Sidnejo

ĉefurbo de Nov-Sud-Kimrio, Aŭstralio
(Alidirektita el Sydney)
Tiu ĉi artikolo temas pri la plej granda urbo de Aŭstralio. Pri la samnoma urbeto en Kanado vidu al artikolon Sidney.

Sidnejo (angle Sydney) la plej ampleksa kaj la plej loĝata urbo en Aŭstralio kaj en Oceanio,[1] estas ĉefurbo de Novsudkimrio. Sidnejo troviĝas en sudorienta marbordo de Aŭstralio ĉe la nordorienta bordo de la Tasmana Maro. Kun sia loĝantaro, kiu superas 4,5 milionojn da loĝantoj, la metropola regiono fariĝis la plej ampleksa municipo en Oceanio.[2] La loĝantoj de Sidnejo angle nomiĝas "Sydneysider", kaj konsistigas aparte kosmopolitisman kaj internacian loĝantaron[3] kaj unu el plej multkulturaj urboj en la mondo.[4][5][6]

Sidnejo
angle Sydney
urbo
Fotomontaĵo
Blazono
Oficiala nomo: Sydney
Lando Aŭstralio Aŭstralio
Federacia ŝtato Nova Suda Kimrio
Montaro Blua montaro
Haveno Port Jackson
Maro Marmana Maro
Partoj de Sidnejo Darling Harbour
Konata loko Operdomo de Sidnejo Ponto Harbour
Situo Sidnejo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 33° 52′ 10″ S 151° 12′ 30″ O / 33.86944 °S, 151.20833 °O / -33.86944; 151.20833 (mapo)
Areo 12 144,6 km² (1 214 460 ha)
Loĝantaro 4 504 469 (31.12.2009)
Denseco 370,9 loĝ./km²
Parko Reĝa Nacia Parko (Royal National Park)
Estiĝo 26-a de januaro 1788
Horzono AOST (UTC+10)
 - somera tempo AOST (UTC+11)
Poŝtkodo
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Operdomo de Sidnejo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2007 (#31)
Numero 166
Kriterioj i
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Nova Suda Kimrio
Situo enkadre de Nova Suda Kimrio
Situo enkadre de Nova Suda Kimrio
Urba mapo de Sidnejo
Urba mapo de Sidnejo
Urba mapo de Sidnejo
Vikimedia Komunejo: Sydney, Australia
Retpaĝo: www.cityofsydney.nsw.gov.au
Portalo pri Aŭstralio
Map

La areo ĉirkaŭ Sidnejo estis loĝata de indiĝenaj aŭstralianoj dum dekoj da jarmiloj.[7]

Sidejo de la unua britia kolonio en Aŭstralio, Sidnejo, estis fondita kiel punkolonio la 26-an de januaro 1788 ĉe malgranda golfo Sydney Cove[8][9], fare de la kapitano Arthur Phillip. La urbo estas konstruita sur montetoj ĉirkaŭ la netavolita kaj profunden en landon entranĉita golfo Port Jackson, kiu nun prefere nomiĝas Sydney Harbour, nome unu el plej grandaj naturaj havenoj de la mondo[10] kaj ĉe kiu hodiaŭ elstaras Sydney Opera House kaj Harbour Bridge.

Sinsekvaj koloniaj guberniestroj de Novsudkimrio helpis transformi la setlejon en prospera kaj sendependa metropolo. Ekde kiam punprizonula transportado finis meze de la 1800-aj jaroj la urbo iĝis tutmonda kultura kaj ekonomia centro.[11][12][13][14] La loĝantaro de Sidnejo je la tempo de la censo de 2011 estis de 4.39 milionoj da personoj.[15] Ĉirkaŭ 1.5 miliono el tiu totalo estis naskiĝinta eksterlande kaj reprezentas multecon de diversaj landoj el la tuta mondo. Estas pli ol 250 diversaj lingvoj parolataj en Sidnejo kaj ĉirkaŭ unu triono da loĝantoj parolas lingvojn krom la anglan en hejmo.[16][17]

En la ĉirkaŭaĵo de la metropolita areo etendiĝas naciaj parkoj kaj marbordaj regionoj, kiuj enhavas kvanton da golfoj, riveroj kaj strandoj, inkluzive de konata Bondi Beach. En la urbo estas ankaŭ multe da parkoj, krom aliaj ankaŭ Hyde Park kaj Royal Botanical Gardens (Reĝaj botanikaj ĝardenoj).

Sidnejo estas, dank' al datenoj de Universitato Loughborough rezultantaj el ties esploroj, envicigita inter la mondurbojn[18], kio konfirmas, ke Sidnejo estas monda centro de arto, modo, kulturo, amuzo, klerigado kaj turismo.

Sidnejo ankaŭ gastigis kelkajn ĉefajn internaciajn sportajn eventojn, kiel ekzemple 1938 British Empire Games, Someran Olimpikon en 2000, finalmatĉon Rugby World Cup 2003 kaj World Youth Day 2008. Ĉefa flughaveno en Sidnejo estas Flughaveno Sidnejo.

Historio

redakti

Unuaj loĝantoj de la regiono

redakti
 
Karbodesegno de kanguruo en la Nacia Parko Heathcote.

La unua konata popolo kiu loĝis en la areo nune konata kiel Sidnejo estis indiĝenaj aŭstralianoj kiuj estis migrintaj el norda Aŭstralio kaj antaŭ tio el Sudorienta Azio.[19] Manipulitaj ŝtonoj trovitaj en gruzaj sedimentoj de Okcidenta Sidnejo povus indiki homan okupadon el 45 000 ĝis 50 000 jarojn a.n.e.,[20] kaj radiokarbona datado montris pruvaron de homa aktiveco en la Sidneja regiono el antaŭ ĉirkaŭ 30 000 jaroj.[21] Antaŭ la alveno de Britoj, estis 4 000 ĝis 8 000 indiĝenoj en la regiono de granda Sidnejo.[22][23]

Tiuj loĝantoj vivtenis sin el fiŝkaptado, ĉasado kaj kolektado de plantoj kaj marbestoj. La dieto de la marbordaj klanoj estis pli dependaj el marmanĝoj dum la nutrado de la terinternaj klanoj estis pli fokusita al arbaraj animaloj kaj plantoj. La klanoj havis distingajn arojn de ekipaĵoj kaj armiloj faritaj ĉefe el ŝtono, ligno, plantomaterialoj, ostoj kaj konkoj. Ili diferencis en siaj korpornamaĵoj, hararstiloj, kantoj kaj dancoj. Aborigenaj klanoj havis riĉan ceremonian vivon kiu estis parto de la kredosistemo centrita sur jarmilaj, totemaj kaj supernaturaj estaĵoj. Homoj el diferencaj klanoj kaj lingvogrupoj kunvenis por partopreni en inicado kaj en aliaj ceremonioj. Tiuj okazoj helpis komercadon, geedzigojn kaj klanaliancojn.[24]

La plej fruaj Britaj setlantoj registris la vorton 'Eora' kiel aborigena termino kun la signifo de 'homoj' aŭ 'el tiu loko'.[23][25] La klanoj de la Sidneja areo okupis teron kun tradiciaj limoj. Estas debato, tamen, pri al kiu grupo aŭ nacio apartenis tiuj klanoj, kaj pri la etendo de la diferencoj en lingvo, dialektoj kaj iniciritoj. La ĉefaj grupoj estis la marborda popolo Eora, la Darugoj okupantaj la internan areon el Parramatta ĝis la Bluaj Montoj, kaj la Daravaloj sude de Botany Bay.[23] Darginunga kaj Gundunguraj lingvoj estis parolataj sur la bordoj de la Sidneja areo.[26]

Aborigenaj klanoj de la Sidneja areo, registritaj de fruaj Britaj setlantoj
Klano Teritoria nomo Loko
Bediagal Ne registrita Probable nordokcidente de Parramatta
Birrabirragal Birrabirra Malsupra Sidneja Haveno ĉe Sow kaj la rifo Pigs
Boolbainora Boolbainmatta Parramatta areo
Borogegal Booragy Probable ĉe Bradleys Head kaj ĉirkaŭa areo
Boromedegal Ne registrita Parramatta
Buruberongal Ne registrita Nordokcidente de Parramatta
Darramurragal Ne registrita Turamara areo
Gadigal Cadi (Gadi) Suda flanko de Port Jackson, el South Head ĝis Darling Harbour
Gahbrogal Ne registrita Liverpool kaj Cabramatta
Gamaragal Cammeray Nordo bordo de Port Jackson
Gameygal Kamay Botany Bay
Gannemegal Warmul Paramata areo
Garigal Ne registrita Broken Bay
Gayamaygal Kayeemy Manly Cove
Gweagal Gwea Suda bordo de Botany Bay
Wallumedegal Wallumede Norda flanko de Port Jackson, ĉe Sydney Cove
Wangal Wann Suda flanko de Port Jackson, el Darling Harbour ĝis Rose Hill
Klanoj de la Sidneja regiono kies teritorio ne estis fidinde registrita estas jenaj: Domaragal, Doogagal, Gannalgal, Gomerigal, Gooneeowlgal, Goorunggurregal, Gorualgal, Murrooredial, Noronggerragal, Oryangsoora kaj Wandeandegal.
Note: La nomoj kaj teritorilimoj ne ĉiam korespondas kun tiuj uzataj de samtempaj aborigenaj grupoj de la areo de granda Sidnejo.[26][27] La Britaj setlantoj uzis diferencan literumadojn por indiĝenaj vortoj.[28]

La unua renkontiĝo inter aborigenoj kaj britaj esploristoj okazis la 29an de Aprilo 1770 kiam Leuŭtenanto James Cook surteriĝis ĉe Botany Bay (Kamay[29]) kaj temis pri la klano Gweagal.[30] Du Gweagal-anoj opoziciis kontraŭ la surteriganta grupo kaj en la konflikto unu el ili estis pafita kaj vundita.[31][32] Cook kaj lia ŝipanaro restis ĉe Botany Bay dum unu semajno, kolektante akvon, lignon, furaĝon kaj botanikajn specimenojn kaj esplorante la ĉirkaŭan areon. Cook klopodis establi rilatojn kun la aborigena loĝantaro malsukcese.[33]

Urbo de kondamnitoj (1788–1840)

redakti
 
Fondo de Aŭstralio, 26a de Januaro 1788, fare de kapitano Arthur Phillip R.N., Sydney Cove. Pentraĵo de Algernon Talmage.

Britio estis sendante kondamnitojn al siaj amerikaj kolonioj dum plej granda parto de la 18-a jarcento, kaj la perdo de tiuj kolonioj en 1783 estis sprono por la decido establi punkolonion ĉe Botany Bay. Ankaŭ proponantoj de koloniigo indikis la strategiaj gravon de nova bazo en la Azi-Pacifika regiono kaj ties kapabloj havigi tre bezonatajn lignon kaj linon por la ŝiparo.[34]

La Unua Floto de 11 ŝipoj sub komando de Kapitano Arthur Phillip alvenis en Botany Bay en Januaro 1788. Ĝi konsistis el plej ol milo da setlantoj, inklude 736 kondamnitojn.[35] La floto tuj foriris al pli taŭga Port Jackson kie oni establis setlejon ĉe Sydney Cove la 26an de Januaro 1788.[36] La kolonio de Nova-Sudkimrio estis formale proklamita de la Guberniestro Phillip la 7an de Februaro 1788. Sydney Cove havigis liveradon de trinkakvo kaj sekuran havenon, kion Philip priskribis jene, 'senescepte la plej taŭga haveno en la mondo [...] Ĉi tie milo da velŝipoj de la ŝiparo povas ordiĝi en la plej perfekta sekureco'.[37]

La setlejo estis planita por esti memsufiĉa punkolonio bazita sur viveltena agrikulturo. Komerco kaj ŝipkonstruado estis malpermesita por teni la kondamnitojn izolitaj. Tamen, la grundo ĉirkaŭ la setlejo montriĝis nefekunda kaj la unuaj rikoltoj malsukcesis, kio kondukis al kelkaj jaroj de malsatego kaj strikta manĝoporciumado. La manĝokrizo estis mildigita per la alveno de la Dua Floto meze de 1790 kaj de la Tria Floto en 1791.[38] Iamaj kondamnitoj ricevis malgrandajn terpecojn, kaj registaraj kaj privataj bienoj etendiĝis al pli fekundaj teroj ĉirkaŭ Parramatta, Windsor, kaj Camden en la Kamdena Ebenaĵo. Ĉirkaŭ 1804, la kolonio estis memsufiĉa en manĝaĵoj.[39]

Epidemio de variolo en Aprilo 1789 mortigis ĉirkaŭ duonon de la indiĝena loĝantaro de la Sidneja regiono.[23][40] En Novembro 1790 aborigeno Bennelong estris grupon de survivantoj de la Sidnejaj klanoj enen de la setlejo, establante kontinuan restadon de aborigenaj aŭstralianoj en setliĝinta Sidnejo.[41]

Phillip ne lasis instrukciojn por urba disvolvigo, sed en Julio 1788 aprobis planon por la nova urbo en Sydney Cove. Ĝi inkludis ampleksan centran avenuon, permanentan registarejon, trobunalon, hospitalon kaj aliajn publikajn konstruaĵojn, sed ne pretecon por stokejoj, vendejoj aŭ aliaj komercaj konstruaĵoj. Phillip baldaŭ ignoris sian propran planon, kaj neplanita disvolviĝo iĝis grava trajto de la Sidneja topografio.[42][43]

 
Pentraĵo de Thomas Watling nome Vidaĵo de Sydney Cove, ĉirkaŭ 1794–1796

Post la foriro de Phillip en Decembro 1792, la militistaj oficiroj de la kolonio ekakiris teron kaj importitajn varojn el vizitantaj ŝipoj. Ankaŭ iamaj kondamnitoj engaĝiĝis en komerco kaj malfermis malgrandajn negocojn. Soldatoj kaj iamaj kondamnitoj konstruis domojn sur regna tero, kun aŭ sen oficiala permeso, en tio kio estas nune nomita urbo Sidnejo. Guberniestro William Bligh (1806-08) ordonis restriktojn al komerco en la urbo la detruon de konstruaĵoj starigitaj sur regna tero, inklude kelkajn poseditajn de pasintaj kaj servantaj militistaj oficiroj. La rezultinta konflikto kulminis en la Rum-ribelo de 1808, en kiu Bligh estis elpostenigitaj fare de la Korpuso de Nova Sudkimrio.[44]

Guberniestro Lachlan Macquarie (1810-1821), ludis gravan rolon en la disvolvigo de Sidnejo kaj de la tuta Nov-Sudkimrio, establante bankon, monsanĝejon kaj hospitalon. Li dungis planiston por desegni la stratarplanon de Sidnejo kaj komisiis la konstruadon de ŝoseoj, ŝipkajoj, preĝejoj, kaj publikaj konstruaĵoj. La ŝoseo Parramatta Road, liganta Sidnejon kaj Parramatta, estis malfermita en 1811[45] kaj ŝoseo tra la Bluaj Montoj estis finkompletigita en 1815, kio malfermis la vojon por grandskalaj agrikulturo kaj brutobredado de paŝtantaj gregaroj en la maldensaj arbaraj paŝtejoj okcidente de la Granda Disiganta Montaro.[46][47]

Post la foriro de Macquarie, oficiala politiko kuraĝigis la migradon de liberaj britaj setlantoj al Nova Sudkimrio. Enmigrado en la kolonio pliiĝis el 900 liberaj setlantoj en 1826-30 ĝis 29 000 en 1836-40, multaj el kiuj setliĝis en Sidnejo.[48][49] Ĉirkaŭ la 1840-aj jaroj Sidnejo montris geografian dividon inter malriĉaj kaj laboristklasaj loĝantoj en okcidento de la rojo Tank Stream en areoj kiaj la kvartalo The Rocks, kaj la pli riĉaj loĝantoj pli oriente.[49] Liberaj setlantoj, liber-naskitaj loĝantoj kaj iamaj kondamnitoj nune reprezentis la vastan majoritaton de la populacio de Sidnejo, kio rezultis en pliigo de publika agitado por responsa regado kaj fino de la deviga transportado. Transportado al Nova Sudkimrio ĉesis en 1840.[50]

 
La ribelo de kondamnitoj de Castle Hill de 1804.

Konflikto ĉe la Kumberlanda Ebenaĵo

redakti

En 1804, irlandaj kondamnitoj estris ĉirkaŭ 300 ribelulojn en la ribelo de Castle Hill, en klopodo marŝi al Sidnejo, komandi ŝipon, kaj navigi al libero.[51] Malbone armitaj, kaj kun sia estro Philip Cunningham kaptita, la ĉefa grupo de insurekciantoj estis venkegitaj de ĉirkaŭ 100 trupoj kaj volontuloj de Rouse Hill. Almenaŭ 39 kondamnitoj estis mortigitaj en la ribelo kaj dum sekvaj ekzekutoj.[52][53]

Ĉar la kolonio etendiĝis al pli fekundaj teroj ĉe la rivero Hawkesbury, nordokcidente de Sidnejo, konflikto inter la setlantoj kaj la indiĝenaj Darugoj intensiĝis, atingante pinton el 1794 ĝis 1810. Bandoj de Darugoj, estritaj de Pemulwuy kaj poste de lia filo Tedbury, bruligis rikoltojn, mortigis brutaron kaj rabadis kabanojn de setlantoj kaj stokejojn en modelo de rezistado kiu estis ripetita kiam la aŭstralia kolonia landlimo ekspansiis. Militistaro estis establita ĉe la rivero Hawkesbury en 1795. La mortokalkulo el 1794 ĝis 1800 estis 26 setlantoj kaj ĝis 200 Darugoj.[54][55]

Konflikto denove aperis el 1814 ĝis 1816 kun la ekspansio de la kolonio en Daravala kamparo en la Nepea regiono sudokcidente de Sidnejo. Post la morto de kelkaj setlantoj, Guberniestro Macquarie sendis tri militistajn rotojn en la Daravalan kamparon, kulmine en la masakro de Appin (Aprilo 1816) en kiu almenaŭ 14 aborigenoj estis mortigitaj.[56][57]

Kolonia urbo (1841–1900)

redakti

La Leĝofara Konsilio de Nova Sudkimrio estis transformita en duonelektita ento en 1842. La urbo Sidnejo estis deklarita urbo tiun saman jaron, kaj oni establis registaran konsilion, elektitan de restrikta posedantaro.[50]

 
Elaera bildo de Sidnejo, 1888.

La malkovro de oro en Nova Sudkimrio kaj Viktorio en 1851 dekomence okazigis ioman ekonomian krizon ĉar laboristoj foriris al la orkampoj. Melburno tuj superis Sidnejon kiel la plej granda urbo de Aŭstralio, konduke al daŭra rivaleco inter ambaŭ urboj. Tamen, pliiĝanta enmigrado el transmaro kaj riĉeco el la oreksportado pliigis la peton por loĝejoj, varoj, servoj kaj urbaj distraĵoj.[58] La registaro de Nova Sudkimrio stimulis ankaŭ la kreskon per forta investado en fervojoj, tramoj, ŝoseoj, havenoj, telegrafo, lernejoj kaj urbaj servoj.[59] La populacio de Sidnejo kaj ties ĉeurboj kreskiĝis el 95 600 en 1861 ĝis 386 900 en 1891.[60] La urbo disvolvis multajn el siaj karakteraj trajtoj. La kreskanta loĝantaro amasiĝis en strioj de terasdomoj en mallarĝaj stratetoj. Novaj publikaj konstruaĵoj el sabloŝtono abundis, kiel la Universitato de Sidnejo (1854–61),[61] la Aŭstralia Muzeo (1858–66),[62] la Urbodomo (1868–88),[63] kaj la Ĝenerala Poŝtoficejo (1866–92).[64] Prilaboritaj "coffee palaces" (senalkoholaj hoteloj) kaj alitipaj hoteloj estis starigitaj.[65] Ekzotaj plantoj kiel jakarandoj kaj plumerioj estis enkondukitaj en parkoj kaj ĝardenoj.[66] Dumtaga banado ĉe la strandoj de Sidnejo estis malpermesita, sed aparta banado en precizaj oceanbanejoj estis populara.[67]

Sekego, heltigo de publikaj vorkoj kaj financa krizo kondukis al ekonomia depresio en Sidnejo laŭlonge de plej granda parto de la 1890-aj jaroj. Dume, la Sidnej-bazita ĉefministro de Nov-Sud-Kimrio, nome George Reid, iĝis ŝlosila figuro en la procezo de federacio.[68]

Ŝtata ĉefurbo (1901–nune)

redakti
 
Tramo sur George Street en 1920. Sidnejo iam havis unu el la plej grandaj tramretoj en la Brita Imperio.

Kiam la ses kolonioj federaciis la 1an de Januaro 1901, Sidnejo iĝis la ĉefurbo de la ŝtato Novsudkimrio. La etendo de bubona plago en 1900 devigis la registaron de la nova ŝato modernigi la havenkajojn kaj detrui la kvartalĉojn de la interna urbo. La eksplodo de la Unua Mondmilito en 1914 rezultis en nova foriro de laboristoj el Sidnejo kiel volontuloj por la armitaj fortoj plie ol la Komunumaj aŭtoritatoj povis procezi, kaj helpis redukti la sendungecon en la urbo. Tiuj kiuj revenis el la milito en 1918 ricevis promeson de "hejmoj taŭgaj por herooj" en novaj ĉeurboj kiel Daceyville kaj Matraville. Ankaŭ "ĝardenaj ĉeurboj" kaj miksitaj industriaj kaj rezidejaj disvolviĝoj kreskiĝis laŭlonge de la fervojaj kaj tramaj koridoroj.[49] La loĝantaro atingis unu milionon en 1926, post Sidnejo reakiris sian pozicion kiel la plej loĝata urbo en Aŭstralio.[69] La registaro kreis laborpostenojn per amasaj publikaj projektoj kiel la elektrigo de la fervoja reto de Sidnejo kaj konstruado de la Sidneja Havenponto.[70]

 
Inaŭgura tago de la Sidneja Havenponto, 19a de Marto 1932.

Sidnejo estis pli akre suferanta pro la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj ol la regiona NSK aŭ Melburno.[71] Konstruado de novaj edificoj alvenis preskaŭ al halto, kaj ĉirkaŭ 1933 la sendungado de laboristoj estis de 28 procento, sed ĝis de ĉirkaŭ 40 procento en areoj de laborista klaso kiel Alexandria kaj Redfern. Multaj familioj estis senhejmigitaj kaj ladkvartaloj kreskiĝis laŭlonge de la marbordoj de Sidnejo kaj de Botany Bay, el kiuj la plej grandaj estis "Happy Valley" (Feliĉa Valo) ĉe La Perouse.[72] La Depresio ankaŭ pliigis la politikajn dividojn. En Marto 1932, kiam la populista Laborpartia ĉefministro Jack Lang klopodis inaŭguri la Sidnejan Havenponton li estis marĝenigita de la faŝisto Francis de Groot el la ekstremdekstra New Guard, kiu fortranĉis la inaŭguran bendon per sabro.[73]

Januare 1938, Sidnejo celebris la Imperiajn Ludojn kaj la 600-jariĝon de la eŭropa setlado en Aŭstralio. Unu Ĵurnalisto verkis jene, "Oraj strandoj. Sunbrunigitaj viroj kaj virinoj... Ruĝtegmentaj vilaoj ĝardenaj ĉe la bluaj akvoj de la haveno... Eĉ Melburno aspektas pli griza kaj majesta urbo de Norda Eŭropo kompare kun la subtropika splendo de Sidnejo." Dume, kongreso de "Aborigenoj de Aŭstralio", deklaris la 26an de Januaro "Tago de Bedaŭro" pro "la kapto fare de blankuloj de nia lando."[74]

Je la eksplodo de la Dua Mondmilito en 1939, en Sidnejo okazis pliigo de la industria disvolvigo cele al plenumo de la necesoj de la milittempa ekonomio. Sendungado praktike malaperis kaj eĉ virinoj okupis laborpostenojn ĝistiam rezervitajn por viroj. Sidnejo estis atakitaj de japanaj submarŝipoj en Majo kaj Junio 1942 kaj oni perdis 21 vivojn. En domoj tra la tuta urbo oni konstruis ŝirmejojn kontraŭ aeratakoj kaj oni realigis atakŝajnigojn.[75]

Postmilita enmigrado kaj naskeksplodo rezultis en rapida pliiĝo de la loĝantaro de Sidnejo kaj en la etendo de malalt-densa loĝejaro en ĉeurboj tra tuta Kumberlanda Ebenaĵo. Enmigrantoj - ĉefe el Britio kaj kontinenta Eŭropo - kaj iliaj filoj estis kalkulitaj kiel ĉirkaŭ tri kvaronoj de la loĝantarkresko de Sidnejo inter 1947 kaj 1971.[76] La ĵus kreita Kumberlanda Kantonkonsilio superrigardis la malalt-densajn rezidejajn disvolvigojn, el kiuj la plej grandaj estas Green Valley kaj Mount Druitt. Malnovaj rezidejaj centroj kiel Parramatta, Bankstown kaj Liverpool iĝis ĉeurboj de la metropolo.[77] Fabrikado, protektita de altaj tarifoj, dungis ĉirkaŭ unu trionon de la laborforto el 1945 ĝis la 1960-a jaroj. Tamen, dum la longa postmilita ekonomia eksplodo progresis, komerco kaj aliaj servoj iĝis la ĉefa fonto de novaj laborpostenoj.[78]

Ĉirkaŭkalkulitaj unu milionoj da spektantoj, plej parte el la loĝantaro de la urbo nen, ĉeestis en la surterigo de la reĝino Elizabeto la 2-a en 1954 ĉe Farm Cove ĝuste kie la kapitano Phillip estis starigita la britan flagon Union Jack 165 jarojn antaŭe, kiu komencis ŝian vziton nome Australian Royal Tour. Ĝi estis la unua fojo ke reganta monarko venis sur aŭstralian grundon.[79]

Pliiĝanta altnivela disvolvigo en Sidnejo kaj la ekspansio de ĉeurboj trans la "verda zono" konsideritaj de la planistoj de la 1950-aj jaroj rezultis en komunumaj protestoj. Komence de la 1970-aj jaroj, sindikatoj kaj aktivecaj grupoj de loĝantoj sukcesis aprobigi "verdajn malpermesojn" al disvolvigaj projektoj en historiaj areoj kiel The Rocks. La federacia, ŝtata kaj loka registaroj tiukadre enkondukis gamon de leĝaro pri kultura heredo kaj medio.[49] Ankaŭ la Sjdneja Operejo estis polemikiga pro sia alta kosto kaj pro disputoj inter la arkitekto Jørn Utzon kaj la registaraj funkcuiloj. Tamen, tuj post ĝia inaŭguro en 1973 ĝi iĝis grava turisma altiraĵo kaj simbolo de la urbo.[80] La iompostioma redukto en tarifa protektado el 1974 komencis la transformadon de Sidnejo el industria centro fokusita al la enlanda merkato al "monda urbo" kiu havigas financajn, komercajn, kulturajn kaj edukajn servojn por lokaj loĝantoj kaj por aŭstraliaj kaj transmaraj merkatoj.[81] El la 1980-aj jaroj, transmara enmigrado al Sidnejo kreskiĝis rapide, kaj Azio, Mezoriento kaj Afriko iĝis la ĉefaj migrofontoj. Ĉirkaŭ 2021, la loĝantaro de Sidnejo estis de ĉirkaŭ 5.2 milionoj, kaj 40% el la loĝantaro estis naskiĝinta eksterlande. Ĉinio kaj Barato superis Anglion kiel la plej grandaj fontoj de eksterlandaj loĝantoj.[82]

Vidindaĵoj

redakti

Turismaj allogaĵoj

redakti
 
Plej maldekstre, Operejo en Sidnejo, unu el la plej konataj aŭstraliaj konstruaĵoj, kaj la cetero estas la nokta urba konturo

Muzeoj

redakti

Parkoj

redakti
 
Reĝaj Botanikaj Ĝardenoj, Sidnejo

Servoj

redakti

Ĝemel-urboj

redakti

Famuloj

redakti

Esperantistoj en Sidnejo

redakti

Galerio

redakti

Referencoj

redakti
  1. The most populous cities in Oceania. Blatant Independent Media (2010). Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 13a de Septembro 2014.
  2. Year Book Australia, 2009. Australian Bureau of Statistics. Alirita 2008-02-20.
  3. Designing for Diversity: the Multicultural City. 1995 Global Cultural Diversity Conference Proceedings, Sydney. Australian Government Department of Immigration and Citizenship.
  4. Rolfe, Mark. State of the states: New South Wales. The Conversation (2013). Alirita 13a Septembro 2014.
  5. Australia's multicultural hub. Australian Broadcasting Corporation (2007). Alirita 13a Septembro 2014.
  6. Designing for diversity: the multicultural city. Department of Social Services (2014). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 13a Septembro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2014-12-11.
  7. Macey, Richard, "Settlers' history rewritten: go back 30,000 years", The Sydney Morning Herald, 2007. Kontrolita 5a de Julio 2014.
  8. Australia in the 1780s. Australian Children's Television Foundation and Education Services (2014). Alirita 13a Septembro 2014.
  9. Arthur Phillip. The Voyage of Governor Phillip to Botany Bay.
  10. Mason, Herbert. (2012) Encyclopaedia of Ships and Shipping, p. 266.
  11. The world according to GaWC 2012. Loughborough University (2012). Alirita 31-a de aŭgusto 2014.
  12. 2014 Global Cities Index. AT Kearney (2014). Arkivita el la originalo je 2014-10-16. Alirita 20a Julio 2014.
  13. Florida, Richard. The 25 most economically powerful cities in the world. CityLab (2014). Alirita 20a Julio 2014.
  14. Cities of opportunity. PricewaterhouseCoopers (2012). Arkivita el la originalo je 2013-02-10. Alirita 21a Julio 2014.
  15. 2011 Census QuickStats: Greater Sydney. Australian Bureau of Statistics (2013). Arkivita el la originalo je 2014-06-05. Alirita 26a de Julio 2014.
  16. "Sydney's melting pot of language", The Sydney Morning Herald, 2014. Kontrolita 13-a de septembro 2014. Arkivigite je 2014-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-09-23. Alirita 2014-12-11.
  17. Population, dwellings, and ethnicity. .id (2014). Alirita 27a de Julio 2014.
  18. The World According to GaWC 2008. Globalization and World Cities Research Network, Loughborough University. Alirita 11-10-2009.
  19. Attenbrow (2010). p. 152
  20. Attenbrow, Val. (2010) Sydney's Aboriginal Past: Investigating the Archaeological and Historical Records. Sydney: UNSW Press, p. 152–153. ISBN 978-1-74223-116-7.
  21. Macey, Richard, "Settlers' history rewritten: go back 30,000 years", The Sydney Morning Herald, 2007. Kontrolita 5a de Julio 2014.
  22. Attenbrow (2010). p.17
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 "Aboriginal people and place". Sydney Barani. 2013. Alirita la 5an de Julio 2014.
  24. Attenbrow (2010). pp. 28,158
  25. . Eora People. Alirita 13a de Julio 2022.
  26. 26,0 26,1 Attenbrow (2010). pp. 22-29
  27. Troy, Jakelin. (2019) The Sydney Language, 2‑a eldono, Canberra: Aboriginal Studies Press, p. 19–25. ISBN 9781925302868.
  28. La klannomoj de tiu listo uzas la ortografion de Troy (2019).
  29. Attenbrow (2010). p. 13
  30. "Once were warriors", 2002.
  31. Blainey, Geoffrey. (2020) Captain Cook's epic voyage. Australia: Viking, p. 141–43. ISBN 9781760895099.
  32. Eight days in Kamay (2020-04-22). Alirita 2022-05-29.
  33. Blainey (2020). pp. 146-57
  34. Macintyre, Stuart. (2020) A concise history of Australia, 5‑a eldono, Port Melbourne: Cambridge University Press, p. 34–35. ISBN 9781108728485.
  35. Karskens, Grace. (2013) “The early colonial presence, 1788-1822”, The Cambridge History of Australia, Volume 1, Indigenous and Colonial Australia. Cambridge: Cambridge University Press, p. 91. ISBN 9781107011533.
  36. Peter Hill (2008) pp.141–50
  37. SL/nsw.gov.au. SL/nsw.gov.au (9a de Oktobro 2009). Arkivita el la originalo je 3a de Februaro 2013. Alirita 14a de Julio 2011.
  38. Macintyre (2020). pp. 34-37
  39. Karskens, Grace. (2013) “The early colonial presence, 1788-1822”, The Cambridge History of Australia, Volume I, Indigenous and colonial Australia. Cambridge: Cambridge University Press, p. 90–114. ISBN 9781107011533.
  40. . The origin of the smallpox outbreak in Sydney in 1789. Journal of the Royal Australian Historical Society (2008). Arkivita el la originalo je 31a de Aŭgusto 2011. Alirita 5a de Julio 2014. Arkivigite je 2011-08-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-31. Alirita 2023-02-25.
  41. Karskens, Grace (2013). "The early colonial presence, 1788–1822". En The Cambridge History of Australia, Volume 1. pp. 106, 117–19
  42. Karskens, Grace. (2009) The Colony, a history of early Sydney. Crows Nest, NSW: Allen and Unwin, p. 71–75. ISBN 9781741756371.
  43. McGillick, Paul. (2005) Sydney architecture.
  44. Karskens (2009). pp. 185-88
  45. Broomham, Rosemary (2001), Vital connections: a history of NSW roads from 1788, Hale & Iremonger in association with the Roads & Traffic Authority, p. 25, (ISBN 978-0-86806-703-2) 
  46. Kingston, Beverley. (2006) A History of New South Wales. Kembriĝo: Cambridge University Press, p. 118–19. ISBN 9780521833844.
  47. Karskens, Grace (2013). pp. 115–17
  48. Haines, Robin, kajd Ralph Shlomowitz. "Nineteenth century government-assisted and total immigration from the United Kingdom to Australia: quinquennial estimates by colony." Journal of the Australian Population Association, vol. 8, no. 1, 1991, pp. 50–61. JSTOR, www.jstor.org/stable/41110599. Alirita la 20an de Julio 2021.
  49. 49,0 49,1 49,2 49,3 . Sydney (2011). Alirita 30a de Julio 2022.
  50. 50,0 50,1 History of City of Sydney council (Septembro 2020). Alirita 30a de Julio 2020.
  51. Karskens (2009). pp. 292-97
  52. Castle Hill Rebellion (en-US) (30a de Junio 2021). Alirita 31a de Aŭgusto 2021.
  53. Whitaker, Anne-Maree (2009). Castle Hill convict rebellion 1804. Dictionary of Sydney. Alirita 3a de Januaro 2017.
  54. Flood, Josephine (2019). p. 66
  55. Broome, Richard (2019). pp. 25–26
  56. Flood, Josephine (2019). p. 70
  57. Banivanua Mar, Tracey. (2013) “Indigenous and settler relations”, The Cambridge History of Australia, Volume I, p. 344.
  58. Goodman, David (2013). "The gold rushes of the 1850s". The Cambridge History of Australia, Volume I. pp. 180–81.
  59. Kingston, Beverley. (2006) A History of New South Wales. Cambridge University Press, p. 74–80. ISBN 9780521833844.
  60. Coghlan, T. A. (1893) The Wealth and progress of New South Wales, 7‑a eldono, Sydney: E. A. Petherick & Co., Sydney, p. 311–15.
  61. . The University of Sydney (2016). Alirita 2a de Aŭgusto 2022.
  62. . Australian Museum. Alirita 2a de Aŭgusto 2022.
  63. Town Hall. Alirita 2-a de aŭgusto 2022.
  64. . General Post Office (2008). Alirita 2a de Aŭgusto 2022.
  65. (2012) “Coffee Palaces in Australia: A Pub with No Beer”, M/C Journal 15 (2). doi:10.5204/mcj.464. 
  66. Kingston (2006). pp. 80-82
  67. . Ocean baths (2011). Alirita 2a de Aŭgusto 2022.
  68. KIngston (2006). pp. 88-89, 95-97
  69. Australian Historical Population Statistics, 3105.0.65.001, Population distribution (2019). Alirita 2a de Aŭgusto 2022.
  70. Kingston (2006). p. 132
  71. Spearritt, Peter. (2000) Sydney's century, a history. Sydney: UNSW Press, p. 57–58. ISBN 0868405213.
  72. Spearritt (2000). pp. 58-59
  73. Spearritt (2000). p. 62
  74. Spearritt (2000). p. 72
  75. Kingston (2006). pp. 157-59
  76. Spearritt (2000). p. 91
  77. Spearritt (2000). pp. 93-94, 115-16
  78. Spearritt (2000). pp. 109-11
  79. The 1954 Royal Tour of Queen Elizabeth II (2018-01-10). Alirita 2022-08-18.
  80. Kingston (2006). pp. 184-86
  81. Spearritt (2000). pp. 109-12, 259-62
  82. 2021 Census of Population and Housing, General community profile, Greater Sydney, Table GO9(c) (2021). Alirita 4a de Aŭgusto 2020.

Literaturo

redakti
  • Attenbrow, Val (2010). Sydney's Aboriginal Past: Investigating the Archaeological and Historical Records. Sydney: UNSW Press. pp. 152–153. ISBN 978-1-74223-116-7. Alirita la 11an de Novembro 2013.
  • Birch, Alan; Macmillan, David S. (1982). The Sydney Scene, 1788-1960 (2a eld.). Sydney: Hale and Iremonger. pp. 105–06. ISBN 0868060178.
  • Blainey, Geoffrey. (2020) Captain Cook's epic voyage. Australia: Viking, pp. 141–43. ISBN 9781760895099.
  • Karskens, Grace. (2013) “The early colonial presence, 1788-1822”, The Cambridge History of Australia, Volume 1, Indigenous and Colonial Australia. Cambridge: Cambridge University Press, p. 91. ISBN 9781107011533.
  • Kingston, Beverley (2006). A History of New South Wales. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 118–19. ISBN 9780521833844.
  • Macintyre, Stuart. (2020) A concise history of Australia, 5‑a eldono, Port Melbourne: Cambridge University Press, pp. 34–35. ISBN 9781108728485.
  • Spearritt, Peter. (2000) Sydney's century, a history. Sydney: UNSW Press, p. 57–58. ISBN 0868405213.

Vidu ankaŭ

redakti

La nomo Sidnejo povas celi ankaŭ la kanadan urbon Sidney (Brita Kolumbio) kaj supozeble ankaŭ aliajn lokojn. Krome, ankaŭ multaj homoj nomiĝas tiel (angle aŭ Sidney aŭ Sydney, en esperantigo ambaŭ Sidnejo, kiel persona aŭ familia nomo), ekzemple la poeto Sir Philip Sidney.

Panorama vido de la urbocentro de Sidnejo

Eksteraj ligiloj

redakti