Joseph R. Scherer
Joseph R. SCHERER [ŝirer] (naskiĝis la 24-an de januaro 1901 en Friburgo (Svislando); mortis la 20-an de julio 1967[1]) estis usona esperantisto kaj banksekciestro, konata pro siaj mondvojaĝoj.
Joseph R. Scherer | |
---|---|
![]() Joseph R. Scherer en Kalifornio post mondvojaĝo, 1932 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1901 en Kerzers |
Morto | 20-an de julio 1967 (66-jara) en Shasta |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono • Svislando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • bankisto • ĵurnalisto |
Funkcioj en la Esperanto-movadoRedakti
De 1928 ĝis 1930 li estis prezidanto de Esperanto-grupo de Los-Anĝeleso. Li estis prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio en la 1940-aj jaroj.
Ĉirkaŭ la mondon kun la verda steloRedakti
De 1930 ĝis 1932 li vojaĝis kiel speciala delegito de ICK tra 41 landoj kaj faris 322 lumbildparoladojn kaj radioparoladojn. Li verkis pri tio libron „Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo" (eldonitan en 1933 de Heroldo de Esperanto en Kolonjo), kiu estas grava dokumento pri la praktika valoro de Esperanto. Tiam li estis unu el la plej lertaj propagandistoj de Esperanto.
Enhavo de la libroRedakti
- Kiel revo fariĝis plano
- Ek al Japanlando!
- Tokio kaj Nikko, ĉefurboj de Japanlando
- Vojaĝoprogramo kaj la unua semajno
- En la norda montaro
- En la hejmoj kaj apud la Japana Maro
- En la klasika centro kaj industria distrikto
- Sur la insulo KluSu
- Alveno en Ĉinujo
- Hongkongo — Makao — Kantono
- Angkor-Vat, la piel glora templo de la mondo
- En Siamo, la lando de la blankaj elefantoj
- Suden, trans la ekvatoron
- Javo, la ĝardeno de la mondo!
- Kristnasko sur Javo apud fajra lafo
- Borobuduro kaj vivo popola
- Bali, la insula paradizo!
- Adiaŭ, sudaj steloj! Javo — Singapuro — Penango — Birmo
- Alveno en Hindujo
- Darĝilingo, apud ekstrema alteco — Benareso, urbo de eterna sankteco
- Amromantiko - kordoloroj — Taĵ-Mahal
- La kasteloj kaj bazaroj de Agro kaj Delho
- Jaipuro, urbeto rozkolora — Bombeo, urbego en la maro
- Diskutoj en la vagonaro
- En suda Hindujo
- Cejlono, la Edeno de la oriental ondoj
- Tra la Araba Maro kaj la Suez-Kanalo
- Egiptujo, la donaco de la Nilo
- Tra la Biblia Palestino
- Tra Sirio kaj Turkujo
- Greklando, la naskejo de la belaj artoj
- En la suna Italujo, Vatikana Urbo kaj en la plej malgranda respubliko de l' mondo S. Marino
- Svislando
- Ĝenevo
- Kongresaj tagoj en Krakovo
- Festatmosfero en Polujo
- Al la Ora Nordo
- Saltegoj tra Eŭropo
- Miaj lastaj tagoj en Eŭropo
- Reveno al Usono
Tra Usono kun Ruliĝanta HejmoRedakti
En 1933, kiel numero 4 de la serio Muusses Esperanto-Biblioteko en Purmerend, Nederlando, aperis Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo.
PostlasaĵoRedakti
La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno konservas postlasaĵojn de Scherer, i.a. kelkdekon da fotoj.
FontoRedakti
- ↑ William R. Harmon: Remembering Some of Our Pioneers, en: Esperanto USA 2006/2 Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 5.
Eksteraj ligilojRedakti
- Broŝuro pri la prelegoj de Scherer Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- biografiaj informoj pri la verkisto en la retejo de la Aŭstra Nacia Biblioteko Arkivigite je 2013-04-24 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Joseph R. Scherer en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine