Miranda May Kerr (naskiĝis je la 20-a de aprilo 1983) estas aŭstralia fotomodelo, plej konata kiel Victoria's Secret Anĝelo ekde 2006 kaj kiel la eksedzino de brita aktoro Orlando Bloom. Ŝi estis la unua aŭstraliano en la kampanjo de Victoria's Secret. Kerr komencis la modelan karieron en siaj adoleskojaroj kiam ŝi gajnis aŭstralian modelan konkurson en 1996.

Miranda Kerr
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1983 (1983-04-20) (41-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater All Hallows' School
Familio
Edz(in)o Evan Spiegel • Orlando Bloom
Infano Flynn Bloom
Okupo
Okupo modelosupermanekeno • Victoria's Secret Angels
TTT
Retejo http://www.mirandakerr.com
vdr

Konata pro siaj vangokavetoj Kerr estas unu el la plej famaj modeloj de la komenco de la 21-a jarcento kaj posedas sian vaksan statuon ĉe Madame Tussauds en Sidnejo ekde 2012.