Vera Csillag
Vera Csillag [ĉilag], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csillag Vera estis hungara grafikisto, tipografo. Ŝia edzo estis György Bálint (verkisto).
Vera Csillag | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csillag Veronika Ilona |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1909 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de aprilo 1997 (87-jaraĝa) en Sidnejo |
Ŝtataneco | Hungario • Aŭstralio |
Familio | |
Edz(in)o | György Bálint (verkisto) • György Káldor |
Okupo | |
Okupo | ilustristo |
Vera Csillag [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1909 en Budapeŝto, ŝi mortis la 29-an de aprilo 1997 en Sidnejo.
Biografio redakti
Vera Csillag devenis el juda familio. Ŝi studis en privataj artlernejoj de Álmos Jaschik (1925-1929) kaj Sándor Bortnyik (1930-1931). Ŝiaj afiŝoj ricevis premiojn jam ekde 1929. Ŝi edziniĝis en 1933, en 1943 ŝi vidviniĝis. Depost la 2-a mondmilito ŝi havis postenon en eldonejo. En la 1960-aj jaroj (jam kiel emerito) ŝi migris al Aŭstralio. Ŝi ricevis premiojn inter 1930-1963.
Sola ekspozicio redakti
- Budapeŝto (1968)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1930, 1934, 1948, 1961, 1968)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-26 per la retarkivo Wayback Machine