Margit Kovács [kovAĉ], hungare Kovács Margit estis hungara skulptisto kaj ceramikisto.

Margit Kovács
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1902 (1902-11-30)
en Győr
Morto 4-an de junio 1977 (1977-06-04) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Königliche Kunstgewerbeschule München
Okupo
Okupo skulptisto • ceramikisto
vdr
Memortabulo pri Margit Kovács en Budapeŝto

Margit Kovács naskiĝis la 30-an de novembro 1902 en Győr. Ŝi mortis la 4-an de junio 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Margit Kovács devenis el juda familio. Ŝi unue lernis grafikadon, poste frekventis industriartan lernejon, fine ŝi lernis en Vieno kaj Munkeno. En 1932 ŝi studvojaĝis al Kopenhago, en la sekva jaro ŝi studis faradon de porcelanoj en Sèvres. En la 1930-aj jaroj ŝi komencis krei etplastikojn kaj reliefoj. Baldaŭe ŝi okupiĝis ankaŭ pri ornamaĵoj kaj ceramikaj skulptaĵetoj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1948 tuj fondo de la premio.

Ŝiaj partoprenoj en ekspozicioj, plej ofte ricevanta honorojn (elekto) redakti

Verkaro (elekto) redakti

  • Szent György (Sankta Georgo) 1935; Ádám és Éva (Adamo kaj Evo) 1941; Bort, búzát, békességet (Vinon, tritikon, pacon) (=hungara saluto) 1942; Királykisasszony (Reĝidino) 1944; Anyám (Mia patrino) 1948; Almaszedés (Pomorikolto) 1952; Fésülködő dáma (Kombinanta damo) 1957; A nagy család (La granda familio) 1962

Konstantaj ekspozicioj pri ŝiaj verkoj redakti

  • en ŝia naskiĝurbo Győr
  • muzeo nomata Kovács Margit Múzeum en Szentendre

Fontoj redakti

Bildoj pri verkoj de Margit Kovács redakti