrezkov
(Alidirektita el Andreo Obrezkov)
Andreo OBREZKOV (ruse Андрей Анатольевич Обрезков) estas fama rusia esperanto-kantisto. Li loĝas en la urbo Ivanovo, Rusio. Andreo Obrezkov estas lanĉanto de muzikgrupo Ekvinokso.
Andreo Obrezkov Андрей Анатольевич Обрезков | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Andreo Obrezkov |
Deveno | Rusio |
Profesio | kantisto, komponisto |
Aktivaj jaroj | 1991? |
Parencaj temoj |
Esperanto-muziko |
Retejo | OBRAN |
Signifa instrumento | |
gitaro | |
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusio • Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Andreo Obrezkov estas kolonelo de interna servo, estro de la katedro pri sociaj sciencoj en la Ivanova Instituto de la Ŝtata Kontraŭincendia Servo. Ankaŭ li estis prezidanto de Ivanova Esperanto-klubo. Andreo Obrezkov havas familion, kiu estas sufiĉe granda de rusia vidpunkto: edzino Jelena kaj Andreo edukas tri filojn: Kirill, Daniil kaj Andrej, kaj krome dum longa tempo kun ili loĝis ilia nevo Pavel.
|
Kantoj kaj albumoj de Andreo Obrezkov redakti
- La himno de IvERo (muziko kaj vortoj de Andrej Obrezkov)
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- OBRAN Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine persona paĝaro