Álmos Jaschik [Almoŝ jaŝik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jaschik Álmos estis hungara grafikisto, pentristo, instruisto, kostumisto, dekoraciisto, ilustristo. Lia familia nomvarianto estis Jassik.

Álmos Jaschik
Persona informo
Naskonomo Jaschik Álmos
Naskiĝo la  5-an de januaro 1885(nun 1885-01-05)
en Hungario Bártfa (Hungara reĝlando)
Morto la 12-an de septembro 1950
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét, 12/1-2-3/4 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (1903–1907) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo grafikisto
kostumdezajnisto
verkisto de nefikcio
fasonisto
pentristo
ilustristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Teatra kostumo fare de Álmos Jaschik

Álmos Jaschik [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1885 en Bártfa (Hungara reĝlando, nuntempa Bardejov en Slovakio), li mortis la 12-an de septembro 1950 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Álmos Jaschik akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1907. Liaj plej gravaj instruistoj estis Róbert Nádler, László Hegedűs (pentristo) kaj Tivadar Zemplényi. Post siaj studoj li ekinstruis en arta gimnazio, li instruis precipe estontajn librobindistojn. Li studvojaĝis en 1908 en Francio, Belgio, Germana Regno, Nederlando. Li iomete helpis la Hungaran Sovetrespublikon, tial en 1920 li estis forigita. Li establis privatan lernejon, kie li instruis plu ĝismorte. En tiu periodo li ne nur pentradis, sed li kreis grafikaĵojn, bankbiletojn, ilustris librojn, eĉ al la Nacia Teatro (Budapeŝto) li faris kostumajn kaj dekoraciajn planojn, fine li faris desegnofilmon. Li havis edzinon, kiu helpis en la instruado.

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • Csontleves
  • Vitorlás
  • Bál
  • Viaskodók
  • Jós
  • Varázsló

Lia libro

redakti
  • A könyvkötő mesterség (1922)

Elektitaj artaĵoj

redakti
  • A gyémántkrajcár (fabelfilmo, 1942–1944)
  • bankbiletaj planoj
  • János Arany: A fülemüle (poemilustraĵo, 1937)
  • A sátán kísértése (ksilografiaĵo)
  • Sándor Petőfi: János vitéz (libroilustraĵo, 1930)
  • Ferenc Móra: Dióbél királyfi és társai (libroilustraĵo)

Elektitaj disĉiploj

redakti

Memorigiloj

redakti
  • nomo de fakgimnazio en Budapeŝto [2]

Fontoj

redakti