Inocento SERIŜEV (nomata ankaŭ Innokentii SERYSHEV; naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1883 en Kudara; mortis la 23-an de aŭgusto 1976 en Aŭstralio) estis rusa esperantisto, grek-ortodoksa pastro kaj pedagogo.

Inocento Seriŝev
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1883 (1883-08-15)
en Kudara
Morto 23-an de aŭgusto 1976 (1976-08-23) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Foto de S-ro Verigin instruante Esperanton al infanoj, produktita de Seriŝev 1916

Persona vivo redakti

De 1906 ĝis 1917 li laboris kiel pastro en Siberio. Li okupis sin multe pri popoleduko. Dum cara reĝimo li sidis en la malliberejo pro politika akuzo kaj Sovetunion li forlasis „pro ruĝa despotismo kaj arbitro“. Tri jarojn li loĝis en Japanujo, esploris la japanan eduksistemon kaj por tio piede vojaĝis 200 mejlojn. Poste li loĝis en Sydney.

En Esperantujo redakti

Li estis esperantisto de 1910. Li estis unu el pioniroj de Esperanto en Siberio. En 1910 li faris kune kun sia fratino (Varvara N. Seriŝeva) rondvojaĝon tra 13 landoj de Eŭropo per Esperanto. Ĉiam, ĉie kaj ĉiel li propagandis Esperanton per multaj paroladoj, artikoloj, propagandaj broŝuroj kaj kursoj. Ĉiuj familianoj estis Esperantistoj. Li kunlaboris al Internacia Socia Revuo kaj aliaj Esperanto-gazetoj. Li aperigis 250-paĝan verkon pri Siberio (originalaj kaj tradukitaj verkaĵoj), 1914, kaj du centpaĝajn volumojn de revuo Oriento, Ĥarbin 1925. Ampleksaj originalaj kaj tradukitaj verkoj en manuskripto.

Recenzoj redakti

Pri Siberio

 
 La leganto povos kulpigi min,ke mia Esperanta vortaro estas tre malvasta,

sed mi devas ripeti pri tiu libro, kiel pri preskaŭ ĉiuj en ĉi tiu numero recenzitaj eldonajoj, ke ĝi estas ege bonstila, bele presita kaj agrable eldonita.Per tiu verko la aŭtoro konigas plej intime la geografion kaj historion de Siberio kaj ankaŭ la vivmanieron, morojn, kutimojn, legendojn de ĝiaj enloĝantoj. La eldonado de tia libro estas nekonraŭdirebla pruvo pri la utileco kaj uzebleco de nia Esperanto kiel universala edukilo. Mi deziras grandan sukceson al la aŭtoro kaj eldonisto, kaj esperas, ke la sekvontaj volumoj de la verko estos same interesplenaj kaj same zorge eldonitaj.

Mi forgesis diri, ke la libro estas plibeligita per multnombraj ilustraĵoj. 
— Belga Esperantisto n069 (jul 1914)

Eksteraj ligiloj redakti