Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Sidney en Kanado. Pri la samnoma, plej granda urbo de Aŭstralio vidu la artikolon Sidnejo.

Sidney estas urbeto situanta ĉe la norda parto de la Duoninsulo Saanich, en Vankuvera Insulo en la kanada provinco Brita Kolumbio. Parto de Aglomeraĵo Viktorio, ĝi havas proksimume 11 000 loĝantojn. Ĝi troviĝas senpere oriente de la internacia flughaveno de Viktorio, kaj sude de la provinca pramdoko ĉe Golfeto Swartz. En Sidney estas la sola kanada doko de la vaŝingtonia pramsistemo, de kie pramŝipoj servas al Anacortes kaj la insularo Sanjuana. Sidney situas laŭ provinca ŝoseo 17, kiu trakuras la urbeton de nordo al sudo.

Sidney
urbeto
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 672  (2016) [+]
Loĝdenso 2 289 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 39′ N, 123° 24′ U (mapo)48.6506-123.399Koordinatoj: 48° 39′ N, 123° 24′ U (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 5,1 km² ( 510 ha) [+]
Sidney (Brita Kolumbio)
Sidney (Brita Kolumbio)
DEC
Sidney
Sidney
Situo de Sidney
Sidney (Kanado)
Sidney (Kanado)
DEC
Sidney
Sidney
Situo de Sidney

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sidney, British Columbia [+]
vdr

Okcidente de Ŝoseo 17 estas mikse unufamiliaj domoj kaj malpezaj industriejoj. Oriente de la ŝoseo plimultas apartamentecaj loĝejoj (kvankam ankaŭ tie estas unuopaj domoj) kaj tie ĉi troviĝas la komerca kaj kultura centro de la urbeto.

Esperanto redakti

Sidney estas grava loko en la Kanada Esperanto-movado, ĉefe pro tio ke tie loĝas Wally du Temple kaj Olga du Temple. Plurfoje ĝi gastigis la regionan kongreseton NOREK, kaj en 2004 dulandan kongreson de Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.

Interesaĵoj redakti

Kiam klaras la vetero, Monto Bakera dominas la orientan horizonton. Se la aero estas aparte pura, oni povas vidi la pinton de Monto Rainier en sudoriento.