Le Vésinet
Le Vésinet estas franca komunumo situanta en departemento Yvelines kaj en la regiono Île-de-France, okcidente de Parizo. Ĝia areo ampleksas 5 km². En 2009, ĝi kalkulis 15,928 loĝantojn nomatajn "Vésigondins".
Le Vésinet | |||
---|---|---|---|
![]() Malsupera lago
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | Francilio | ||
Departemento | Yvelines | ||
Arondismento | Saint-Germain-en-Laye | ||
Kantono | Le Vésinet | ||
Komunumaro | Communauté de communes de la Boucle de la Seine | ||
INSEE kodo | 78650 [+] | ||
Poŝtkodo | 78110 | ||
Kodo laŭ INSEE | 78650 | ||
Retpaĝaro | www.levesinet.fr | ||
Politiko | |||
Urbestro | Didier Jonemann | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 249 (2010) | ||
Loĝdenso | 3 250 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 54′ N, 2° 8′ O (mapo)48.8947222.133056Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 8′ O (mapo) | ||
Alto | 26 m ĝis 47 m | ||
Areo | 5,00 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Le Vésinet estas unu el la plej riĉaj suburboj de Parizo, konata pro ties avenuoj ombritaj de arboj, domegoj kaj lagoj. Ĝi havas multajn anglo-stilajn ĝardenojn dezajnitajn de pejzaĝisto Paul de Lavenne, Grafo Choulot.

Historio Redakti
La komunumo de Le Vésinet estis kreita la 31-an de majo 1875 apartigante parton de la teritorio de Chatou kaj kunfandante ĝin kun parto de la teritorio de Croissy-sur-Seine kaj parto de la teritorio de Le Pecq. En tiu procezo partoprenis Charles de Morny, duko de Morny, ŝajna duon-frato de Napoleono la 3-a.
Tie estis la fama Palais Rose du Vésinet de aristokrato kaj poeto Robert de Montesquiou.
Transportoj Redakti
Le Vésinet estas priservata de du stacidomoj, ambaŭ troviĝantaj sur Linio A de Pariza RER: Le Vésinet-Centre kaj Le Vésinet - Le Pecq.
Busoj de kompanio Veolia priservas haltejojn en la urbo (linio 6) kaj ligas la stacidomon Le Vésinet-Centre kun najbaraj stacidomoj de Le Vésinet-Le Pecq kaj Chatou-Croissy (linio 20).
Ĝemelurboj Redakti
- Oakwood en Usono ekde 1972
- Outremont en Kanado ekde 1975
- Unterhaching en Germanio ekde 1978
- Worcester en Unuiĝinta Reĝlando ekde 1994
- Hunter's Hill en Aŭstralio ekde 1998
- Villanueva de la Cañada en Hispanio ekde 2006
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Urbo de Le Vésinet
- Hospitalo Le Vésinet
- Bus-linioj de Veolia Arkivigite je 2010-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
Bild-galerio Redakti
-
Lignaĵa dometo
-
Parko Les Ibis
-
Preĝejo Ste Marguerite
-
Urbodomo